LaGurungoj, nomitaj ankaŭ Tamu, estas etna grupo el diversaj partoj deNepalo.[1]
Ili estasBudhistoj kun granda minoritato deHinduoj.
La gurunga popolo parolas sian propran lingvon. Laŭ lingva kaj etna ecoj ili parencas al magar, thakali kaj kirati gentoj. La gurungoj estas ankaŭ fama pro sia honesta pensmaniero kaj siaj riĉaj danca kaj muzika tradicioj. Ili estas ĉiam ridemaj malgraŭ siaj penegaj vivoj. La plimulto de ili vivas en la alta Lamĝung- kaj Kaski-distriktoj laŭ la flanko de la rivero Marsangdi. La vivo de tiuj montaraj homoj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas peniga. La montareto tie estas kovrita de arbaro derododendroj, la belegaj naciaj floroj de Nepalo. Tie oni ĝuas vidon de nigrajsimioj,cervoj kaj diversaj specoj de birdoj montaraj.[2]