Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gudrita kartono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forigo de tegmenta kartono
Demeto de kunluteblaj gudrokartonoj.

Gudrita kartono (gudra, bitumena, tegmenta papero, kartono; gudropapero, gudrokartono, bitumkartono) estaskartono, je kiu estas alsorbitabitumo kaj kiu tiel servas kiel malsekec-izolaĵo inter la konstruelementoj. Oni almiksas ankaŭ krudajn erojn desablo, fajnangruzonardezosplitaĵojn, por atingi pli bonan rezistecon kontraŭ defrotado kaj ultraviola radiado[1].

Malkovro

[redakti |redakti fonton]

La konstruistoFriedrich Wilhelm Buttel proponis en 1842 la gudritan kartonon por kovrado de la plataj tegmentoj.

Tipoj

[redakti |redakti fonton]
  • La normala gudrokartono, demetita nur simple, ne helpas kontraŭ akvopenetrado.
  • La lutebla gudrokartono havas grandan centonon je bitumeno, tiel ĝi estas kunlutebla al akvorezista surfaco.

Materialo

[redakti |redakti fonton]

Pro sandamaĝa kaj ekologiaj efikoj, oni ne plu uzas ŝtonkarban gudron tiucele. Tiu estas kanceriga materialo. Ekde komenco de la 1970-aj jaroj, oni uzasbitumon, precipe polimerbitumon. Tiel la gudrokartonoj estas tute liberaj de gudro.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Roofing materialo en moderna konstruo. Arkivita ella originalo je 2021-04-19. Alirita 2021-03-28 .
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gudrita_kartono&oldid=8214190"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp