Guŝo, aŭlegumeno, estas unufakamalfermfrukto de lafabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn (valvojn), kiuj disiĝas ĉe maturiĝo. Guŝsemoj estas vastege uzataj kiel homa kaj bruta nutraĵo. La plej konataj specoj de guŝsemoj nomiĝasfaboj kajfazeoloj. Oni ne konfuzu guŝon kunsilikvo, la dufaka malfermfrukto debrasikacoj.
Fabacoj povas esti kultivataj por plurajagrikulturaj celoj, interalie furaĝo, homa manĝo, floroj, medicinaj, industriaj, viva sterko kaj ligno. Kultivataj specioj plejparte plenumas po pluraj funkcioj laŭ la grado de matureco kiam oni rikoltas ilin.
Semguŝoj[1] estas kultivataj por la semoj, kiujn homoj manĝas aŭ manĝigas al aliaj bestoj aŭ uzas por la produktado de oleoj. Semguŝoj interalie estasfaboj,fazeoloj,lentoj,lupenoj,pizoj kajarakidoj.[2]
Guŝoj estas esenca ingredienco en multajveganajanstataŭaĵoj de viando kaj laktaĵoj. Ilia uzado kiel planta fonto de proteino kreskas en la monda merkato.[3][4]
Nur kuiritaj guŝoj estas manĝeblaj, ĉar nekuiritaj enhavas toksaĵojn. Unue, ili enhavas tripsinan inhibilon, kies ĉefa tasko, ekz. por la sojo, estas protektado kontraŭ insektoj. Tripsino estas unu el la digestaj enzimoj, kaj nekuiritaj guŝoj povas kaŭzi gravajn digestajn problemojn.[7]
Alia problema substanco en guŝoj estas lektinoj. Ili kaŭzas koaguliĝon de rosaj globetoj - globetparietoj enhavas sukerojn, al kiuj lektinoj facile ligiĝas. La kialo de ĉeesto de lektino en guŝoj ĝis nun ne estas klara.[8]
Ambaŭ nomitajn toksajn substancojn eblas elimini per macerado kaj bolado. Tempo de macerado estas 12 horoj, poste necesas elverŝi la akvon kaj boligi la guŝojn en freŝa akvo. La kvanton de toksaj substancoj eblas malaltigi per ĝermado.[8]
Guŝakvo estas la resta akvo post guŝkuirado. Ĝi estas utila por anstataŭiovojn en laveganakuirarto. Oni povas uzi guŝakvon por kuirimeringojn, ekzemple.
↑ (1995)The Gene Bank and Breeding of Grain Legumes (lupine, vetch, soya and bean)., Theoretical basis of plant breeding 111. St. Petersburg: N. I. Vavilov Institute of Plant Industry, p. 438.