Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gronlando
gronlande Kalaallit Nunaatdane Grønland

Flago de Gronlando

Blazono de Gronlando

DetalojDetaloj
Nacia himno:Nunarput utoqqarsuanngoravit Nia lando, kiu iĝis tiel maljuna
Situo
aŭtonoma lando ene de la Reĝlando Danio
dependanta teritorio
lando
insula lando
elektodistrikto
aŭtonoma administra teritoria entoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboNuko
Oficiala(j) lingvo(j)gronlanda (ĝis junio 2009 ankaŭdana)
Uzata(j) lingvo(j)gronlanda lingvo, Kalaallisut, Inuktun, Tunumiisut, dana lingvo
Plej ofta(j) religio(j)luteranismo
Areo2 166 086 km²
- % de akvo81.1 (ĉefe glacio) %
Loĝantaro56 542 (2007)
Loĝdenso0,026 loĝ./km²
Horzono0 al -4
Interreta domajnogl
LandokodoGL
Telefona kodo299
Plej alta punktoGunnbjørn Fjeld
Politiko
Politika sistemoAŭtonoma teritorio deDanio
ŜtatestroFrederiko la 10-a
ĈefministroJens-Frederik Nielsen
Ekonomio
Valutokrono (DKK)
MEPlaŭ 2001
– suma$1,1 mlrd
– pokapa$ 19.000 (kaj 15.520 € 2008).
 
Membro de
Nordia Konsilistaro
Okcidenta Nordia Konsilio
Overseas Countries and Territories Association(en)Traduki
Inuit Circumpolar Council(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

AkvejoAtlantiko,Arkta oceano

Koordinatoj72° 0′ N,40° 0′ U(mapo)72-40[+]
ĈefurboNuko
- koordinatoj72° 0′ N,40° 0′ U(mapo)72-40
Plej alta punktoGunnbjørn Fjeld[+]
- alteco3 694 m[+]
Akvokolektejo2 166 086km² (216 608 600ha)[+]
Areo2 166 086km² (216 608 600ha)[+]
Loĝantaro56 609[+](1-a de januaro 2023)
HorzonoUTC±00:00,UTC-01:00,UTC-02:00,UTC-03:00,UTC-04:00[+]

Gronlando (Gronlando)
Gronlando (Gronlando)
DEC
Map
Gronlando

Vikimedia Komunejo:  Greenland[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Gronlando[1]Grenlando, ankaŭGroenlando (gronlande Kalaallit Nunaat, "lando de gronlandanoj";dane Grønland [gronlan], "Verdlando") estas insulo enNordameriko, enarkta parto deAtlantiko. Ĝi estas kun2 166 086 km²la plej granda insulo en la mondo (ne kalkulante kontinentojn kielAŭstralio), posedante ankaŭ unu el la plej grandaj rezervoj jeercoj en la mondo. Ĉirkaŭ 81 % da teritorio estas kovritaj deglacio.

Ĝi estas parto de laReĝlando Danio kiel aŭtonoma teritorio kaj havas la statuson derilata transmara lando deEŭropa Unio[2]. Ekde 2018 ĝi estas administre dividita en kvinmunicipojn:Avannaata,Qeqertalik,Qeqqata,Sermersooq kajKujalleq.

  • Loĝantaro:56 542 (2025)[3], el ili48 000 inuitoj.
  • Oficialaj kaj parolataj lingvoj:gronlanda (eskima/inuita) kajdana

Kvankamfizikogeografienordamerika, Gronlando estis kulture ka politike asociita alEŭropo (aparte alNorvegio kajDanio, la koloniaj landoj, kajIslando, najbara insulo) ekde pli ol jarmilo[4]. Gronlando estiskolonio de lanorvega krono, ene dedan-norvegapersona unio, ĝis1814, kiam ĝi iĝis formale dana kolonio. Gronlando iĝis plensenca parto de Reĝlando Danio en 1953. Dana parlamento (Folketinget) koncedis aŭtonoman regon (hjemmestyre) la1-an de majo 1979, efikonte sekvajare.

Reĝo de DanioFrederiko la 10-a restas gronlanda regnestro.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Gronlando elCIA World Factbook
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGeografio de Gronlando.

Plimulto de la teritorio de la insulo estas kovrita de laglaĉero. Ekskluzivon konsistigas nur la norda ekstremo de Gronlando ĉar aero tie estas tro seka por produktineĝon, necesan por ekiĝo kaj konservado de glacitavolo. Tamen en la2000-aj jaroj gronlanda glaciaĵo senĉese degelas, pli verŝajne pro latutmonda varmiĝo.

Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj enseptembro 2009, montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis duoble pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.[5]

Ennovembro 2009 la sciencan revuo „Science“ publikigis esploron, laŭ kiu la glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj, kio akcelas altiĝon de la marniveloj. Ĉiujare malaperas ne malpli ol 273 000 milionoj da tunoj da glacio. Por la periodo 2000-2008, degelo de gronlanda glacio altigis marnivelojn je mezume 0,46 mm ĉiun jaron. Ekde 2006 estas klara pliigo je 0,75 mm ĉiun jaron. „Sed ni havis tri tre varmajn somerojn, kaj tio estas akcelanta la degelon konsiderinde“, diris la esploristoMichiel van den Broeke de laUniversitato Utrecht (Nederlando).

Degelo sur la glacia surfaco agas kiel „retro-mekanismo“, D-ro van den Broeke klarigis, ĉar la likva akvo sorbas pli kaj reflektas malpli da envenanta sunradiado — tio rezultas je varmiĝo de la glacio. „Varmiĝo super Gronlando kaŭzis la pligravigon de degelo, kaj tio ankaŭ akcelas la retro-procezon“, li diris. „Tre probable la oceanoj ankaŭ varmiĝis, kaj tio probable klarigas la akcelon de ellasejo de glaciejoj ĉar ili varmiĝis de malsupre“.

La novaj esploroj montras, ke en Gronlando, proksimume duono de la perdo venas el pli rapida fluo al la oceanoj, kaj la alia duono venas el ŝanĝoj sur la glacikovraĵo mem, ĉefe surfaca degelo. Danke al la satelita misio Grace, uzita en ĉi tiu studo, estas konite, ke la plimulto de la amaso perdiĝas en la sudorienta, sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj ĉe malaltaj altecoj, kie la aero ĝenerale estas pli varma ol ĉe altaj altitudoj.

Degelo de la tuta glacitavolo altigus marajn nivelojn tutmonde je proksimume 7 metroj.[5] Se tio okazus Gronlando plej probable iĝus insularo, anstataŭ insul-kontinento.

Geografieroj

[redakti |redakti fonton]

LaMarkolo de Nares (dane:Nares Strædet, angle:Nares Strait, france:Détroit de Nares) estas markolo en laarkta oceano, disdividanta nord-okcidenton de Gronlando kaj la kanadaninsulon Ellesmere kaj liganta laBafinan golfon kun lamaro de Lincoln.

LaFrama Markolo (Markolo Fram) estas la mara trapasejo inter Gronlando kajSvalbardo, situaante inter 77°N kaj 81°N latitudoj kaj centre sur la unua meridiano.

LaKanalo Kennedy (angle:Kennedy Channel;daneKennedy Kanalen), estas arkta marpasejo inter Gronlando kaj la plej norda insulo de Kanado, nomeinsulo Ellesmere.

Pearylando estasduoninsulo en la fora nordo de Gronlando, inter la ViktoriaFjordo kaj la Sendependeca Fjordo. Ĝi estas lavita norde de laLinkolna Maro kaj laArkta Oceano.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Gronlando.

Oni ne scias, kiam la gronlandaj indiĝenoj atingis ĝin. Islandaj pioniroj trovis ĝin senhoma ĉirkaŭ la jaro986. Ili establis tri loĝlokojn proksime de la sudokcidenta pinto de la insulo, loĝataj dum iom da jarcentoj.

La nomo "Gronlando" venas de laskandinavoj.

Laŭislandaj sagaoj,Eiríkur Rauði (Erik la Ruĝa) ekziliĝis elIslando pro murdo. Li, kun sia familio kaj sklavoj, foriris pervikinga ŝipo al onidira lando nordokcidenten. Li nomis la landon "Verda Lando" por logi pliajn pionirojn.

La skandinavoj pli-malpli bone kunvivis apud enloĝantajneskimojn, kaj oni tien sendis kristanan episkopon. En1386, Gronlando iĝis parto de laUnio de Kalmar kaj poste de la duobla monarĥioDanio-Norvegio.

Post kvincent jaroj, la loĝlokoj simple malaperis, probable pro malsatego dum klimataĉo deMalgranda Glaciepoko de15-a jarcento. La ostoj tiamaj montras ŝpurojn de nutraĉado.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGronlanda sendependeco.

Danio tenis posedon de la mortanta kolonio laŭTraktato de Kielo (1815).

Norvegio pledis pri la lando en la 1920-aj jaroj, sed la pledon malaprobisLigo de Nacioj, ĉefe pro kontraŭleĝa okupo fare de norvegaj koloniistoj.

Gronlando ankaŭ aperas kielGruntland ("Grund-lando", pro malprofundaj golfoj) en fruaj mapoj.Ne certas, ĉugrøn estas misskribo anstataŭgrunt aŭ male.

Usonaj klopodoj

[redakti |redakti fonton]

KiamDonald Trump sukcesis venki en balotado por iĝi prezidento deUsono ekde 2025, kaj jam dum la lastaj monatoj de 2024 li ripete faris deklarojn, ke li klopodos rekuperi la kontrolon de laPanama kanalo por Usono, kun la ekskuzo, ke vorko iam farita de Usono fakte estas nun profito por la ĉina ekonomio. Tiu deklaro kongruis kun samaj montroj de usona ekspansiismo, kiel la intenco de Trump akiri Gronlandon, aligiKanadon kiel nova usona subŝtato aŭ alinomi laGolfon de Meksiko kiel Golfo de Ameriko, en la usona tendenco kompreni Amerikon kiel Usonon.[6]

Teritoria organizado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTeritoria organizado de Gronlando.

Gronlando estas administre dividata en municipoj kaj du regionoj ne aldonitaj. Ĉi tiu divido, okazigita per la kunfandiĝo de la malnovaj gronlandaj municipoj, ekviglis la1-an de januaro2009.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkonomio de Gronlando.

Gronlando suferis ekonomian malkreskon en la fruaj1990-aj jaroj, sed depost1993 la stato de ĝia ekonomio pliboniĝis. La aŭtonomaRegistaro de Gronlando sekvis zorgan fiskan konduton en la malfruaj1980-aj jaroj, kiu ebligis buĝetajnplusojn kaj malaltaninflacion. Depost1990 Gronlando havis deficiton pri ekstera komerco post fermo de la lasta minejo deplumbo kajzinko.

Nuna Gronlando fundamentas surfiŝkaptado kaj ties eksporto. La plej grava produkto laŭ enspezo estassalikoketo. Malgraŭ reesplorado prihidrokarbonaĵoj kajercoj (oro,nikelo,fero,platino, utiligeblaj en industrioj de teknologio kaj defendo), pluraj jaroj necesos por realigi produktadon.

Turismo estas la nura fako ofertanta baldaŭajn ŝancojn, kaj eĉ tiu estas limigita pro la alta kosto kaj mallonga sezono.

Publika sektoro, inkluzivante publikposedajn firmaojn kaj magistratojn, ĉefrolas en la gronlanda ekonomio.

Ĉirkaŭ duono de la registaraj enspezoj venas kiel subteno de dana registaro.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

LaGronlanda Traktato estas traktato modifanta la traktatojn starigantajn la eŭropajn komunumojn rilate al Gronlando. Akirinte sian aŭtonomecon disde Danio en 1979, la gronlandanoj elektis forlasi laEŭropa Ekonomia Komunumo per referendumo la 23an de februaro 1982. Interalie temas pri reteni totalan kontrolon de iliaj fiŝkaptaj rimedoj.

LaRegistaro de Gronlando (gronlande:Naalakkersuisut, dane:Grønlands Regering) estas la plenuma povo en Gronlando, en ĉiuj aferoj ligitaj al registaraj aferoj ligitaj al la internaj aferoj de Gronlando. La membroj de la registaro estas nomumitaj fare de laĈefministro de Gronlando, sed estas oficiale aprobitaj fare de la membroj de laParlamento de Gronlando (Inatsisartut).

LaGronlanda Provinca KonsilioKonsilio de Gronlando (daneGrønlands Landsråd) estis la parlamento de la kolonioj Nord-Gronlando kaj Sud-Gronlando de 1911 ĝis 1950, same kiel de la kolonio Gronlando de 1950 ĝis 1953, kaj de la regno Gronlando de 1953 ĝis 1979.

Eskima Komunumo (Inuit Ataqatigiit en lagroenlanda) estas politika partio de Groenlando de socialisma orientiĝo.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 10OA (Deka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro)
  2. Article 3 : Traité modifiant les traités instituant les communautés européennes en ce qui concerne le Groenland, signé le 13 mars 1984 (arkivo) ĉesur Journal officiel des Communautés européennes, 1-a de februaro 1985
  3. Grönland: Kommunen, Orte, Siedlungen und Stationen, Bevölkerungsstruktur (arkivo) ĉecitypopulation
  4. Dale M. Brown, « The Fate of Greenland's Vikings », Archaeology, Archaeological Institute of America (arkivo)
  5. 5,05,1Gronlando degelas...Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivoWayback Machineesperante
  6. Trump airea sus anhelos expansionistas y no descarta emplear el Ejército para controlar el Canal de Panamá y GroenlandiaPúblico, 7an de januaro 2025, alirita la 8an de januaro 2025.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gronlando&oldid=9294694"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp