Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gustav Fechner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Fechner
Persona informo
NaskonomoGustav Theodor Fechner
Naskiĝo19-an de aprilo1801 (1801-04-19)
en Żarki Wielkie
Morto18-an de novembro1887 (1887-11-18) (86-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvojgermana
ŜtatanecoReĝlando PrusioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Lepsiko
KruclernejoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)ojMathilde Kietz(en)Traduki,Emilie Kuntze(en)Traduki kajEduard Clemens Fechner(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofizikisto
filozofo
tradukisto
universitata instruisto
psikologo
statistikisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Gustav Theodor FECHNER (19a de aprilo 1801 – 18a de novembro 1887)[1] estisgermanafilozofo,fizikisto kaj eksperimentapsikologo. Fruapioniro eneksperimenta psikologio kaj fondinto de psikofiziko, li inspiris multajn sciencistojn kaj filozofojn de la 20a jarcento. Oni konsideras ĝin kiel la pruvinto de la ne-lineara rilato inter psikologia sensacioS kaj la fizika intensecoI de stimulo pere de laformulo:S = k.log(I), kio iĝis konata kiel Leĝo Weber–Fechner.[2][3]

En 1834 li estis nomumitaprofesoro prifiziko enLeipzig. sed en 1839, li eksuferis pro okulmalsano dum studis la fenomenojn dekoloro kajvida percepto, kaj, post granda sufero, rezignis pri la posteno. Poste, rekuperinta, li revenis al la studado de lamenso kaj ĝiaj rilatoj kun la korpo, farante publikajn prelegojn pri la temoj traktitaj en liaj libroj. Kuŝante surlite Fechner havis rigardon al la rilato inter mensaj sensacioj kaj materiaj sensacioj. Tiu rigardo montriĝis grava en la disvolvigo depsikologio ĉar de tiam estas kvanta rilato inter la mensa kaj la fizika mondoj.[4]

Fechner publikigis artikolojn prikemio kaj fiziko, kaj tradukis kemiajn verkojn deJean-Baptiste Biot kaj deLouis Jacques Thénard el lafranca. Diferenca sed esenca flanko de lia karaktero estas vidata en liaj poemoj kaj humoraj pecoj, kielVergleichende Anatomie der Engel (1825), verkita sub la pseŭdonimo "Dr. Mises."

En 1838, li studis la ankoraŭ misteran perceptan iluzion de tio kio estas nomita la Fechner-a kolorefiko, laŭ kiukoloroj estas vidataj laŭ mova modelo deblanko kajnigro.

Friedrich Paulsen estis la plej granda el la lernantoj de Gustav Theodor Fechner, al kies doktrino de tutpsikismo li donis grandan elstarecon per siaEinleitung in die Philosophie (1892; 7a eld., 1900). Li iris tamen konsiderinde trans Fechner en klopodo fari epistemologian priskribon de la sciaro pri psikofiziko.

Kelkaj verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Praemissae ad theoriam organismi generalem (1823).
  • Resultate der bis jetzt unternommenen Pflanzenanalysen (1829).
  • Maassbestimmungen über die galvanische Kette (1831).
  • (Dr. Mises) Schutzmittel für die Cholera (1832)
  • Repertorium der Experimentalphysik (1832). 3 volumoj.
  • (eld.) Das Hauslexicon. Vollständiges Handbuch praktischer Lebenskenntnisse für alle Stände (1834–38). 8 volumoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Gustav Fechner - German philosopher and physicist".Encyclopedia Britannica. Alirita la 29an de januaro 2019.
  2. Fancher, R. E. (1996). Pioneers of Psychology (3rd ed.). New York: W. W. Norton & Company.ISBN 0-393-96994-0.
  3. Sheynin, Oscar (2004), "Fechner as a statistician.", British Journal of Mathematical and Statistical Psychology (publikigita en majo 2004), 57 (Pt 1), pp. 53–72, doi:10.1348/000711004849196,PMID 15171801
  4. Schultz, P.D., & Schultz, S.E. (2008). A History of Modern Psychology.(pp. 81-82).Thompson Wadsworth.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gustav_Fechner&oldid=9029607"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp