Malneta versio
| Gustavo Antono Zojnero (1828-1907) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
![]() germana fizikisto, inĝeniero kajepistemologo | |||||
| Persona informo | |||||
| Gustav Zeuner | |||||
| Naskiĝo | 30-a de novembro1828 enChemnitz, | ||||
| Morto | 17-a de oktobro1907 enDresden,Saksio, | ||||
| Lingvoj | germanavd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando Saksio | ||||
| Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Dresdeno Teknika Universitata Minakademio Frejbergo Lernejo pri Termodinamiko de Dresdeno[1] | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | fizikisto universitata instruisto inĝeniero maŝinkonstrua inĝeniero | ||||
| Aktiva en | Chemnitz • Zuriko • Freiberg • Dresdenovd | ||||
| Doktoreca konsilisto | Julius Weisbach • Moritz Wilhelm Drobisch • Wilhelm Gottlieb Hankelvd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Gustav Anton ZEUNER [cojner] (1828-1907) estis germana fizikisto, kemiisto, inĝeniero kajepistemologo, li estas konsiderata fondinto de la teknikatermodinamiko kaj la Lernejo pri Termodinamiko de Dresdeno[1]. Verkisto pri sciencaj laboroj, li estis profesoro de mekaniko kaj teorio pri maŝinoj, kaj direktoro de la mekanika departemento de la Federala Politeknika Lernejo[2] deZuriko.

Li faris siajn unuajn studojn pri inĝenierado en la Reĝa Alvokiĝa Lernejo[3] deChemnitz, nuntempe Universitato pri Teknologio Chemnitz, kie li vizitadis inter 1843-1848.
En 1848 li translokiĝis al laAkademio pri Minoj[4],Freiberg, hodiaŭ iu Universitato pri Teknologio, kie li studisminadon kajmetalurgion. Li disvolvis intiman rilaton kun unu el siaj profesoroj, la fama mineralogo Albin Julius Weisbach (1806-1871), kiu kune kun li partoprenis en pluraj projektoj.
Tamen, lia universitata kurso estis interrompita dum la revolucioj kiuj okazis tra la tutaGermanio. Grandaj popularaj kunvenoj kaj popolamasa manifestadoj formiĝis, unue postulante liberecon por la gazetaro kaj la kunvenoj, rajton pri armil-uzado por la popolo kaj nacian germanan parlamenton. Zojnero kuniĝis al la revoluciuloj en la barikadoj, enDresdeno, dum laMaja Ribelo 1849. Kontraste kun multaj el liaj sampatrujanoj, kie kelkaj el ili estis morte kondamnitaj aŭ senditaj al perfortaj laborcentroj, Zojnero estis pardonita. Eblis al li fini siajn kursojn, kaj li eĉ doktoriĝis en laUniversitato de Lepsiko, en 1853, tamen li estis malpermesita instrui en ajna saksa universitato.
En 1853, Zojnero fariĝis eldonisto de la revuo pri inĝenierado "Der Civilenginieur: Zeitschrift für das Ingenieurwesen"[5], la unua germana revuo specialigita pri mekaniko, kiu estis publikigita ĝis 1896. Li daŭre restis kiel eldonisto ĝis 1857, eĉ kiam li transloĝiĝis alZuriko, en 1855, por labori kiel profesoro pri mekanika tekniko en laInstituto pri Teknologio Zuriko. Tie li kunlaboris kun famaj inĝenieroj tiel kiel Franz Reuleaux (1829-1905). Aliaj revoluciuloj estis fuĝintaj el siaj naskiĝurboj alZuriko samkielRichard Wagner (1813-1883),Gottfried Semper (1803-1879) kajTheodor Mommsen (1817-1903).
EnZuriko, Zojnero kreis sian projekton pri lokomotivo fine de 1858, kaj malgraŭ sia potencialo, li neniam plu donis kontinuecon al la dezajno. Ankaŭ en Zuriko, en 1890, Zojnero elpensis la tridimensia loĝantara grafiko, nune konata kiel Diagramo de Zojnero[6], sed pli ofte kiel Diagramo de Lexis[7], omaĝe al Wilhelm Lexis (1837-1914), kiu leĝere modifis la koncepton.
De 1859 Zojnero laboris kiel tempodaŭra direktoro de laETH Zuriko kaj ekde majo 1865 li oficiale transprenis la postenon. Lia iama profesoro, Julius Weisbach memorfestis la enoficiĝon alnomigante mineralon liaomaĝe - la travideble verda kristal zojnerito[8].
En 1871, Zojnero reiris alGermanio kaj denove li povis labori kun Weisbach kiam ĉi-lasta indikis sian malnovan amikon kiel direktoro de la Akademio pri Minoj deFrajbergo. Li ankaŭ tie instruis ĝis 1875 kiel profesoro pri mekaniko kaj studoj pri minmaŝinaro. Tio nun eblis, malgraŭ la instru-malpermeso al li trudita, pro la amnestio konsentita al ĉiuj revoluciuloj, en 1862.
En 1873, ankoraŭ kiel direktoro de la Akademio pri Minoj deFrajbergo, Zojnero ekoficiĝis kiel direktoro de la Reĝa Politeknika lernejo de Dresdeno[9], hodiaŭa Teknika Universitato de Dresdeno. La klopodoj de Zojnero tie enkondukis la studojn pri homsciencoj kaj la pligrandigo de la lernobjektaro rezultis en la ascendo de la Politeknika Lernejo al grandskala Teknika Universitato, en 1890.
En 1889, aĝante 61 jarojn, Zojnero rezignis sian postenon kiel direktoro de la Politeknika lernejo kaj sin donis al instruado ĝis sia emeritiĝo en 1897. Kiam tio okazis, li estis nomumita emerita profesoro. Gustavo Zojnero mortis enDresdeno, 1907.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio,Germanio kajfizikisto. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |