| Hôrka | |
| hungare:Lándzsásötfalu,germane:Horke | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Hôrka | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov |
| Distrikto | Distrikto Poprad |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Spiŝo |
| Parto(j) | 5 |
| Situo | Hôrka |
| - alteco | 600 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 01′ 13″ N20° 23′ 45″ O / 49.02028 °N, 20.39583 °O /49.02028; 20.39583(mapo) |
| Areo | 11,3060 km² (1 130,6 ha) |
| Loĝantaro | 1 798 (31.12.2011) |
| Denseco | 159,03 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1311 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 059 12 |
| Telefona antaŭkodo | +421-52 |
| Aŭtokodoj | PP |
| NUTS | 523488 |
Situo en Regiono Prešov | |
| Retpaĝo: obechorka | |
Hôrka (hungareLándzsásötfalu [lanĝaŝotfalu],germaneHorke) estas unuigitavilaĝo kajmunicipo enSlovakio.
Hôrka situas laŭ ĉefvojoSpišská Nová Ves-Poprad (sameaŭtovojo kajfervojo estas tre proksime). La lastaurbo troviĝas je 8km.
Hôrka naskiĝis en la19-a jarcento pro unuiĝo de jenaj 5 vilaĝoj:
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en1312 en latina formo"villa Primi", poste en1399 en hungara formo"Primfalua". En1787 47 vilaĝanoj loĝis en 8 domoj, en1828 79 vilaĝanoj loĝis en 10 domoj. En1796 la tutlanda geografialibro taksis la vilaĝon duaklasa. Foje la vilaĝo nomiĝis ankaŭ"Primóc". Baldaŭe Primfalu unuiĝis kun Horka.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en1324 en hungara formo"Hisfalua". Longe oni minadismanganon. En 1787 192 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj, en 1828 238 vilaĝanoj loĝis en 32 domoj. Baldaŭe Kisóc unuiĝis kun Horka.
La 3loknomoj signifas:Sankta Andreo. Tiu vilaĝo estis loĝata jam dum laŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en1317 en latina formo"Sanctus Andreas", la hungara nomo"Zenthandras" aperis en1382. En 1787 186 vilaĝanoj loĝis en 24 domoj, en 1828 148 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj. Inter1850-54 la vilaĝo estis distriktejo. La vilaĝo profitis el kuracfonto. Baldaŭe Szentandrás unuiĝis kun Horka.
La 3 loknomoj signifas:Nikolao-vilaĝo. Ankaŭ tiu vilaĝo unuiĝis kun Horka.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en1347 en hungara formo"Bosafalua". En 1787 78 vilaĝanoj loĝis en 12 domoj, en 1828 61 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj. Baldaŭe la ceteraj vilaĝoj aliĝis al Horka, sed la nova hungara loknomo esprimas la kvinopon. En1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lándzsásötfalu 368homoj, (slovakoj en majoritato,poloj kajciganoj enminoritato). ĜisTraktato de Trianon la unuigitakomunumo apartenis alHungara reĝlando, alSzepes (reĝa departemento), aldistrikto deSpišská Sobota, poste alĈeĥoslovaka respubliko, dum la2-a mondmilito kaj ekde1993 alSlovakio.