Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Harlem Désir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harlem Désir
Harlem Désir en februaro 2014.
Harlem Désir en februaro 2014.
Persona informo
Harlem Désir
Naskiĝo25-a de novembro 1959
enParizo (Francio)
Lingvojfrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato Panthéon-Sorbonne
PartioGE(1992-1993)
Socialista Partio (PS)(ekde 1993)
Profesio
OkupopolitikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enStrasburgoBruseloParizovd
 
Postenoj
PostenojOSCE Representative on Freedom of the Media(en)Traduki(2017–)
Minister of State for European Affairs(en)Traduki(2014–2017)
membro de la Eŭropa Parlamento(2009–2014)
membro de la Eŭropa Parlamento(2004–2009)
membro de la Eŭropa Parlamento(1999–2004)
member of the French Economic, Social and Environmental Council(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
EnTTTOficiala retejovd
Subministro komisiita pri eŭropaj aferoj
Dum9-a de aprilo 2014
PrezidentoFrançois Hollande
AntaŭuloThierry Repentin
ĉefsekretario de la franca Socialista Partio
Dum17-a de septembro 2012[1]9-a de aprilo 2014
SekvantoJean-Christophe Cambadélis
delegita ĉefsekretario de la franca Socialista Partio[2]
Dumla 30-an de junio –16-a de oktobro 2011
Membro de Eŭropa Parlamento
Dum20-a de julio 19998-a de aprilo 2014
Prezidanto de asocioSOS Racisme
Dum19841992
SekvantoFodé Sylla
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Harlem Désir, naskiĝinta la25-an de novembro 1959 enParizo (Seine), estasfrancapolitikisto. Unue konata, en la jardeko de 1980, kial asocia aktivulo kaj prezidanto deSOS Racisme, li komencis balotan karieron komence de la sekvanta jardeko kaj aliĝis alGeneracio Ekologio, poste al laSocialista Partio. Li estismembro de la Eŭropa Parlamento de1999 ĝis2014. Ĉefsekretario de la francaSocialista Partio intertempe dum la kampanjo por la elekto de prezidentkandidato en 2011, li estis elektita al tiu posteno en oktobro 2012. La 9-an de aprilo 2014, li estis nomumita subministro komisiita pri eŭropaj aferoj en la1-a registaro de Manuel Valls.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Infaneco, studoj kaj familio

[redakti |redakti fonton]

Harlem, Jean-Philippe Désir naskiĝis la25-an de novembro 1959 enParizo. Lia patro, Jean-Marie Désir, kunmartinika origino, estis tiam lernejestro,komunista simpatianto kajkontraŭkoloniisto kiam lia patrino Nicole Duméry, kun origino enVosges[3], estis infanzorgantino kajsindikatistoCGT[4].

Harlem Désir lernis enuniversitato Parizo 1 Panthéon-Sorbonne, kie li diplomiĝis prifilozofio en1983.

Li edziĝis, en 1985, al Marianne Sauterey, sekretariino de la socialista frakcio en la Nacia Asembleo sed divorcis en 1988. Poste li havis du infanojn kun ĵurnalistino Anna Angeli[5].

SOS Racisme

[redakti |redakti fonton]
Harlem Désir en 1991.

Harlem Désir mallonge aktivis en laJCR, la organizaĵo de la junularo de laRevolucia Komunista Ligo (LCR)[6].

De novembro 1986 ĝis oktobro 1987, li estis prezidanto deSOS Racisme.

Politika kariero

[redakti |redakti fonton]

Komenco

[redakti |redakti fonton]

En decembro 1993, li aliĝis al laSocialista Partio, kaj eniris la nacian estraron en 1994[7].

Paralele, li estis membro de laEkonomia, Sociala kaj Media Konsilio, de 1989 ĝis 1994, poste de 1997 ĝis 1999.

En la Eŭropa Parlamento

[redakti |redakti fonton]
Harlem Désir en 2010.

Li denove sensukcese kandidatiĝis por la deputita baloto deAulnay-sous-Bois, en 1997. Du jarojn poste, li estis elektita kiel eŭropa parlamentano.

En 2009, li regvidis la liston dePS en laFrancilia distrikto ; li estis reelektitamembro de la Eŭropa Parlamento (lia listo ricevis 13,58 % de la voĉoj kun redukto de 11,45 kompare al 2004).

En la Socialista Partio

[redakti |redakti fonton]

La27-an de majo 2012, li kandidatiĝis por anstataŭi Martine Aubry kape dePS[8]. Okaze de la baloto de la18-a de oktobro 2012, li estis elektita ĉefsekretario de la partio kontraŭ Emmanuel Maurel, kun 72,5 % da voĉoj kaj partoprena procento 46,5 %.

La mandato de Harlem Désir kiel estro de la Socialista Partio estis kritikata de diversaj elektitoj de la partio, kiuj taksas lin ne sufiĉe videbla. Komence subtenita de pluraj estroj de PS kiel Jean-Christophe Cambadélis, Harlem Désir aperis pli kaj pli izolita laŭlonge de la monatoj.

En la registaro

[redakti |redakti fonton]

Unu jaron kaj duonon post lia alveno al la regado de laSocialista Partio kaj dek tagojn post la malvenko de la partrio en lamunicipaj balotoj, Harlem Désir, estis nomumita la9-an de aprilo 2014 subminsitro komosiita pri eŭropaj aferoj en la1-a registaro de Manuel Valls[9], konsekvence forlasas la estradon de PS. Laŭ opinisondo farita en aprilo 2014, pli ol tri francoj el kvar malaprobus tiun nomumon, malfavoran opinion egalan por la simpatiantoj de PS[10].

Verkoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Intertempe de la 17-a de septembro ĝis la 28-a de oktobro 2012 (elektita de la aktivuloj la 18-an de oktobro, li estis oficiale enoficigita la 28-an okaze de la partia kongreso).
  2. Li plenumis la oficon deMartine Aubry dum ties kandidatiĝo okaze de la baloto por elekto de prezidentkandidato de 2011
  3. Diversaj informiloj erare donis alzacan originon al Nicole Duméry, sed Joseph Valynseele kaj Denis Grando, en la ĉapitro « Harlem Désir » de sia verkoÀ la découverte de leurs racines : seconde série — 1994,L'Intermédiaire des chercheurs et curieŭ, paĝoj 70-71 kaj 195,(ISBN 2-908003-03-1), notico BNF : 357619634 —, studis la praularon de Nicole Duméry kaj identigis kvaronon en Forêt d'Orléans (regiono de Neuville-aŭ-Bois), kvaraonon en Supra Normandio (regiono de Bourgthéroulde), nekonatan kvaronon kaj kvaronon en Vosges (regiono Raon-l'Étape).
  4. Nouvel Obs - 12-09-2012 - estraro de PS: Harlem Désir, interkonsenta sekvanto por Martine Aubry
  5. Jean-Louis Baucarnot,Le tout politique, Eld. "L'Archipel", 2011, 98-a p.,(ISBN 9782809805666)
  6. Harlem Désir, stelo de kontraŭrasismo fariĝinta bona lernejano de PS, gazetoLe Monde, la 19-an de septembro 2012
  7. Marie-Odile Mergnac,Histoire familiale des hommes politiques français, Archives & culture, 1997, 83-a paĝo
  8. Désir kandidato por anstataŭi Aubry, gazetoLe Figaro, la 27-an de majo 2012.
  9. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro,JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.
  10. La francoj ne subtenas Désir en la registaro, lejdd.fr, la 12-an de aprilo 2014

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
1-a kaj2-a registaroj de Manuel Valls(de la 31-a de marto 2014)
Sub prezideco deFrançois Hollande
Eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo
Laurent Fabius (2014 - oficanta)



Manuel Valls
Ĉefministro
Ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio
Ségolène Royal (2014 - oficanta)
Nacia edukado,Supera instruado kaj esplorado
Justico
Financoj kaj publikaj kontoj
Michel Sapin (2014 - oficanta)
Ekonomio, produkta reprogreso kaj ciferecigo
Socialaj aferoj
Marisol Touraine (2014 - oficanta)
Laboro, dungado kaj socia dialogo
Defendo
Enlandaj aferoj
Bernard Cazeneuve (2014 - oficanta)
Virinaj rajtoj,urbo,junularo kaj sportoj
Ŝtata reformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro
kulturo kaj komunikado
Agrikulturo, agronutrado kaj arbaro,
proparolanto de la registaro
Stéphane Le Foll (2014 - oficanta)
Loĝado kaj teritoria egaleco
Sylvia Pinel (2014 - oficanta)
Transmaro
Subministroj
Fleur Pellerin (2014) •Harlem Désir (2014-) •Annick Girardin (2014-) •Frédéric Cuvillier (2014-) •Geneviève Fioraso (2014-) •Christian Eckert (2014-) •Kader Arif (2014-) •Valérie Fourneyron (2014) •Axelle Lemaire (2014-) •Laurence Rossignol (2014-) •Ségolène Neuville (2014-) •Thierry Braillard (2014-) •André Vallini (2014-) •Jean-Marie Le Guen (2014-) •Carole Delga (2014-) •Thierry Mandon (2014-) •Myriam El Khomri (2014-)
Antaŭa registaro : Valls la 1-a •  ••••• Posta registaro •  
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Harlem_Désir&oldid=8607790"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp