Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĉina skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHanja)
Ĉina skribo

Tipo

silabaro
ISO 15924Hani
vorterosigna skribsistemo
Dum13-a jarcento a.K.E. - nuntempe
Partoprenantastreko de ĉina skribsigno • radikalo de ĉina skribo • komponanto de ĉina skribsignovd
vdr
Maldekstre kaj nigre, signoj por "ĉina signo" en latradicia ĉina skribo; dekstre kaj ruĝe, "ĉina signo" en lasimpligita ĉina skribo.
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.
Ekzemplo deĉina kaligrafio.

Laĉina skribo, aŭĉinaj signoj, estas kaj estis uzataj ĉefe en laĉina lingvo, sed ankaŭ en lajapana lingvo kaj lakorea lingvo (Sud-Koreio). La ĉinaj signoj malaperis el lavjetnama lingvo (la vjetnama lingvo uzis ĉinajn signojn ĝis la20-a jarcento) kaj elNord-Koreio (kie estas uzata solekorea alfabeto).

Signoj kaj signifoj

[redakti |redakti fonton]

La ĉinaj signoj (汉字/漢字) nomiĝashànzì en lanorma ĉina (mandarena, nordĉina),hon3 zi6 en lakantona,kanji en la japana,hanja en la korea, kajhán tư en la vjetnama.

En la ĉina lingvo unu aŭ pluraj signoj (字) konsistigas vortojn (詞), ekzemplo: "hànzi" (漢字) havas du signojn.

La japana, la korea kaj la vjetnama lingvoj ne estas parencaj al la ĉina lingvo, kaj ili havas malsimilegan gramatikon. Tiel tiuj lingvoj ŝanĝis la signifon de la ĉinaj signoj. Ankaŭ kelkaj malsamaj (sed similaj) ĉinaj signoj havas la saman signifon.

Ekzemplo estas 愛人. 愛人 signifas "edzo/edzino" en la ĉina (Àirén), sed ĝi signifas "amato/amatino" en la korea (Aein), kaj "adulta amato/amatino" en la japana (Aijin). Alia ekzemplo estas 平和. 平和 signifas "paco" en la japana lingvo, sed en la ĉina lingvo oni diras 和平.

Ankaŭ ordinaraj signoj estas similaj sed malsamaj en diversaj regionoj. Ekzemplo estas "drako": 龙 en Ĉinio, sed 龍 enTajvano kaj 竜 enJapanio.

Tradicie, ĉinaj signoj estis skribitaj vertikale, maldekstren komence de la dekstro. Hodiaŭ, oni kutime skribas ilin laŭ okcidenta maniero: horizontale, suben komence de la supro.

Formado de ĉinaj ideogramoj

[redakti |redakti fonton]
evoluo de ĉina ideogramo: suno.
evoluo de ĉina ideogramo: monto.
evoluo de ĉina ideogramo: elefanto.

Ĉinaj karaktroj reprezentas vortojn de la lingvo uzante diversajn strategiojn. Kelkaj karaktroj, kiaj kelkaj el la plej ofte uzataj, estis originepiktogramoj, kiuj priskribis la objektojn aluditajn, aŭ simpleideogramoj, en kiuj la signifo estis esprimitaikone. Kelkaj aliaj vortoj estis esprimitaj per komponitaj ideogramoj, sed la plej ampleksa majoritato estis verkita uzante larebusan principon, laŭ kiu karaktro por similsona vorto estis ĉu simple prunteprenita aŭ (pli ofte) etendita per malambiguiga semantika markilo por formi son-semantikan komponkaraktron.[1]

Tiuj kvin metodoj, kune kun obskura kategorio de "transformitaj similaĵoj", estis la unuan fojon klasitaj kiel laliùshū (en ĉina 六书 aŭ 六書) ("ses skriboj") fare de la fakuloŜu Ŝen en lia vortaroŜuoŭen Jiezi en la jaro 100.[2] Kvankam tiu analizo estis foje problemiga kaj disputeble malkapablas respeguli la kompletan naturon de la ĉinaskribsistemo, ĝi pluiras pro sia longa historio kaj konvinka uzado.

Piktogramoj

[redakti |redakti fonton]
  • En ĉina 象形字xiànĝíngzì

Piktogramoj formas nur malgrandan parton de ĉinaj karaktroj. Karaktroj de tiu klaso derivas el bildoj de objektoj kiujn ili aludas.[3] Laŭ la tempo ili estis normigitaj, simpligitaj, kaj stiligitaj por fari ilin pli facile skribeblaj, kaj ties derivado estas tiele ne ĉiam evidenta. Ekzemploj estas 日 por "suno", 月yuè por "luno", 木 por "arbo" aŭ "ligno",[4] kaj 麻 por "kanabo".

Ne estas preciza nombro por la proporcio de modernaj karaktroj kiuj estas bildecaj nature; tamen, Ŝu Ŝen metis proksimume 4% de ĉinaj karaktroj en tiu kategorio.

Simplaj ideogramoj

[redakti |redakti fonton]
  • En ĉina 指事字zhǐshìzì

Nomita ankaŭsimplaj indikiloj, tiu malgranda kategorio enhavas karaktrojn kiuj estas rektajikonecaj bildoj. Ekzemploj estas 上shàng "supre" kaj 下xià "malsupre", origine nur punktoj super kaj sub linio, kio poste evoluis al siaj nuntempaj formoj, kiuj havas malpli potencialo por grafika ambigueco laŭ kunteksto.[5] Pli komplikaj indikiloj inkludas 凸 ('konveksa'), 凹 ('konkava'), kaj 平 ('ebena' kaj 'nivela').[6]

Komponitaj ideogramoj

[redakti |redakti fonton]
  • En ĉina 会意字 / 會意字huìyìzì, la komponitaj ideogramoj estas signoj, kiuj konsistas el du partoj, kiuj kune iel faras la signifon de la tuto. Ekzemple 日 "suno" plus 月yuè "luno" faras 明míng "brila", "klara". Rimarku, ke inter la prononcoj de la partoj kaj de la tuto tute estas nek similo nek rilato; temas la konstruo nur pri la semantiko. Kvankam la historieco de tiu apartaetimologio estis pridubita fare de kelkaj ĵusaj fakuloj, ĝi estas definitive kanona legado: por ekzemplo, la ofta komponita vorto 明白 kun la signifo 'kompreno', rande al derivita asocio de 明 kun 'iluminado'. La aldono de la mallongigo de la radikalo de 'herbo' pinte rezultas en la kompona ideografo 萌 ('burĝoni'), alude al la heliotropisma konduto de planta vivo. Aliaj ofte cititaj ekzemploj estas 休 ('ripozo'), komponita de piktogramoj ⼈ 'homo' kaj ⽊ 'arbo', kaj 好 ('bona'), komponita de ⼥ 'virino' kaj ⼦ 'infano'.[7]
La komponita karaktro 好 bildigita laŭ siaj komponantaj karaktroj 女 kaj 子 apudigitaj unu kun la alia.

Nuntempe oni kredas, ke multaj tradiciaj ekzemploj de komponitaj ideogramoj fakte originiĝis kiel son-semantikaj komponaĵoj, malheligitaj pro sinsekvaj ŝanĝoj laŭ formo.[8] Peter Boodberg kaj William Boltz iris tiom antaŭen ĝis malakcepto ke ĉiuj komponaj ideogramoj estis kreitaj en antikvaj tempoj, asertante, ke "duarangaj komprenoj" kiuj estas nuntempe perdiĝintaj estas responsaj pri la ŝajna foresto de fonetikaj indikiloj,[9] sed iliaj argumentoj estis malakceptitaj de aliaj fakuloj.[10]

Komponitaj ideogramoj estas oftaj enkokuji, karaktroj dekomence stampitaj en Japanio. Ekzemplo de moderna komponita ideogramo uzita en verkita ĉino estas 砼 ('betono'), kiu kombinas la radikojn de "homo", "laboro", kaj "ŝtono".[11]

Rebusaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • En ĉina 假借字jiǎjièzì, la kategorio de rebusaj skriboj estas esence sama al la koncepto de rebuso, kiel oni tion konas en la aliaj partoj de la mondo: uzi ion devene bildon ne bilde, sed pro la sono de la vorto por tiu afero. Ekzemple 象xiàng estas devene bildo deelefanto, kaj plu havas tiun signifon, sed signifas krom tion "aspekto", "aspekti", pro tio, ke la vortoj samsonas en la antikva hana lingvo. Simile 云yún devene estas bildo prinubo, sed oni ekskribis pere vorton por "diri", kaj sekve faris la formon 雲, kun supra elemento signifanta "pluvo", kio estas uzata por vortoj rilataj alvetero (ekzemple 雹báo "hajlo", 雷léi "tondro", 霧/雾 "nebulo"). Pro tio, ke la vortoyún por la senco "diri" estas jam de nemallonga tempo arkaaĵo, oni forigis la distingon inter 云 kaj 雲 en lasimpligita skribo; en la maloftaj okazoj, en kiuj oni volas diri peryún "diri", la supozo estas, ke distingo eblos per kunteksto.

Son-semantikaj komponaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • En ĉina 形声字 / 形聲字xíngshēngzì, la son-semantike komponitaj skriboj estas ege la plej granda kategorio, estante pli ol 90% el la signoj en moderna vortotrezoro. Temas pri signoj, kiuj konsistas el unu parto, kiu donas "kategorion" (malprecize) de signifo, kaj unu parto, kiu donas proksimume la sonon. La son-semantike komponitaj skriboj estas ege la plej granda kategorio, estante pli ol 90% de la signoj en moderna vortaro. Ekzemple el 工gōng "laboro" oni per aldono de parto signifanta "fadenon", "silkon" faras 紅hóng "skarlato", per aldono de parto signifanta "akvon" faras 江jiāng "rivero", per aldono de parto signifanta "agi", "frapi" faras 攻gōng "ataki", kaj tiel plu.

En pluraj okazoj oni aldonas semantikan elementon al ekzistanta signo, kiu konsistas jam el semantika kaj sona elementoj. Ekzemple 湖 "lago" konsistas el maldekstra elemento signifanta "akvon" plus dekstra elemento 胡 "barbaro", sed 胡 mem konsistas el 古 "antikva" plus elemento signifanta "karnon". (En tiuj okazoj, oni uzas mallongigitajn formojn de signoj por semantikaj elementoj; la normalaj memstaraj signoj por "akvo" kaj "karno" estas respektive 水shuǐ kaj 肉ròu, sed oni rigardas la tri streketojn maldekstre de 江jiāng kaj 湖 kiel mallongigitan formon de 水shuǐ, kaj simile la dekstran parton de 胡 kiel mallongigitan formon de 肉ròu; sekve oni trovos ilin en vortaro sub tiuj sekcioj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Kompara evoluo el piktogramoj ĝis abstraktaj formoj en mezopotamiaj signoj, egiptaj hieroglifoj, kaj ĉinaj karaktroj.

Laŭ Qiu Xigui, la plej larĝa tendenco en la evoluo de la ĉinaj karaktroj laŭlonge de la historio estis simpligo, kaj en grafikaaspekto (字形 zìxíng), nome "eksteraj aspektoj de individuaj grafemoj", kaj en grafikaformo (字体, en tradicia 字體, en pijino zìtǐ), "ĝeneralaj ŝanĝoj en la diferencaj trajtoj de grafika formo kaj de kaligrafia stilo, [...] en plimulto de okazoj reference ĉefe al evidentaj kaj substancaj ŝanĝoj".[12]

Tradiciaj elpensaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj laboroj de klasika ĉina literaturo indikaj, ke oni uzis noditajnŝnurojn por fari registrojn antaŭ la elpensado deskribado.[13][14] Verkoj kiuj referencas tiun praktikon estas la ĉapitron 80 deTao Te Ching[15] kaj la ĉapitro "Xici II" ene deYijing.[16]

Laŭ la tradicio, ĉinaj karaktroj estis elpensitaj dum la 3-a jarmilo a.n.e. fare de Canĝjie, nome skribisto de la legenda Flava Imperiestro. Oni diras, ke Canĝjie elpensis simbolojn nomitajn 字 (zì) pro sia frustracio ĉe la limigoj de ŝnurnodado, inspirante sin el sia studo de animaloj, pejzaĝoj kaj steloj en la ĉielo. En la tago en kiu oni kreis la unuajn karaktrojn, greno pluvis el la ĉielo - kaj kiam noktiĝis, oni aŭdis la lamentadon de fantomoj kaj demonoj, kiu bedaŭris, ke oni ne povos plu ĉikani kaj ĝeni homojn.[17]

Neolitiko

[redakti |redakti fonton]

En ĵusaj jardekoj, oni trovis serion de surskribitaj grafemojn kaj bildojn en arkeologiaj kuŝejoj de laNeolitiko en Ĉinio, kiel tiuj deJiahu (ĉirkaŭ 6500 a.n.e.), Dadivano kajDamaidi el la 6-a jarmilo a.n.e., kajBanpo (5-a jarmilo a.n.e.). Ofte tiu trovitaĵoj estis akompanataj de amaskomunikilaj informoj kiuj fruigis la supozitajn komencojn de la ĉina skribado je miloj da jaroj.[18][19] Tamen, ĉar tiuj markiloj aperis sole sen implikita kunteksto kaj estis faritaj krude, Qiu Xigui konkludas, ke "ni ne havas bazon por aserti, ke tiuj konstituas skribadon nek estas tialo por konkludi, ke ili estas antaŭaĵoj de ĉinaj karaktroj de laShang dinastio."[20] Tamen ili pruvas, ke la historio de la uzado designoj en la valo de laFlava Rivero de la Neolitiko ĝis la periodo Shang.[19]

Orakolosta skribado

[redakti |redakti fonton]
Oksa orakolo surskribita de karaktroj registrantaj la rezulton de divenado.

La plej fruaj konataj ekzemploj de skribado rekte antaŭaĵoj de modernaj karaktroj estas korpuso de surskribaĵoj farita en bronzaj ujoj kajorakolaj ostoj dum la fino de la Shang dinastio (ĉirkaŭ 1250-1050 a.n.e.,[21][22] kaj la plej antikvaj estus de ĉirkaŭ 1200 a.n.e.[23][24]:108 Orakolaj ostoj kaj la skribaĵoj kiujn ili portas estis dokumentitaj de modernaj fakuloj en 1899, post aliaj ekzemploj estis malkovritaj venditaj kiel "drakostoj" por medicinaj celoj, kun la simboloj ĉizitaj en ili identigitaj kiel ĉina skribado. Ĉirkaŭ 1928, la fonto de tiuj ostoj estis markita ĝis vilaĝo proksima alAnjan enHenano, kiu estis elfosita de laAcademia Sinica inter 1928 kaj 1937. Ĝis nun, oni trovis ĉirkaŭ 150 000 tiajn fragmentojn.[21]

Orakolostaj skribaĵoj estas registroj de divenaĵoj plenumitaj en la komunikado kun reĝaj praulaj spiritoj.[21] La skribaĵoj gamas el la malmultaj karaktroj en la plej mallongaj, ĝis ĉirkaŭ 40 karaktroj en la plej longaj. La reĝo Shang komunikus kun siaj prauloj pere de "orakolomancio", pridemandante pri temoj kiel la reĝa familio, militaj sukcesoj, kaj eĉ vetera prognozo. La interpretitaj respondoj estus registritaj sur la divenila materialo mem, tio estas la ostoj.[21]

La orakolosta skribado estis bone disvolvigita skribsistemo,[25][26] kio sugestas, ke la originoj de la ĉina skribado povus veni tion frue kiom el la fino de la 2-a jamilo a.n.e.[27] Kvankam tiuj divenskribaĵoj estas la plej fruaj survivinta pruvaro de antikva ĉina skribado, oni amplekse kredas, ke tiun skribadon oni uzis ankaŭ por multaj aliaj neoficialaj celoj, sed ankaŭ ke la materialoj sur kiuj oni faris nedivenan skribadon — plej verŝajne ligno kajbambuo — estis malpli daŭrebla ol ostoj kaj konkoj, kaj ekde tiam ili forkadukiĝis.[27]

Zhou skribmaniero

[redakti |redakti fonton]
Lakuirujo de la skribisto Ŝi Kiang de la epoko Ĵu, bronza ceremonia kuirujo datitaj de ĉirkaŭ 900 a.n.e. Longaj surskribaĵoj sur la surfaco priskribas la farojn kaj virtojn de la unuaj sep reĝoj Ĵu.

La tradicia nocio de sinsekva procesio de skribmanieroj, el kiuj ĉiu subite estis elpensita kaj anstataŭis la antaŭan, estis finfine malkonfirmita fare de modernaj arkeologiaj trovaĵoj kaj fakula esplorado.[28] Plej ofte, okazis ke du aŭ eĉ pliaj skribmanieroj kunekzistis en difinita areo, kaj tiuj evoluis laŭgrade. Tiom frue kiom ĝis la Shang dinastio, la orakolosta skribmaniero kunekzistis kiel simpligita formo kun la pli normala skribmaniero en bambulibroj — konservita en bronzaj skribaĵoj — same kiel ĉe la prilaboritaj bildaj formoj, ofte klansimboloj, trovitaj en multaj bronzaĵoj.

Bazitaj sur studoj de tiuj bronzaj skribaĵoj, estas klara ke la ĉeftendenca skribmaniero evoluis en malrapida, nerompita modo el la Shang ĝis ladinastio Zhou, ĝis ekhavi la formon kiu estas nuntempe konata kiel "sigeleta skribmaniero" en laŝtato Ĉjin, sed subitaj ŝanĝoj.[29][30] Dume, aliaj skribmanieroj evoluis dum la fino dte Zhou, speciale en orientaj kaj sudaj regionoj. Tio inkludas dekoraciaj skribmanieroj kiel la "birdoverma sigela skribmaniero", kaj la regionaj 'antikvaj' formoj de orientaj ŝtatoj Zhou, konservitaj kiel variantaj formoj de la Han-eraaShuowen Jiezi.

Unuigo de Qin kaj malgranda sigela skribmaniero

[redakti |redakti fonton]

Malgranda sigela skribmaniero, kiu estis evoluinta konservative en la ŝtato Qin dum la Orienta Zhou, normiĝis kiel la ortografia konvencio uzita tra tuta Ĉinio fare de la imperiadinastio Qin. Tamen, pli ol unu skribmaniero estis uzata tiam: malmulte konata, ortlinia, 'vulgara' formo de la karaktroj kunekzistis kun la pli formala sigela skribmaniero dum jarcentoj en la ŝtato Qin; la populareco de tius vulgara formo kreskiĝis laŭ la praktiko de skribado mem iĝis pli disvastigita.[31] Nematura formo de klera skribmaniero nomita "fruklera" aŭ "praklera" jam estis disvolvigita ĉirkaŭ laMilitŝtata periodo en la ŝtato Qin[32] bazita sur tiu vulgara formo, ankaŭ kun influo el la sigela skribmaniero.[33] La kunekzistado de la tri skribmanieroj — malgranda sigela, vulgara kaj praklera, el kiuj tiu lasta evoluis laŭgrade al klera skribmaniero — malkonfirmis la tradician kredon, ke la dinastio Qin uzis nur unu skribmanieron, kaj ke la klera skribmaniero estis subite elpensita dum komenco de Han.

Han-klera skribmaniero

[redakti |redakti fonton]
Steleo de la templo Huaŝan, verkita en la klera skribmaniero, el la fino de laOrienta Han dinastio.

La praklera skribmaniero maturiĝis laŭgrade, kaj ĉirkaŭ la komenco de la Han periodo ĝia prilaboreco estis komparebla kun la malgranda sigela skribmaniero.[34] Ĵus malkovritaj bambuaj slipoj montris la aperon de matura klera skribmaniero fine de la regado de la imperiestroWu Di en la jaroj 141–87 a.n.e.[35]

Kiel en antaŭaj epokoj, multaj skribmanieroj estis uzataj dum la epoko Han,[36] kvankam la matura klera skribmaniero — nomita ankaŭ 八分 (bāfēn)[37] — estis hegemonia. Ankaŭ frua tipo dekursiva skribmaniero estis uzata almenaŭ tiom frue kiom je 24 a.n.e.,(Qiu 2000, paĝoj 132–133 havigas arkeologian pruvaron de tiu datado, kontraste kun sensubstancaj postuloj datantaj la aperon de kursiva ie ajn el Qin ĝis orienta Han.) aligante kursivajn formojn popularajn tiam, same kiel elementojn el la vulgara skribmaniero kiuj originiĝis en la ŝtato Qin.[38] Ĉirkaŭ la tempo dedinastio Jin, tiu kursiva stilo Han konatiĝis kiel 章草 zhāngcǎo, foje konata en angla kiel 'klera kursivo', 'antikva kursivo', aŭ 'skiza kursivo'. Kelkaj kredas, ke tiu nomo, kiu uzas la karaktron 章 (ordigita), aperis ĉar la stilo estis konsiderata dum Jin kiel pli ordigita formo[39] ol estus estinta lamoderna formo de kursivo, nome 今草 (jīncǎo), kiu aperis por la unua fojo dum la epoko de Jin kaj estas uzata ankoraŭ nuntempe.[40]

Novklera

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ la meza epoko de laOrienta Han,[39] aperis simpligita kaj pli facila formo de klera skribmaniero, kiun Qiu termigis kiel 新隶体, tradicie 新隸體, (xīnlìtǐ) nome novklera.[41] Ĉirkaŭ la fino de Han, tiu estis estinta la hegemonia skribmaniero uzata de skribistoj,[39] kvankam la klera skribmaniero restis uzata por formalaj verkoj, kiel ĉe la ĉizitajsteleoj.[39] Qiu priskribas novkleran skribmanieron kiel transira formo inter klera kaj regula skribmaniero,[39] restante en uzado laŭlonge de la periodo deTri Reĝlandoj kaj ĝis la dinastio Jin.[42]

Duonkursiva

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ la fino de Han, frua formo deduonkursiva skribmaniero[41] ekdisvolviĝis el kursiva formo de novklera skribmaniero. Oni menciis ekzemplojn de novklera kun "fortaj nuancoj de kursiva skribo" el la fino de Orienta Han.[43] Tiu duonkursiva skribo estis tradicie atribuita al Liu Deŝeng (劉德升; ĉirkaŭ 147-188 n.e.),[42] (Oni diras, ke Liu instruis Ĵong Jao kaj Ŭang Ksiĵi.) kvankam tiaj atribuoj referencas al fruaj majstroj de skribmaniero pli ol ĝia veraj elpensintoj, ĉar la skribmanieroj ĝenerale evoluis laŭlonge de la tempo. Qiu havigas ekzemplojn de frua duonkursiva skribmaniero, kio fidindigas, la kredon ke ĝi havis popolajn originojn, pli ol esti invento nur de Liu.[44]

Regula skribmaniero

[redakti |redakti fonton]
Paĝo el presaĵo de epoko Song en regulskribatiparo, kiu similas la manskribado de la Tang-epoka kaligrafo Ouyang Xun.

La plinovigoj de la regula skribmaniero estis tradicie atribuitaj al kaligrafo de la epoko Wei nome Zhong Yao (ĉirkaŭ 151-230), ofte nomita la "patro de regula skribmaniero". La plej fruaj survivintaj manuskriptoj verlitaj en regula skribado estas kopioj de verkoj de Zhong Yao, kiel almenaŭ unu kopiita de Ŭang Ksiĵi, ofte nomita la "Saĝulo de Kaligrafio". Regula skribado disvolviĝis el pura verkita formo de frua duonkursiva, kun la aldono de tekniko de 頓 (dùn, paŭzo) por finigi horizontalajn liniojn, plus fortaj vostoj sur linioj kiuj estas verkitaj laŭ malsuprena dekstrena diagonalo. Tiel, frua regula skribado aperis el pura, formala formo de duonkursiva, kiu siavice aperis el novklera, simpligita, konvencia formo de klera skribado. Ĝi disvolviĝis plue dum laOrienta Jin per la manoj de Wang Xizhi kaj de lia filo Wang Xianzhi. Tamen, la stilo ne estis amplekse uzita, ĉar plimulto de verkistoj plue uzis novkleran kaj duonkursivan stilojn en sia ĉiutaga skribado, dum ankaŭ la konservativa klera skribado restis uzataj en kelkaj steleoj. Moderna kursiva skribado ekaperis dum tiu epoko, ekzemple ĉe kaligrafoj kiel Wang. Ĝi estis influita de duonkursiva, same kiel la nova regula stilo.[45]

Nur en la periodo de laSudaj kaj Nordaj Dinastioj la uzado de regula skribado iĝis hegemonia.[46] Tiukadre, la stilo plue evoluis, kaj kelkaj konsideris Ouyang Xun kiel tiu kiu produktis la unuajn maturajn ekzemplojn de la formo dum la komenco de ladinastio Tang. Poste, ne estis alia grava stila ŝanĝo en la ĉinkaraktraj formoj ekster la kaligrafiaj kuntekstoj.

Surekranigo de ĉinaj ideogramoj

[redakti |redakti fonton]
Yǒng

La plej grandaj ĉinaj vortaroj distingas ĉirkaŭ 50 000 diversajn signojn, sed por legigazetojn necesas nur (!) 1500-3000 signoj.La skribo de ĉinaj signoj komence okazis pertuĉo sur lignotabuloj,papero.

La ĉinaskribmaŝino tre diferencis de la eŭroplingvaj maŝinoj. Ĝi estis tre granda (ĝi elektis la necesajn signojn el 2000 ideogramoj, havataj surpleto; pliajn ideogramojn oni povis akiri per krompletoj) kaj malrapida: ĝi ebligis tajpi po nur 20 signojn minute.

Kiam lakomputiloj aperis, la situacio ŝanĝiĝis: kvankam oni provas inventi specialajn klavarojn, disvastiĝis nur la angla klavaro (QWERTY), kiun oni uzas por aperigi la ĉinajn signojn per la latinaj literoj. La plej disvastiĝinta sistemo estas la entajpado de lapinjina transskribo de la ĉinaj vortoj kaj poste la elekto de la aŭtomate aperantaj ĉinaj eblaj ekvivalentoj en ia "fenestro". Tiun metodon uzas preskaŭ ĉiu kaj ankaŭ sur lapoŝtelefonoj.

Pli rapida, sed iomete pli komplika varianto estas la tekstoentajpado „wubi” (5 strekoj). Ĝi baziĝas sur simpligita varianto de la ĉina lingvo, kiu malpliigis la nombron de la strekoj kaj literoj al minimume kvin karakterizaj strekoj. Oni povas ankaŭ tiujn entajpi per QWERTY-klavaro per kvin zonoj surklavare (QWERT, YUIOP, ASDFG, HJKLM kaj XCVBN). Tiu metodo eluzas tiun econ de la ĉina gramatiko, ke gravas la vicordo de la skribitaj strekoj. Oni diras, ke sperta entajpisto povas alŝuti po 160 signojn minute.

Uzado laŭ lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La ĉinaj

[redakti |redakti fonton]

La ĉina skribo nomata "hànzì" estas skribata en la norma ĉina lingvo aŭ la nordĉina dialektaro. Kutime lasimpligita skribo estas uzata en la kontinento de Ĉinio, kaj la tradicia enTajvano kajSingapuro. Se oni forgesus ĉinan skribon, oni povus anstataŭe skribi la latinan transskribonpinjino en la kontinento kaj la specialan skribonbopomofo en Tajvano.

En aliaj dialektoj enhavantaj lakantonan, multaj parolataj vortoj ne estas skribeblaj per la ĉina skribo.

La japana

[redakti |redakti fonton]
Japanaj skribsistemojJapanaj skribsistemoj

Kanji(Ĉina skribo)

Kana(Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji(Latinigo)

Kanji (かんじ, elparolata kiel [kanĝi]) estas grava parto dejapana skribo. Ĝi estas uzata por ĉina vortprovizo. UnuKanji kutime havas pli ol unu sonon: Ekzemple, la skribo "生" estas legebla per 15 manieroj laŭ japana vortaro. En lernejoj, oni iomete ankoraŭ instruas laklasikan ĉinan lingvon.

La korea

[redakti |redakti fonton]

Hanja (한자, elparolata kiel [hanĝa]) ne ofte estas uzata plu en la nuntempa Sud-Koreio. Ĝi jam tute malaperis en la Nord-Koreio. Tamen, la korea lingvo havas multe da ĉina vortprovizo, kaj kelke da homoj asertas la reviviĝon deHanja por solvi problemon (kielhomonimo) de la nura uzado de korea alfabeto.[47]

La vjetnama

[redakti |redakti fonton]

Hán tư (elparolata kiel [hantu]. Ankaŭchữ nho,chữ hán) ne longe estas uzata en la hodiaŭa vjetnama. Tamen, malgraŭ ne-ĉinotibete, la vjetnama estas plena de ĉina vortprovizo. En la estinteco, oni kreis originan skribsistemon nomatanchữ nôm (chữ Nôm) kiu estas simila al sed pli malsimpla ol ĉina skribo. En lernejoj deSud-Vjetnamio, oni instruis klasikan ĉinlingvon ĝis1975.

La ĝŭanga

[redakti |redakti fonton]

Por laĝŭanga, parolata de laĝŭanga popolo, enGŭangŝjio, Ĉinio, kun ĉirkaŭ 15,5 milionoj da parolantoj, oni hodiaŭ uzas principe lalatinan transskribon sed antaŭe ĝi havis malnovan ĝŭangan propran skribmanieron nomatan "sawndip".

Tradicia ĉina skribo

[redakti |redakti fonton]

Latradicia ĉina skribo aŭ tradiciaj ĉinaj karaktroj (ĉine tradicie 正體字/繁體字; simpligite 正体字/繁体字; pinjine Zhèngtǐzì/Fántĭzì) estas ĉinaj karaktroj en ajna signaro kiuj ne enhavas karaktrojn aŭ karaktrajn anstataŭaĵojn nove kreitajn post 1946. Ili estas plej ofte la karaktroj en la normigitaj signaroj deTajvano,Honkongo kajMakao aŭ en laKangxi-Vortaro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Norman, Jerry (1988).Chinese. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-29653-3. pp. 58–61
  2. Norman, Jerry (1988).Chinese. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-29653-3. pp. 67–69
  3. Qiu 2000, p. 154; Norman 1988, p. 87.
  4. * "日". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1588.
    • "月". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 2188.
    • "木". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1231.
  5. Qiu 2000, p. 46.
  6. Norman 1988, pp. 87.
  7. * "明". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1599.
    • "萌". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 3447.
    • "明白". Concised Mandarin Chinese Dictionary (en ĉina). Taiwan Ministry of Education. 2021.
    • "好". Hanyu Da Zidian (en ĉina). 1989. p. 1101.
  8. Sampson & Chen 2013, p. 261.
  9. Boltz 1994, pp. 104–110.
  10. Sampson & Chen 2013, pp. 265–268.
  11. Hanyu Da Zidian 1989, =砼 p. 2594.
  12. Qiu 2000, pp. 44–45.
  13. Yang Yuxin, 2018,Unveiling and Activating the "Uncertain Heritage" of Chinese KnottingThe Asian Conference on Cultural Studies 2018 paĝo 3
  14. . Prehistoric notation systems in Peru, with Chinese parallels. Language Log. Alirita 2023-07-31 .
  15. (1963)The Way of Lao Tzu (Tao Te Ching) (angle). The Bobbs-Merrill Company.ISBN 0-02-320700-0. "Let the people again knot cords and use them (in place of writing)"
  16. (1899)The Book of Changes. “In the highest antiquity, government was carried on successfully by the use of knotted cords (to preserve the memory of things). In subsequent ages the sages substituted for these written characters and bonds. By means of these (the doings of) all the officers could be regulated, and (the affairs of) all the people accurately examined.”.
  17. Yang, Lihui. (2008)Handbook of Chinese Mythology (angle). Oxford University Press, p. 84–86.ISBN 978-0-195-33263-6.
  18. "Carvings May Rewrite History of Chinese Characters", Xinhua Online, 2007-05-18. (angle) "Chinese Writing '8,000 Years Old'",BBC News, 2007-05-18. (angle)
  19. 19,019,1Rincon, Paul, "'Earliest Writing' Found in China",BBC News, 2003-04-17. (angle)
  20. Qiu 2000, p. 31.
  21. 21,021,121,221,3Kern 2010, p. 1.
  22. Keightley 1978, p. xvi.
  23. Bagley, Robert. (2004) “Anyang writing and the origin of the Chinese writing system”,The First Writing: Script Invention as History and Process (angle). Cambridge University Press, p. 190–249.ISBN 978-0-521-83861-0.
  24. Boltz, William G.. (1999) “Language and Writing”,The Cambridge History of Ancient China: From the Origins of Civilization to 221 BC (angle). Cambridge University Press, p. 74–123.doi:10.1017/CHOL9780521470308.004.ISBN 978-0-521-47030-8.
  25. Boltz 1986, p. 424.
  26. Keightley 1996.
  27. 27,027,1Kern 2010, p. 2.
  28. Qiu 2000, pp. 63–64, 66, 86, 88–89, 104–107, 124.
  29. Qiu 2000, pp. 59–150.
  30. Chen, Zhaorong. (2003) ', Institute of History and Philology Monograph (ĉine). Academia Sinica.ISBN 978-9-576-71995-0.
  31. Qiu 2000, p. 104.
  32. Qiu 2000, pp. 59, 104–107.
  33. Qiu 2000, p. 119.
  34. Qiu 2000, p. 123.
  35. Qiu 2000, pp. 119, 123–124.
  36. Qiu 2000, p. 130.
  37. Qiu 2000, p. 121.
  38. Qiu 2000, pp. 131, 133.
  39. 39,039,139,239,339,4Qiu 2000, p. 138.
  40. Qiu 2000, p. 131.
  41. 41,041,1Qiu 2000, pp. 113, 139.
  42. 42,042,1Qiu 2000, p. 139.
  43. Qiu 2000, p. 142.
  44. Qiu 2000, p. 140.
  45. Qiu 2000, p. 143–148.
  46. Qiu 2000, p. 145.
  47. [1]Arkivigite je 2013-09-09 per la retarkivoWayback Machine (Koree)

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Cherpillod, André (2003), La misteroj de la ĉina skribo, eld. La Blanchetière (memeldono).
  • Baxter, William H. (1992). A Handbook of Old Chinese Phonology. Berlin: Mouton de Gruyter.ISBN 978-3-11-012324-1.
  • Boltz, William G. (1994). The origin and early development of the Chinese writing system. New Haven: American Oriental Society.ISBN 978-0-940490-78-9.
  • Coulmas, Florian (1991). The writing systems of the world. Blackwell.ISBN 978-0-631-18028-9.
  • DeFrancis, John, The Chinese Language. Facts and Fantasy, University of Hawaii Press, Honolulu 1990, passim.ISBN 0-8248-1068-6.
  • Keightley, David (1978). Sources of Shang history: the oracle-bone inscriptions of bronze-age China. Berkeley: University of California Press.ISBN 978-0-520-02969-9.
  • Kern, Martin (2010). "Early Chinese literature, beginnings through Western Han". In Owen, Stephen. The Cambridge History of Chinese Literature, vol. 1: To 1375. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–115.ISBN 978-0-521-85558-7.
  • Norman, Jerry (1988). Chinese. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-29653-3.
  • Pulleyblank, Edwin G. (1984). Middle Chinese: a study in historical phonology. Vancouver: University of British Columbia Press.ISBN 978-0-7748-0192-8.
  • Qiu, Xigui (2000). Chinese writing. trans. by Gilbert L. Mattos and Jerry Norman. Berkeley: Society for the Study of Early China and The Institute of East Asian Studies, University of California.ISBN 978-1-55729-071-7. (English translation of Wénzìxué Gàiyào 文字學概要, Shangwu, 1988.)
  • Ramsey, S. Robert (1987). The Languages of China. Princeton University Press.ISBN 978-0-691-01468-5.
  • Sampson, Geoffrey; Chen, Zhiqun (2013). The reality of compound ideographs (PDF). Journal of Chinese Linguistics 41. pp. 255–272.
  • Yip, Po-ching (2000). The Chinese Lexicon: A Comprehensive Survey. Psychology Press.ISBN 978-0-415-15174-0.
  • Yong, Heming; Peng, Jing (2008). Chinese Lexicography : A History from 1046 BC to AD 1911: A History from 1046 BC to AD 1911. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-156167-2.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloChinese characters en la angla Vikipedio.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĉina_skribo&oldid=8934338"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp