Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hamburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamburgo
germane Hamburg
Urboŝtato kaj federacia lando
 
Dosieroj
Fotomontaĵo
flago
flago
blazono
blazono
flagoblazono
 
Estas
federacia lando,urbego,Hansa urbo,Libera regna urbo,havenurbo,metropolo,Einheitsgemeinde of Germany,urba komunumo de Germanio,urboŝtato,urban district of Hamburg[+]
 
Ĝemelurboj
Sankt-Peterburgo,Marsejlo,Ŝanhajo,Dresdeno,Osako,León,Prago,Ĉikago,Daresalamo,Varna,Aŭklando,Valdivia,Kaliningrado,San-Paŭlo,Kievo[+]

Oficiala nomo: Hamburg

Lando Germanio
Federacia landoHamburgo
RegionoMetropola regiono Hamburgo
Distrikto7
Historiaj regionoj

Eŭropaj ŝoseojE 22,E 26,E 45
- AŭtovojojA 1,A 7,A 23,A 24,A 25,A 252,A 253,A 255
Najbaras kunMalsupra SaksioGermanio,Ŝlesvigo-HolstinioGermanio
Speco de urboHansa urbo,Libera regna urbo
RiverojElbo,Alster,Bille

SituoHamburgo
- altecom ü. NHN
- koordinatoj53° 33′ N,10° 0′ O(mapo)53.5510
Plej alta punkto 
- situoHasselbrack
- alteco116,2 m ü. NHN
- koordinatoj53° 26′ N,9° 52′ O(mapo)53.4316666666679.865

Akvokolektejo755,09km² (75 509ha)[+]
Areo775,26km² (77 526,4ha)

Loĝantaro1 746 342(fine de decembro 2013)
Denseco2 253,34 loĝ./km²

Malneta enlanda produkto144,2  Mrd. EUR(2021)
MEP je kapo76 910 EUR(2022)
Ŝuldoj35,267  Mrd. Euro(2021)
Senlaboreco7,6 %(decembro 2023)

Unua skriba mencio7-a jarcento
Regantaj partiojSPD kajVerduloj
Unua urbestroPeter Tschentscher (SPD)
(ekde 28-a de marto 2018)
Dua urbestroKatharina Fegebank (Verduloj)
Prezidento de
urba parlamento
Carola Veit (SPD)
Parlamento
11
53
33
15
6
2
1
2
11 53 33 15 
El 123 seĝoj ricevas:
Lasta baloto23-a de februaro 2020
Sekvonta baloto2025
Reprezento en
Federacia Konsilio
3

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo20001 – 21149, 22001 – 22769
Tel. antaŭkodo+49 (0)40
LandokodoDE-HH
AŭtokodojHH

AsocioHansa ligo
Landa Esperanto-asocioHamburga Esperanto-Societo

Hamburgo (Germanio)
Hamburgo (Germanio)
DEC
Situo de la urbo enkadre de Germanio

Hamburgo (Hamburgo)
Hamburgo (Hamburgo)
DEC
Situa mapo de Hamburgo

Hamburgo (Tero)
Hamburgo (Tero)
Unuopaj urbopartoj de Hamburgo

Map
Hamburgo

Vikimedia Komunejo:  Hamburg
Retpaĝaro:www.hamburg.de
vdr
Vido al urbo Hamburgo

Lalibera kajhansa urboHamburgo (germane Hamburg) kielurbo-ŝtato estasfederacia lando deFederacia Respubliko Germanio. Ĝi estas la dua plej grandaurbo deGermanio kaj la sesa plej granda urbo deEŭropa Unio. La urbo estas la koro de la samnomametropola regiono Hamburgo. En Hamburgo ekzistas ankaŭ pli ol 90 konsulejoj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Hamburg situas ĉe la riverojElbe kajAlster, ĉirkaŭ 110 km for de la enfluo de la Elbe en laNordan Maron. La surfaco estas de 755 kvadratkilometroj kaj en la 2004-a jaro loĝis 1,73 milionoj en la urbo.

La haveno hamburga estas - postRoterdamo - la dua plej granda marhaveno de Eŭropo kie oni rajtas deponi la varojn sendoganpage. Per tio la urbo iĝis grava komerca, industria kaj kultura centro. Geologie la urbo troviĝas en la praakvuja valo de la malsupra Elbe-rivero, ĉe la Gee-riverbordo kaj la finaj morenoj de la Nigraj Montoj. La marĉolando en la sudoriento trafluatas de kelkaj malnovaj riverbranĉoj de Elbe (Vierlande). Multaj etaj insuloj inter la norda kaj la suda Elbe-rivero parte transformitis kaj portas hodiaŭ la plej grandan parton de la industriaj kaj havenaj instalaĵoj.

Silueto

[redakti |redakti fonton]

Karakterizas la urbon hodiaŭ plej konstruaĵoj el la 19-a kaj la 20-a jarcento. Krome post laDua Mondmilito kelkaj historiaj konstruaĵoj reproduktitis. En kelkaj urbokvaratloj (ekz. Pöseldorf), ĉe la Elb-ŝoseo kaj en noblaj periferieroj (ekz. Blankenese) troviĝas fortimpresaj vilaoj. La ĉirkaŭ kelkaj kanaloj(Fleete) kaj ĉe la interna parto de Alster-rivero situanta urbokerno de Hamburgo dividas sin en la Malnovan kaj en la Novan urbon. Gastigas la urbokerno komercajn kvartalojn trafluitajn de pluraj kanaloj. Memkompreneble ekzistas pro tio ankaŭ multaj pontoj: en Hamburg eĉ ekzistas pli da pontoj ol en Amsterdamo kajVenecio adicie! La barita Alster-rivero en la koro de la urbo konsistas el pli malgranda interna parto(Binnenalster) kaj pli granda ekstera(Außenalster). Ĉirkaŭ la centro estas multaj novaj kvartaloj kaj pluraj antaŭurboj ĉe la rando.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Tipaj hamburgaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La hamburga haveno bone viziteblas per rondveturadoj perŝipe startantaj ĉe la en 1909 konstruitaj albordiĝaj pontetoj. Vizitindas i.a. ankaŭ la historia Deponeja urbo(Speicherstadt), komplekso da iamaj stokejoj ĉe la insulo Brook kiu faritis inter 1884-1910. Reeperbahn en la urbokvartalo St. Pauli nombriĝas inter la plej konataj amuzstratoj de la mondo. Aliaj interesaj vidindaĵoj estas la Köhlbrand-ponto (longa penda ponto de 1975 trans riverbranĉo de Elbe), la menciita Binnenalster kun la ekskluziva butikumavenuoJungfernstieg kaj Außenalster: ambaŭ partoj de la rivero Alster nuntempe de ŝipoj en la servo de publika transporto unuiĝas. Same interesaj estas la historiaj fundamentaj muroj de la urbo, la Hopen-bazaro kaj laHagenbeck-zooparko, privata institucio kiu per siatempe tute nova koncepto (kreado de naturaj medioj, fosoj anstataŭ kradoj ktp.) iĝis modelo por multaj bestoĝardenoj en la mondo.

Konstruaĵoj kaj kirkoj

[redakti |redakti fonton]

Jenas la plej gravaj historiaj konstruaĵoj (elekto):

  • Urbodomo: novrenesanca stilo, finfarita en 1897
  • Borso (1841)
  • Arthalo (1868)
  • Ĉefpreĝejo Sankta Petro (komencita en la 12-a jarcento)
  • Kirko Sankta Jakobo
  • Kirko Sankta Katerino
  • Kirko Sankta Mikaelo (malfrua 18-a jc, kies turo estas la simbolo de la urbo)
  • MuzikhaloLaeiszhalle (1904-08)
  • Albordiĝpontoj 1909)
  • Sankt-Pauli-Elbtunelo (1911; ne konfuzu kun la nova tunelo de 1975)
  • Chile-domo (1923)
  • Shell-domo (1931)
  • Amerika Domo (1957)
  • Jenisch-domo (1829-32)
  • Barlachdomo (inaŭgurita en 1962)
  • Botanika ĝardenoPlanten und Blomen
La urbaplanetario en malnova akvoprovizejo
Hamburgo en 1895

Kulture

[redakti |redakti fonton]

Jenas la kulturaj institucio (elekto):

  • Artohalo (inaŭgurita en 1869, pluraj alikonstruoj kaj alkonstruoj 1914-1919, 1956, 1991-1997) kun ampleksa kolekto de bildoj el la 19-a kaj la 20-a jc
  • KoncertejoElbphilharmonie
  • Museum für Kunst und Gewerbe (fondita en 1877)
  • Museum für Völkerkunde (1908-12) kun multaj elmontritaĵoj el la Suda Maro, Afriko kaj Siberio
  • Museum für Hamburgische Geschichte/Hamburgmuseum (1913)
  • Museum für Arbeit (malfermita en 1997), kiu en 2005 ekenhavis gapdeponejon ĉe la hamburga haveno
  • Ŝtata operejo (malfermita en 1827, alikonstruoj en 1953-55) iam estisOperejo ĉe Gänsemarkt
  • Thalia-teatrejo
  • Deutsche Schauspielhaus
  • Ohnsorg-teatrejo (por teatraĵoj en laplatdiĉa lingvo)

Klerigejoj

[redakti |redakti fonton]

La urbo havas grandan nombron da klerigejoj, por ekzemplo:

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La hamburga haveno estas la plej grava en tuta Germanio. Ĝi havas konekton al la fervojo, al unu el la plej gravaj trafiknodoj de norda Eŭropo; alia konekto ekzistas al la grandaj kanaloj de Centra Eŭropo. Famas la haveno ankaŭ pro la kontenera transporto. La internacian flughavenon pojare uzas ĉirkaŭ 10 milionoj da pasaĝeroj.

En la urbo estas grandaj ŝipfarejoj kaj ŝipriparejoj kies graveco tamen malkreskas kompare al la estontecaj industrioj kiel civila aviado, elektrotekniko kaj maŝinkonstruado. La firmaoBlohm + Voss (vortumo ĝis la jaro 1965 Blohm & Voss) estas tradicia ŝipfarejo en Hamburgo, kies firmaa tereno situas ĉe la suda bordo de la rivero Elbo, tuj antaŭ enfluo de la rivero en la fjordon kiu konektas ĝin al laNorda Maro. La firmao fondiĝis en 1877 kaj konsidereblas la lasta el historie pluraj grandaj ŝipfarejoj en la hamburga haveno. Aliaj gravaj sektoroj estas la prilaboro de minerala oleo, la kemia industrio kaj la produktado de nutraĵoj.

Hamburgo estas samtempe unu el la plej gravaj amaskomunikilaj urboj de Germanujo kaj ŝatata foirloko. LaDeutsche Presse-Agentur (dpa) - germane, en Esperanto "Germana Gazetara Agentejo" - estas la plej granda novaĵagentejo de la Federacia Respubliko Germanio. La sidejo estas en Hamburgo, kaj la centra redakcio enBerlino. Sidejon havas tie ĉi multaj import- kaj eksportfirmaoj, bankoj, asekurkompanioj. Ankaŭ la fremdultrafiko notindas: en 2004 ne tute 6 milionoj da eksteruloj tranoktis en lahansa urbo, do Hamburgo tenis post Berlino kajMunkeno la trian rangon.

Joh. Berenberg, Gossler & Co. Kg, ofte konata kielBerenberg Bank, Berenberga Banko, kaj ankaŭ varmarkata kiel simple Berenberg, estas transnacia plena-servo privata banko kaj investada banko bazita en Hamburgo.

Komunikiloj

[redakti |redakti fonton]

LaNordgermana Radio - germaneNorddeutscher Rundfunk (mallonge NDR) - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Hamburgo. Ĝi respondecas pri demokratieca publika radio kaj televido en la federaciaj landoj Hamburgo,Malsupra Saksio,Ŝlesvigo-Holstinio kaj ekde 1990 ankaŭ deMeklenburgo-Antaŭpomerio, kiuj kune konsistigas la plej nordan parton de Germanio, borde de la Norda kaj la Balta Maro.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Hamburgo en laVajmara Respubliko (1918-1933)
Skulptaĵo priSankta Ansgar fare de Engelbert Peiffer sur la Trost-ponto en Hamburgo.

VerŝajneKarolo la Granda ordonis fondi ĉirkaŭ la jaro 808 la lokonHammaburg por sekurigi la limojn nordajn de la Regno de lafrankoj. Postmorte lia tria filo Ludoviko deklaris Hammaburgon sidejo por la arkiepiskopoAnsgar. Ricevis la havenurbo kirkon kaj iĝis elirpunkto de kristanigo de multaj nord- kaj orienteŭropanoj.Vikingoj elDanio ofte surprize atakis la urbon. Ĉ. 845 Vikingoj detruis tiom multe, ke oni decidis du jarojn poste transloki la arkiepiskopujan sidejon alBremeno (hodiaŭ Hamburgo estas denove katolika arkiepiskopujo). Malgraŭ multaj konkeroj kaj detruoj la urbo ĉiam denove rekonstruitis kaj fariĝis finfine gravega komerc- kaj staploloko.

La urbajn rajtojn ricevis la hamburganoj danke al subteno dum la 3-aKrucmilito. Dogan-, komerc- kaj ŝipveturprivilegioj helpis la ekfloron ekonomian de la urbo. El defendalianco kunLübeck (ĉ. 1241) kaj Bremeno (ĉ. 1249) rezultiĝis la fondo deHanso. Hamburgo iĝis unu el la plej potencaj kaj riĉaj urboj de la menciita defenda kaj komerca ligo.

En 1510 la titolo de Libera Hansurbo oficiale konfirmitis. En 1529 venis laReformacio Hamburgon. Ne malmultaj rifuĝintoj el sudaj ŝtatoj trovis ekzilon en Hamburgo. Dum laTridekjara milito la graveco de la urbo treege malkreskis. Nur post la komercaj kontraktoj faritaj kunUsono (1783) revenis prospero antaŭ la sekvinta katastrofoj sub franca okupado (1806-11). En 1765 fonditis en Hamburgo laPatriota Societo de 1765.

En 1815 la urbo aliĝis alDeutscher Bund. La incendio de 1842 kiel ankaŭ ĥolera epidemio (1892) postulis multajn viktimojn. En 1921 Hamburg ricevis parlamentan-demokratian konstitucion. La urboj Altona, Harburg kaj Wandsbek enkorpigitis en 1938.

Kielbazo de submaraj batalŝipoj la urbo estis plurfoje celo debombardadoj dum laDua Mondmilito. Poste ĉio rekonstruitis. En la nokto de la 16.-17.2.1962 furiozis terura ŝtorma tajdo en la urbo. Hodiaŭ Hamburgo taksatas moderna, eleganta kaj flora metropolo kvankam antaŭ laTurniĝo grandaj partoj de la eksa antaŭregiono troviĝis malantaŭ laFera kurteno.

Unuaj urbestroj de post la Dua Mondmilito

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭSenato de Hamburgo

Distriktoj de Hamburgo

[redakti |redakti fonton]

Gefiloj de la urbo

[redakti |redakti fonton]

Mortintoj de la urbo

[redakti |redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Futbala Mondpokalo 2006

[redakti |redakti fonton]

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Hamburgo. En la nove konstruita stadiono, teknike plej moderna, kiu dum la turniro havas 51.005 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj. Sur ekranego en la kampegoHeiligengeistfeld en urbopartoSankt Pauli eblis spekti ĉiujn matĉojn.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Hamburgo

[redakti |redakti fonton]

La urbo ekde la jaro1904 havas unu el la plej viglaj kaj tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. La12-an de septembro1910L. L. Zamenhof per ŝipo alvenis en Hamburg, revenante de lasesa Universala Kongreso de Esperanto enVaŝingtono. En la jaroj post 1904 iom post iom fondiĝis 12 pliaj Esperanto-grupoj en diversaj urbopartoj, interalie unuiĝoj de e-lingvaj komercistoj, metiistoj kaj laboristoj. La hamburga movado prosperis ĝis la jaro 1935, kiam la Nazia registaro malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio. En1945 estis fondita la nunaHamburga Esperanto-Societo por daŭrigi la agadon de la antaŭmilitaj kluboj. La societo fariĝis loka grupo de Germana Esperanto-Asocio. Ekde la jaro1960 en Hamburgo ekzistas strato kun la nomoZamenhofweg en la kvartaloFarmsen kaj ekde 1971 Esperanto-arbo kun memortabulo en la urbopartoHorn.

De la 1960-aj jaroj la Hamburga Esperanto-Societo havas propran klubejon, kiun ĝi unue luprenis kaj en 1978 povis aĉeti. Inter la27-a de decembro1965 kaj la3-a de januaro1965 la 9-aInternacia Seminario deGermana Esperanto-Junularo okazis en Hamburgo kaj pritraktis la temon "Li kaj ŝi - junaj homoj en la moderna mondo"; ankaŭ la 15-a Internacia Seminario inter decembro1971 kaj januaro1972 gastis en la urbo kaj debatis la temon "Homo kaj tekniko". Ĝis nun ses fojojn laGermana Esperanto-Kongreso gastis en la urbo, nome en 1931, 1956, 1967, 1974, 1986 kaj 2007, kaj en 1974 eĉ laUniversala Kongreso de Esperanto venis al la urbo.

Inter la jaroj1980 kaj1986 la administrejo deGermana Esperanto-Junularo troviĝis en Hamburgo, en fazo, kiam pli kaj pli da junuloj interesiĝis pri Esperanto, kaj dumnokte en kelo iuj volontuloj per malnovaj presmaŝinoj presis milojn da Esperanto-informiloj, ĉar mankis mono profesie presigi informajn materialojn. Tiumaniere dum pluraj jaroj produktiĝis ankaŭ ekzemple la eŭropa renkontiĝo-bulteno "Koncize" kaj la listo de gastigantoj "Pasporta Servo". Por pli da historiaj eroj vidu la paĝonEsperanto-Hamburg.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Federaciaj landoj deGermanio
Flago de Germanio
v  d  r
Urboj enGermanio kun pli ol 100 000 loĝantoj
1.000.000+Flago de Germanio
500.000+
200.000+
100.000+
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hamburgo&oldid=9039132"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp