Grizajlo (PIV: Pentra kaj ornama procedo uzanta nur unu koloron kontrastigante ĝiajn malsamajn helecojn[1]; laŭ lafrancagris = griza) estas pentroteĥniko, kiu uzas nure grizon, blankon kaj nigron. Je aliaj hele aŭ malhele nuancitaj koloroj oni diras unukolora pentrado. Ĝi baziĝas sur neta ombroefiko. Speco de grizajlo ankaŭ troviĝas en lavitropentrado. Ekzemplo estas la vitraloj en laĥorejo de lakatedralo de Altenberg.
Francisko Azorín registris la formongriselo nomeVerdeblanka antikva vitrelo pentrita nur per koloriloj grizebrunaj. Bildo monokroma.[2] Li indikasetimologion el latinagriseus.[3]
Grizajlo estas teĥniko uzita aparte en lamezepokatabulpentrado. Ekzemplo por tio estas laHeller-Altaro, kiun pentrisMatthias Grünewald kajAlbrecht Dürer. De Grünewald devenas la aloj, sur kiuj la sanktuloj, pentritaj en grizajlo, efikas kiel skulptaĵoj en muroniĉoj.
En lalazuroteĥniko oni uzas unuan tavolon laŭ grizajlo, por priskribi kaj fiksi la formojn kaj la lumon en pentraĵo sendepende de la pli posta kolorigo. Post la sekigo de ĉi tiu unua tavolo oni kolorigas la grizajlaĵon per travideblaj tavoloj, tiel ke lumo sur formoj kaj kolorigo estas aparte prilaboreblaj. Por reprodukti pli realismajn nuancojn de la homa haŭto,renesanca pentrarto uzis je figuraj prezentaĵoj ankaŭ unukoloran malhelverdan farbotavolon. Per tio ĉi tiu pentroteĥniko konvenas kun la tipahaŭtonuanco, kiu sen la tralumado de la subaj fibraroj de la vejnoj kaj limfaj vazoj efikus malviva.
Fama ekzemplo por grizajla pentrado estasPredikanta Johano la Baptisto deRembrandt en la Ŝtataj Muzeoj de Berlino - Prusa Kulturposedaĵo, ekestinta en 1634/35. En la 20-a jarcentoPablo Picasso uzis la teĥnikon por sia bildoGuernica.
Por atingi por la fenestroj de siajmonaĥejoj malgrau la instrukcio de sia ĉefakapitulo pri la modesta formado tamen plaĉan estetikon, la monaĥoj de lacisterciana ordeno ofte uzis la grizajlon. La centra kapitulo de la ordeno antaŭmetis al la monaĥejoj klarajn regulojn rilate la fenestrojn: ili estu blankaj, sen krucoj kaj sen la kutimaj koloraj bildigoj debibliaj figuroj. La ordenanoj de kelkaj monaĥejoj malvolvis el la grizajla teĥnikon sian apartan stilon, surpentrante laktece blankajn vitrojn per plej variaj formoj de plantajornamaĵoj kiel ekzemple grimpotigoj kaj foliaro (vidu apudan vitralon).