Dume funkciis laGreka kontraŭnazia rezistmovado. Ĝi daŭris ĝis la retiriĝo de la germanaj kaj bulgaraj trupoj en oktobro 1944. Tiam startis malfacila kunvivado inter la diversaj frakcioj de la rezistado kio rezultis en laGreka Enlanda Milito.
De la restarigo de la demokratio tre ofte la eventoj de la politiko kaj de la politikaj sukcedoj ege rilatis al la surstrata agado ĉefe de studentoj kaj junuloj, sed ne nur. Tiele oni povas resumi::
En1985 rememoro de la studenta insurekcio de 1973 konvertiĝis en denovaj perfortaĵoj inter policanoj kaj studentoj.
En1991 novaj surstrataj violentoj inter manifestaciantoj kaj policanoj post la mortigo de instruisto dum protestoj kontraŭ la reformo de la instrusistemo.
En1995 novaj violentoj inter studentoj kaj policanoj. Granda detruo enAteno.
En1999 novaj atakoj de policanoj kontraŭ manifestaciantoj kontraŭ vizito deBill Clinton. Atakoj deanarkiistoj kontraŭ financaj kaj ŝtataj institucioj.
En2003 grupoj de anarkiistoj kaj radikaluloj kontraŭstaris la policon okaze de la Pintokunsido de laEU enSaloniko.
En2007 okazis tajdo daincendioj tra la tuta Grekio, kaj oni kuligpis malefikecon kajkoruptadon de la registaro. Tamen la konservativa partio denove venkis.
En decembro2008 okazis surstrataj bataloj de policanoj kontraŭ studentoj.
LaRegistaro de Grekio (greke Κυβέρνηση της Ελληνικής Δημοκρατίας; oficiale: La Registaro de la Helena Respubliko kaj ankaŭ La helena registaro) estas la registara instanco de Grekio, establita en sia nuna formo en 1974. La registaro funkcias en la ĉefurbo Ateno. La gvida figuro en la registaro estas la Ĉefministro de Grekio. Li rekomendas al la Prezidanto la nomumon de ministroj kaj vicministroj. La ĉefministro, la ministroj kaj iliaj deputitoj estas membroj de la Konsilio de Ministroj, kiu estas la supera decida komitato. Kutime la ministroj kaj iliaj deputitoj estas membroj kaj laboras en la parlamento. La vicministroj ne estas membroj de la registaro.
LaRegionoj de Grekio (greke Περιφέρειες της Ελλάδας) estas la oficialaj regionaj administraciaj dividoj de Grekio. La lando dividas al 13 regionojn (naŭ sur la kontinenta parto de lando kaj kvar insulaj grupoj), kiuj plis subdividas en 54 prefektujoj.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Grekio, 2019
Grekio estasbonfara ŝtato kie larĝapublika sektoro kontribuas ĉirkaŭ 50% deMEP.Turismo estas tre grava branĉo de la ekonomio de la lando, kun granda parto de MEP kaj fremdvaluta enspezo.
En 2001, Grekio aliĝis al laEŭrozono kaj ekde tiam lalaŭleĝa pagilo estas la eŭro (anstataŭ ladraĥmo kiu estis uzata ĝis tiam). Grekio estis inter la ĉefaj profitantoj de la eniro en la Eŭropan Union kaj la helpo kiun ĝi ricevis de la Unio sumiĝas al 2,6% de lamalneta nacia produkto. MNP kreskis je jara rapideco de 4% averaĝe de 2003 ĝis 2007, interalie kiel rezulto de registaraj investoj ligitaj al aranĝado de laAtenaj Olimpikoj (2004).
La grekakomerca floto estas la plej granda en la mondo, kaj laŝipindustrio estas grava branĉo de la greka ekonomio. La nacia aviadkompanio de Grekio estasAegean Airlines.
Turismo en Grekujo estas unu el la plej gravaj sektoroj de la landa ekonomio.Grekujo estas unu el la plej vizitataj turismejoj deEŭropo ekde proksimume 1970. Turismo estas stimulata de vasta ŝato algreka kulturo kajgreka historio, kiun spegulas ĝiaj 19 mondaj heredaĵoj laŭUnesko, inter laplej multaj por unu lando en Eŭropo kaj en la mondo,[1] kaj de ĝiaj longa marbordo, multaj insuloj, kaj belaj strandoj.[2] En 2023 Grekujo estis la 10-a plej vizitata lando de la mondo, kun proksimume 33 milionoj da turistoj.[3]
La unua esperantisto en Grekio estis Em. Dragoumis en Ateno (1904). Favoraj artikoloj aperis en diversaj gazetoj, kiel "Akropolis", "Deltion" kaj "Psiĥiatria kaj Neŭrologia Revuo" de d-roSimonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.
La movado ekkomenciĝis en 1905 en la tiama princlando Samos sur la samnoma insulo (antaŭmilita Turkio). Pioniro estis d-roA. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la urboVathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en laadresaro de Zamenhof; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por knabinoj.
Stranga epizodo provizore haltigis la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke Esperanto estas nur formo deframasonismo, kiu sendube havaskontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. Trideko da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap-rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj, trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis per tio, ke ili disrompis la kadron de Zamenhof-portreto kaj la bibliotekon, dispecigis la librojn kaj difektis ĉiujn meblojn. Krome ili kriadis, ke ili revenos por mortigi la esperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.
La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan agadon, kaj SES tuj pliiĝis, tiutempe kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princinoHeleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj surportu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis granda E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkondukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek-lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.
La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Grekujo (kaj Turkujo). En PatrasoPaul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. EnEtolikon de la provinco deMesolonghiGeorgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. EnArtaD.G. Konstantopoulos fondis grupon samjare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel enPireo, (f-inoMario Tsantas), Sira, Paksos, Volo,Lamia, Tripoliso kaj en la insulo Kreto, kieJ. J. Serkedakis fondis societon.
En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado elKonstantinopolo revigligis la dormintan SES enSamoso, aperigis dum unu jaro gazeton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Ateno; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri lainstruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La ministeria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en lagimnazioj kaj la pedagogia altlernejo. Krome la ĉefdirektoro dePTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Stamatiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝisHelena E Asocio, la fondintoj estis:Klisthenis Filaretos,Aristovoulis Zannos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos,Aleksandro Eŭstathianos,Konstanteno Stekos,Miltiado Mangivas, s-inoRoksano M. Manouso, s-ino Pantelaki,Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fondita en 1928,E-ista Akademio,Helena Virina E Ligo ambaŭ fonditaj en 1929) E atingis enSaloniki sub la tiama gvidado deJohano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭurboj.) Aliaj lokoj, kie estas movado. Pireo, Halkis; Akrata;Stavroupolis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla,Aleksandroupolis,Edeasa, Drama, Serras,Johannina, Florina,Mitileno, Kreto (Heraklion;Rethimno),Ksilokastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kajPatraso kaj 4 E-Grupoj en la insuloCyprus per la zorgoj kaj perdistancaj E-kursoj de Stamatiadis.
HEA en 1931 eksiĝis el K. R. kaj ne plu kunlaboras kunICK.