Li estis de 1994 bis 2001ĝenerala sekretario kaj de 2001 ĝis 2011 prezidanto de la germania liberala partioFDP. Ekde la jaro 2006 li krome ankaŭ estis la prezidanto de lafrakcio de sia partio en la germania parlamentoBundestag kaj tial gvidanto de la parlamenta opozicio. Post la balotoj 2009 li iĝis federacia ministro por eksterlandaj aferoj kaj anstataŭanto ("vic-kanceliero") de federacia kancelierinoAngela Merkel en registara koalicio de FDP kajCDU/CSU.
Post la parlamentaj balotoj de oktobro 2013 lia partioFDP ne plu reprezentiĝis en la nacia parlamentoBundestag, kaj do ankaŭ ne povis plu partopreni en la registaro. Tamen nova ministro pri eksteraj rilatoj nomumiĝis nur en decembro 2013, temis pri la socialdemokratoFrank-Walter Steinmeier, kiu ankaŭ rekte antaŭ Guido Westerwelle plenumis tiun ministran postenon. Ĝis la enoficiĝo de la posteulo Guido Westerwelle komisie plu oficis kiel ministro.
Guido Westerwelle estis lernejano enbazlernejo enKönigswinter-Oberdollendorf,reallernejo en Königswinter kaj laErnst-Moritz-Arndt-gimnazio enBonno, kies edukon li finis en 1980 per la abitura ekzameno. Poste li studisjuron en la universitato deBonno, kaj finis la studon en 1991 per dua ŝtata ekzameno. En 1991 li doktoriĝis en laKoresponda Universitato Hagen per disertacio de la temo "la partia juro kaj la politikaj junularaj organizaĵoj". Ekde la jaro 1991 li havas licencon labori kieladvokato.
Ekde la jaro 1980, Guido Westerwelle estas membro de la partioFDP. Li estis inter la fondintoj de ties junulara organizaĵoJunge Liberale. Inter la jaroj 1983 kaj 1988 li estis ties prezidanto. Ekde la jaro 1988 li membras en la nacia estraro de la partio FDP. Krome de 1993 ĝis 1999 li estis gvidanto de la distrikta ligoBonno de sia partio.
Inter la jaroj 1994 kaj 2001 li sub la partiaj prezidantojKlaus Kinkel kajWolfgang Gerhardt estis ĝenerala sekretario de la partio FDP. En tiu funkcio li havis gvidan rolon en la reformuligo de la partia programo (principoj deWiesbaden) kaj gvidis la programokrean komisionon.
La 4-an de majo 2001 li en partia kongreso enDuseldorfo per granda plimulto elektiĝis posteulo de Wolfgang Gerhardt en la funkcio de partia prezidanto - tiumomente li estis la plej juna prezidanto en la partia historio. Li fiksis partiajn prioritatojn precipe en la eduka kaj ekonomia politiko. La partia kurzo, kiun li alcelis, estis tiu de "sendependa alternativo al la konservativismaj partiojCDU kajCSU kaj ankaŭ al "ruĝ-verda" koalicio intersocialdemokratoj kajverduloj“ kaj la kreo de egale granda distanco al ambaŭ plej grandaj partioj de Germanio, kaj al la kristandemokratoj kaj la socialdemokratoj. En la parlamenta baloto de 2002 lia partio deklaris lin kandidato por la posteno defederacia kanceliero, do la nacia ĉefministro - unuafoje ke la partio faris ion tian. Laŭ iniciato de li kaj la sampartianoJürgen Möllemann lia partio unuafoje sen promeso pri posta koalicio kun unu el la du plej grandaj partioj varbis pri voĉdonoj, deklaris sin pli sendependa, kaj kreskigis la procentaĵon de voĉdonoj de 6,2 al 7,4 %. Origine la partiaj gvidantoj planis "eksplodigi" la voĉdonojn de 6 al 18 procentaĵoj, do triobligi la civitanan subtenon por la partio, kaj konsekvence la balota kampanjo estis granda fortostreĉo. Sed ankaŭ konsiderante la pli modestan finan rezulton, la civitana intereso por la politiko de liberalismo en Germanio rekreskis - multaj ŝtatanoj komence de la 21-a jarcento konsideris la partion formortanta (se partio en Germanio en parlamentaj balotoj ricevas malpli ol 5 procentaĵojn, ĝi ne plu rajtas reprezentiĝi en la parlamento kaj perdas plej grandan parton de sia politika signifo).
En 2003 Guido Westerwelle per 79,8 procentaĵoj de la delegitaj voĉoj, en 2005 per 80,1 % de la delegitaj voĉoj kaj en 2007 per 87,6 % de la delegitaj voĉoj en partiaj kongresoj denove elektiĝis partia prezidanto.
Post la anonco de pli frua parlamenta baloto en majo 2005, lia partio nomumis lin unuaranga kandidato de sia partio por tiu nacia baloto, kaj tiun pozicion li ankaŭ havis en laparlamenta baloto de 2009 de la27-a de septembro2009. FDP gajnis sub lia gvido la plej altan balot-rezulton en sia historia kun pli ol 14 percentaĵojn. Antaŭ tio, la 15-an de majo 2009 li en partia kongreso per 95,8 % de la delegitaj voĉoj reelektiĝis partia prezidanto … tiom altaj procentaĵoj en baloto de demokratiaj ŝtatoj vere maloftas.
Ambaŭ gepatroj de Guido Westerwelle same estas advokatoj. Li vivas ekde la 17-a de septembro 2010 en ŝtateregistrita partnereco kun sia longjara partneroMichael Mronz, manaĝero de la germana ĉevalkonkursoCHIOAkeno, kaj frato de la eksa profesia tenisistoAlexander Mronz.
Guido Westerwelle estis la unue nacie konata germana politikisto, kiessamseksamo estis publika temo. Li tamen nur "elŝrankiĝis", kiam la berlina reganta urbestroKlaus Wowereit kaj la hamburga unua urbestroOle von Beust (sendepende unu de la alia) publike anoncis sian samseksaman vivstilon sen perdi publikan prestiĝon.
En majo 2014 dum sangotesto hazarde troviĝis ke li ekmalsanas jeleŭkemio. Senprokraste komenciĝiskemiterapio, aldoniĝis pliaj hospitalaj terapioj, inkluzive de transplanto depraĉeloj, kaj post 18 semajnoj en hospitaloj li en novembro 2014 elmalsanulejiĝis. Li verkis libron, kaj en novembro 2015 denove hospitaliĝis en la klinikaro de lakolonja universitato. Tie li mortis la18-an de marto2016.