Gunnar MYRDAL - prononco laŭsistemo IFA [ˌgɵnːaɹ ˈmyːɖɑːl] (n. la 6-an de decembro1898 en Gustafs - m. la 17-an de majo1987 enStokholmo) estis svedaekonomikisto kajsocialdemokratapolitikisto. De 1947 ĝis 1957 li funkciis kiel la unua estro de laEkonomia Komisiono de UN por Eŭropo. En 1974, kune kunFriedrich August von Hayek, al li estis premiita per laNobel-premio pri ekonomiko en 1974 "pro sia pionira laboro pri la teorio de mono kaj lia profunda analizo. de la interdependeco de ekonomiaj, sociaj kaj instituciaj fenomenoj”[1].
Myrdal ricevis juran diplomon de Stokholma Universitato en 1923 kaj doktoriĝis pri ekonomiko en 1927. Lia doktora disertaĵo traktis la efikon de atendoj surprezoj. Post pluraj jaroj enBritio,Germanio,Usono kajSvislando, li revenis al Svedio kaj en 1933 estis elektita al laSveda Parlamento nome de laSocialdemokrata Partio. Samtempe, li servis en la jaroj 1933-1947 kiel profesoro ĉe la Stokholma Lernejo de Ekonomiko. Ekde 1938 li esploris rasrilatojn en Usono kaj en 1944 li publikigis libron pri la temo. Ĉi tiu libro estis citita de laUsona Supera Kortumo en laBrown v. Board of Education-decido. Dum laDua Mondmilito, Myrdal preniskontraŭ-nazian sintenon[2].
Li estis ministro pri komerco en la periodo 1945–47, profesoro pri socia ekonomiko ĉe Stockholm School of Economics 1933–47, kaj profesoro pri internacia ekonomiko enUniversitato de Stokholmo 1960–67.
En ekonomia teorio, li estas la fondinto de la Stokholma skolo, kies ideoj eĥiskejnsismon[3]. Li estis la edzo deAlva Myrdal (gajninto deNobelpremio pri paco), kaj patro de verkistoJan Myrdal[4].