![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Lagrundogaroloj estas birdoj kiuj apartenas al distinga grupo de la ordo depaserinoj nome genroPodoces de la familio dekorvoj en ties etenda signifo aŭ pli preciza deKorvedoj. Ili loĝas altaltitudajn duondezertajn areojn el centraAzio alMongolio.
La grundogaroloj montrasadaptaĵojn al surgrunda vivo kiel longajn, fortajn gambojn adaptita al rapida kurado kaj kapablo saltegi al ŝtonegoj kaj rokoj kun granda viglo. Ties longaj, kurbaj dikaj bekoj estas adaptitaj algrundofosado kaj manĝerplukado.
Kvankam ili kapablasflugi (ili faras tion malofte kaj relative malforte), ili preferas kuri kaj ankaŭ ripozas sur arboj kaj arbustoj. De tiu surgrunda kutimaro devenas la populara nomo "grundogarolo".
LaHumea grundoparuo (Pseudopodoces humilis), iam Humea grundogarolo, ĵus ŝanĝis sian lokon ene de laPaseroformaj pro molekulaj kaj osteologia ekzamenado. Ili estis tiel lokitaj en la familio deParuedoj.