LaGriza grampo (Grampus griseus) estas la nuraspecio dedelfeno de la genroGrampus. Ĝi estas komune konata kiel Monaka delfeno inter fiŝkaptistoj deTajvano. Kelkaj el la plej proksimaj rilataj specioj al tiuj delfenoj estas la jenaj: globkapuloj aŭ globicefaloj (Globicephala spp.), nana orcino (Feresa attenuata), melonkapa baleno (Peponocephala electra), kaj falsa orcino (Pseudorca crassidens).[1]
Tiu specio estas nomita ankaŭDelfeno de Risso laŭAntoine Risso, kies priskribo formis la bazon de la unua publika priskribo de la animalo, fare deGeorges Cuvier, en 1812. Alia komuna nomo estasgrampus (nomo ankaŭ de la genro), kvankam tiu komuna nomo estis plej ofte uzata por laorcino. La etimologio de la vorto "grampus" estas neklara. Eble temas pri aglomeraĵo de la latinagrandis piscis aŭ de la francagrand poisson, ambaŭ kun la signifo degranda fiŝo. La specifa epitetogriseus (griza) aludas al la makulhava (preskaŭ cikatrohava) griza koloro de ties korpo.
Tiu specio havas relative grandan antaŭan korpon kaj dorsannaĝilon, dum la malantaŭa konsistas en relative malgrandan voston. La bulbohava kapo montras vertikalan fendon en frunto.[2]
Idoj estas dorse grizaj al brunaj kaj ventre kremo-koloraj, kun blanka ankro-forma areo inter la brusto kaj ĉirkaŭ la buŝo. En pli aĝaj grampidoj, la neblankaj areoj malheliĝas al preskaŭ nigraj, kaj poste heliĝas (escepte ĉe la ĉiam malhela dorsa naĝilo). Liniaj cikatroj ĉefe el socia interagado eventuale kovras la kernon de la korpo; cikatroj estas ofta trajto ĉe dentobalenoj, sed ankaŭ la Griza grampo tendencas esti malkutime tre cikatrohava.[3] Pli aĝaj individuoj aspektas ĉefe blankaj. Plej individuoj havas du al sep paroj de dentoj, ĉiuj en la malsupra makzelo.[2]
Longo estas tipe 3.0 m, kvankam specimenoj povas atingi 4.00 m.[4] Kiel plej el la delfenoj, maskloj estas tipe iom pli grandaj ol inoj. Tiu specio pezas 300–500 kilogramojn, kio faras ilin la plej granda specio nomita "delfeno".[5][6]