Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanaloScivolemo.
Haŭmeo aŭHaumeo (simbolo:),[1] formale(136108) Haumea, estasplanedoido ("nana planedo", nomekubevano) en laKujper-zono, kun maso triona al tiu dePlutono. Ĝi estis trovita en 2004 de teamo estrita deMike Brown de laKalifornia Instituto de Teknologio ĉe la Observejo Palomar enUsono, kaj en 2005 de teamo estrita de J. L. Ortiz ĉe la Observejo Sierra Nevada enHispanujo, kvankam iuj dubas pri la dua trov-pretendo. La 17-an de septembro, 2008, laInternacia Astronomia Unio (IAU) nomis ĝin kiel ĝi estu nanplanedon, pro Haŭmeo (havajlingveHaumea), la havaja diino de infanonasko.
Pro sia ekstrema angullongiĝo ĝi unikas inter lapreterneptunaj objektoj (PNO-j). Kvankam oni ankoraŭ ne rekte observis ĝian formon, kalkuloj bazitaj sur ĝia lumkurbo sugestas ke ĝi estaselipsoido, kun ĝia pli granda akso duope pli longa ol la malpli granda. Tamen, oni kredas ke ĝia gravito sufiĉas, por ke ĝi ekripozis en prembalanco, kaj do konformas al la difino de planedoido ("nana planedo"). Oni pensas, ke la angullongiĝo, kune kun nekutime rapidarotacio, grandadenso, kaj grandareflektopovo (pro surfaco de kristalecaakvo-glacio) rezultiĝas de grandega kolizio, kiu lasis Haŭmeon kiel la plej grandan membron de koliziitaro, kiu inkluzivas kelkajn grandajn PNO-jn kaj ĝiajn du prisciatajn lunojn.