Lagrisino[1] aŭtorina panbastoneto (grissino en itala lingvo) estas fama panbastoneto ne nur en Italio sed ankaŭ internacie.
La nomo "grissino" (ghërsin en piemonta lingvo) venas de la vorto elpiemonta lingvoghërsa, kiu signifas longan panon.
Ĝi estis kreita en la jaro1679, kiam la kortega panisto Antonio Brunero, laŭ indikoj de la kuracisto Teobaldo Peccio deLanzo Torinese, inventis tiun manĝaĵon por nutri la estontan reĝonViktoro Amadeo la 2-a de Savojo, kiu malbone digestis la molaĵon depano.
La sukceso de tiu panbastoneto iĝis rapida ĉar ĝi estis pli digestebla kaj pli longe konservebla. EĉNapoleono Bonaparto tre ŝatis ĝin, tiel ke li kreis regulan linion de transporto deTorino alParizo, ĉefe por importi tiujn grisinojn, nomita de li en franca lingvoles petits bâtons de Turin.
Estas kiel normala pano, nur ke pro la longa kaj maldika formo la pano dum kuirado iĝas komplete kiel krusto, do fine sen molaĵo de pano, kaj pli komforte digestebla. La ingrediencoj estasfaruno, akvo,gisto kaj salo. Nuntempe oni aldonas aliajn ingrediencojn, ekzemple lakto anstataŭ akvo, olivoleo, aromoj, ktp.
La formo de antikvaj grisinoj estas nomitarobatà, kiu signifas en piemonta lingvo "faligita" aŭ "ruliĝita" de longeco inter 40 kaj 80 cm. La alia formo pli aktuala estas la "grissino stirato". Ĝi estas farita laŭ etendado de la ekstremaĵoj. Tiu metodo faciligis la industrian fabrikadon. Nun ekzistas grisinoj kunorigano,sezamo,kumino, ktp.).