Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Medio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHabitato)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la fizika ĉirkaŭaĵo. Por informoj pri la lando de lamedoj, vidula artikolonMedujo.
La konservado denaturo, zorgo primediprotektado.

Medionatura medio estas la fizikaĉirkaŭaĵo, en kiu vivas iuestaĵo aŭ okazas iufenomeno. Tiel ĝi signifas ankaŭ la tuton de lasociaj cirkonstancoj kaj rilatoj, en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio.

Ofte la uzo de la vorto rilatas specife al lavivmedio, ekzemple en la esprimomediprotekto.

Homaj intervenoj kaj efikoj

[redakti |redakti fonton]

Ĉefe je le komenco de laindustria revolucio eneŭropo kajnordameriko per la konsumo deenergio per amasbrulo, sed dum la laste pasintaj jardekoj la homo grave modifis la naturan medion - ĉu persenarbarigo, ĉu peragrikulturo. Sed la influo de la homo pri laflaŭro estas konstatebla de jam multe pli longa tempo ol oni pensis - kaj ĝi estas eĉ pli forta ol la ŝanĝoj je la fino de lalasta glaciepoko.

La homo modifas la vegetaĵaron de la tero almenaŭ samgrade kiel tion kaŭzis laklimataj ŝanĝoj je la fino de la lasta glaciepoko. Tion konkludas sciencistoj el la analizo defosiliajpolenoj.

La tuttera disvastiĝo de la homo, la evoluo de la agrikulturo kaj laforhakado de arbaroj apartenas al la homaj influoj, kiuj dum la lastaj 3000 ĝis 4000 jarojdaŭripove modifis la plantan diversecon despecioj, kiel tion raportas internacia esplorista teamo en faka magazino. Kune kun la influo de la klimata ŝanĝo la transformiĝo de laekologiaj sistemoj supozeble ankoraŭ plirapidiĝos.

La teamo prilumigis fosiliajn specimenojn de polenoj kiuj estis kolektitaj tutmonde kaj estis registritaj endatumbanko. Ili povas doni valorajn vidojn en la pasintecon: Se polenoj ekzemple falas en lagojn, ili tie deponiĝas tavolon post tavolo. En borkernoj de la sedimentoj eblas pli poste rekonstrui plantajn komunumojn kiuj aĝas milojn da jaroj. Entute la esploristoj konsideris 1181 specimenojn el ĉiujkontinentoj escepte deAntarktiko. Ili kompletigis la datumojn perstatistikajanalizoj kaj tiel rekonstruis la transformiĝojn de la ekologiaj sistemoj dum la pasintaj 18.000 jaroj.

Unuan, dramecan transformiĝon ili vidas dum tiu epoko kiam laglaciejoj retiriĝis je la fino de la lasta glaciepoko kaj kiam la mediaj cirkonstancoj forte ŝanĝiĝis. Tio okazis sur la diversaj kontinentoj dum malsamaj epokoj, nome dum tempospaco de antaŭ 8.000 ĝis antaŭ 16.000 jaroj. Sekve stabiliĝis la ekologiaj sistemoj ĝis komencante antaŭ proksimume 4000 jaroj la plantaj komunumoj denove grave ŝanĝiĝis.

La studaĵo de la esploristoj ne eksplicite intencis esplori kaŭzojn de la ŝanĝiĝoj. Sed pro la tempa proksimeco la sciencistoj kredas, ke agoj de la homo, precipe la komenco de la agrikulturo, la ekesto de urboj kaj de grandaj civilizoj estas la kaŭzo de la observitaj ŝanĝiĝoj. Laantropoceno - do la erao en kiu la homo estas unu el la plej gravaj influfaktoroj sur latero - laŭ la sciencistoj ne komenciĝis nur ekde laindustriigo, sed jam multe pli frue.

Homa efiko sur la medio, aŭ antropogena efiko sur la medio, estas la ŝanĝoj kiujn suferas la biofizikaj medioj kaj laekosistemoj, labiodiverseco, kaj la naturaj rimedoj okazigitaj rekte aŭ malrekte de la homoj, inter kiuj enkalkuliĝas latutmonda varmiĝo, la media degradado (kiel laoceana acidiĝo),Holocena amasa formorto kaj perdo de biodiverseco, ekologiaj krizoj kaj falego.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Kurso en Esperanto pri medioArkivigite je 2016-08-31 per la retarkivoWayback Machine, Monda.eu,Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Medio&oldid=7920346"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp