Haligo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
grupo de insuloj[+] | |||
Akvejo | Norda maro,Vadmaro | ||
Koordinatoj | 54° 34′ 0″ N,8° 39′ 0″ O(mapo)54.5666666666678.65Koordinatoj:54° 34′ 0″ N,8° 39′ 0″ O(mapo) | ||
| |||
![]() | |||
Haligo | |||
![]() | |||
Lahaligoj estas etaj insuloj en ladana kajnordfrisavadomaro ĉe la bordo de laNorda Maro de lafederacia landoŜlesvigo-Holstinio deGermanio, kiuj inundiĝas dum ĉiualta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.
La vorto "haligo" - en laaltgermana,platgermana,frisa kajdanaHallig - supozeble venas de la ĝermana radikohol, kio signifas "malalta", "ebena" - la sama vortero, kiu ankaŭ troveblas en la vortoHolando ("malalta lando", historia kerna regiono deNederlando), kaj en laangla vortohollow (malaltaĵo, kavo). Ĝis la 16-a jarcento per la vorto "Hallig" la homoj borde de laNorda Maro karakterizis la tutan apudmarbordan landon ne protektitan per digo kaj regule subakviĝantan.
La dek germanaj haligoj ĉiuj troveblas en ladistrikto Norda Frislando:
n-ro | Haligo | vilaĝetaj montoj | loĝan- taro | areo km2 | komunumo | komunumaro | ligo al la kontinento |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Langeneß | 16 | 110 | 9,56 | Langeneß | Amt Pellworm | • fervojeto sur vadomara digo traOland alDagebüll (nur por varoj kaj lokuloj) • aŭta pramo alSchlüttsiel (laŭ regula horaro) |
2 | Hooge | 10 | 120 | 5,74 | Hooge | Amt Pellworm | • aŭta pramo alSchlüttsiel (laŭ regula horaro) aŭ turista ŝipo deSankt Peter-Ording |
3 | Gröde | 2 | 17 | 2,77 | Gröde | Amt Pellworm | • ŝipo alSchlüttsiel (neregule) laŭ inter konsento kun la kapitano de la ŝipoMS Rungholt |
4 | Nordstrand- ischmoor | 4 | 18 | 1,75 | Nordstrand | Amt Nordstrand | • fervojeto sur vadomara digo al lapolderoBeltringharder Koog |
5 | Oland | 1 | 20 | 2,01 | Langeneß | Amt Pellworm | • fervojeto sur vadomara digo alDagebüll • ŝipo alSchlüttsiel (neregule) |
6 | Süderoog | 1 | 2 | 0,60 | Pellworm | Amt Pellworm | Naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo • piedira vadomara vojo (nur dum malalta tajdo) alPellworm |
7 | Südfall | 1 | - | 0,50 | Pellworm | Amt Pellworm | • vadomara vojo (nur dum malalta tajdo) Naturprotekta zono: vizito eblas post oficiala aliĝo ĉe la birdoprotekta oficisto |
8 | Hamburga Haligo | 2 | - | 1,10 | Reußenköge | sen komunumaro | • strato al lapolderoSönke-Nissen-Koog (vojimposto por aŭtoj) |
9 | Norderoog | 1* | - | 0,09 | Hooge | Amt Pellworm | Naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo |
10 | Habel | 1 | - | 0,07 | Gröde | Amt Pellworm | Naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo • aliro perpiede (60 minutoj) tra la grundo de la vadomaro dum malalta tajdo (ekde la digo deOckholm) |
Haligoj | 38 | 297 | 23,14 |
* Anstataŭ vilaĝeta monto sur la haligo Norderoog la domoj staras sur altaj palisoj.
En la okcidento, ĉe la mara flanko de la germanaj haligoj, situas tri grandajaltaj sablejoj, kiuj iom protektas la haligojn kontraŭ tro fortaj ondoj de laNorda Maro.
54° 34' norde, 8° 39' orienteMapo