Garbo naskiĝis enStokholmo. Ŝian aktoran talenton malkovris la sveda reĝisoroMauritz Stiller. En la jaro1925 ambaŭ eklaboris enHollywood, sed dum Stiller tie restis sensukcesa, Greta Garbo – kiu kontraste al multaj gekolegoj eĉ bonege majstris la transiron de mutaj al sonfilmoj – komencis eksterordinaran karieron. Plej ofte ŝi estis vidata en la rolo de mistera, nealirebla belulino. En la filmoNinotchka (1939) ŝi surprizis la publikon per sia komedia talento, sed ŝia dua komedioThe Two-faced Woman (1941) fiaskis. Tiu fakte eĉ estis ŝia lasta filmo: Post ĝia malsukceso Garbo subite deklaris la finon de sia filmkariero. Ĝis sia morto ŝi vivis tute retiriĝinte enNov-Jorko.
Ŝia patro - laŭ la libroHetajro dancas deEli Urbanová - estis esperantisto, kiun vizitis ĉeĥa esperantistoJan Zemek. En tiu verko oni legas:Hazardo tion volis, ke li vizitis esperantiston Gustavson ĝuste en tiuj tagoj, kiam alveturis ties filino. Ŝi havis nigrajn okulvitrojn… Al Jan ŝi ŝajnis iel konata … Ankaŭ mirigis lin, ke ŝi posedas tiom da kofroj… Tion li tamen ne ekpensis, ke ŝi estas "dia Greta" kaj ke ŝi alvojaĝis rekte el Holivudo! Ĝis ŝi aperis ĉe la vespermanĝo. Sen la okulvitroj, ŝminkita, tia, kiel oni spektas ŝin sur la ekrano. Tio estis surprizo! Tio estis skandalo! Gustavson skuiĝis de ridego! Poste Greta montris al Jan sian ĉambron. Da tiuj afiŝoj, da tiuj pligrandigoj sur la muroj! Kaj ĉie: Greta Garbo, Greta Garbo … Greta invitita de la sveda reĝo por ludi kun li tenison permesis al Jan akompani ŝin. La atendado estis longa, sed por Jan ne gravis, almenaŭ li povis senĝene trarigardi la reĝan galerion ….[1]