Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hans Modrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Modrow
Persona informo
Hans Modrow
Naskiĝo27-an de januaro1928 (1928-01-27)
en Jasienica, Respubliko Prusujo,  Vajmara Respubliko
Morto10-an de februaro2023 (2023-02-10) (95-jaraĝa)
en Berlino
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perApopleksioRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboDoroteurba tombejoRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoGermana Demokratia Respubliko(1949–1990)
GermanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materHumboldt-Universitato en BerlinoRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioLa Maldekstro(2007–2023)
La Maldekstropartio.PDS(1989–2007)
Socialista Unueca Partio de Germanio(1949–1989)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
ekonomikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoPolitikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enBonnoStrasburgoBruseloDresdenoOrienta Berlinovd
 
Postenoj
Postenojmembro de la Eŭropa Parlamento(1999–2004)
membro de la parlamento de Germanio(1990–1994)
membro de la parlamento de Germanio(1990–1990)
Prime Minister of East Germany(en)Traduki(1989–1990)
membro de la 'Volkskammer' de GDRRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojCentra Komitato de la Socialisma Unueca Partio de GermanioRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Hans MODROW (27-a de januaro1928 enPolice-Jasienica11-a de februaro2023) estisgermana politikisto kaj ekonomikisto kaj estis de novembro 1989 ĝis aprilo 1990 ministroprezidanto deGermana Demokratia Respubliko (GDR).

Hans Modrow (1989)

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Modrow frekventis en 1952/53 la Altlernejon deKomsomolo enMoskvo kaj posteSED-partilernejon (1954-57) kiel ankaŭ la Altlernejon pri ekomomio (1958-61) enBerlino. En 1966 li doktoriĝis pri ekomonio. Lia politika kariero komenciĝis en 1949 ĉeFreie Deutsche Jugend, al kies centra konsilio li apartenis ekde 1953. Post rapida funkciulkariero li iĝis en 1967 ano de la Centra komitato de SED kaj transprenis en 1971 la estradon de la propagandosekcio. De 1973-89 Modrow estis partiestro deDresdeno sed pro troa reformemo siaflanke - kontraŭe al la konservativismo de la partiĉefkomandejo - dum 15 jaroj ne plu avancigitis.

Dum la Turniĝo

[redakti |redakti fonton]

Je la fino de la 1980-aj jaroj Modrow iĝis por kelkaj esperportanto por ŝanĝebla GDR. Tuj post la demisiigo deErich Honecker li elektitis prezidanto de la Konsilantaro de ministroj kaj formis kune kun anoj de aliaj partioj de GDR transiran registaron ĝis la anticipitaj balotadoj por la parlamentoVolkskammer de aprilo 1990.

Ĉe la "ronda tablo" Modrow serĉis kunlaboron kun ĉiuj sociaj fortoj kun la (naiva) celo gisfunde renovigi kaj ekonomie kaj politike la ŝtaton GDR. Ekde decembro 1989 li estis membro de la partiestraro de SED kaj ekde 1990 honora prezidanto de la posteula partioPartei des demokratischen Sozialismus (PDS). De 1990-94 li estis deputito de PDS en la tutgermana parlamentoBundestag.

Proceso kaj eŭropa kariero

[redakti |redakti fonton]

En majo 1993 Modrow deklaritis de tribunalo kulpa pri manipulado de la rezultoj de la elektoj de majo 1989 (voĉdonitis tiam pri komunumaj politikistoj). Tamen li unue restis nepunota. Nur en aŭgusto 1995 kasacia plendo provokis ties kulpigon: li devis pagi monsumon certan kaj ricevis punon (je probacio) de 9 monatoj da mallibereco. Post la elektoj jeKonsilio de Eŭropo de junio 1999 Modrow senditis kiel unu el ses sampartianoj alBruselo. En 2004 li ne plu kandidatis.

Fonto

[redakti |redakti fonton]

Detsch, Roland: "Modrow, Hans", en:Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hans_Modrow&oldid=8714273"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp