Nanako estis naskita enTalwandi, nunNankana Sahib, proksime deLahore nun enPakistano. Liaj gepatroj estishinduoj el lakasto de komercistoj. Jam en knabaĝo Nanakon tre logis religio.
Nanako edziĝis kaj naskigis du filojn. Dezirante esplori la misterojn de vivo, li elhejmiĝis. Li vagadis tra tuta Hindujo kielhinduaj sanktuloj. En tiu periodo, Nanako eksciis pri la instruo dekabiro (1441-1518),sanktulo respektata kaj de hinduoj kaj deislamanoj.
Post jaroj da vagado, Nanako sentis sin vokita al instruo. Li predikis antaŭĝajnaj, hinduaj kaj islamaj preĝejoj, kaj logis plurajn disĉiplojn. Li pensis, ke religio estas ligo por unuigi homojn, dum ke ĝi en realo kontraŭmetas homojn. Li precipe bedaŭris la malamikecon inter hinduoj kaj islamanoj. Li volis forigi tion, kaj tial ofte li diris "ne estas hinduo kaj ne estas islamano".
Post siaj predikaj vojaĝoj Nanako ekloĝis en Kartapur ĉe la bordo de rivero Kavi. Li restis tie ankoraŭ 15 jarojn, instruante al la disĉiploj (sikoj), kiuj sekvis lin kaj plu venis al li. Tiuj komencis rigardi lin majstro, alivorte guruo.
Tie li instruis vivadon en la mondo, sen aparteco depastroj aŭermitoj, komunan manĝon (langar) sen atento al riĉo aŭ malriĉo, sen atento al kastoj. Li nomumis la disĉiplon Lehna dua majstro de sikoj kun la nomoGuru Angad.