Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:'Ολοι οι άνθρωποι γεννιούνται ελεύθεροι και ίσοι στην αξιοπρέπεια και τα δικαιώματα. Είναι προικισμένοι με λογική και συνείδηση, και οφείλουν να συμπεριφέρονται μεταξύ τους με πνεύμα αδελφοσύνης.
Fama komenco de laIliado deHomero en kiu oni prikantas la koleron deAĥilo, filo de Peleo.
Lagreka lingvo (moderngreke:ελληνικά [eliniká] kaj antikva-grekeελληνική γλώσσα [helleniké glóssa]), aŭhelena lingvo, estas memstara lingvo, nome sendependa branĉo, la greka branĉo de lahindeŭropa lingvaro. Ĝi estas indiĝena de la sudajBalkanoj, la Egeaj Insuloj, okcidenta Malgranda Azio, partoj de norda kaj orientaAnatolio kaj la SudaKaŭkazo, sudaItalio,Albanio kajKipro. Ĝi havas la plej longe dokumentitan historion de ajna hind-eŭropa lingvo, kies daŭro etendiĝas tra 34 jarcentoj de verkitaj registroj.[1] Tiesskribsistemo estis laGreka alfabeto dum la majoritato de ties historio; aliaj sistemoj, kiajLinia B kaj laKipra silabaro, estis uzitaj antaŭe. Ties alfabeto evoluiĝis el lafenica skribsistemo kaj siavice ĝi iĝis la bazo de lalatina,cirila,armena,kopta,gota kaj de multaj aliaj skribsistemoj.
La greka okupas gravan lokon ene de laHistorio de Eŭropo, laokcidenta civilizacio kajkristanismo, kiu fakte disvastiĝis en la etoso de la greka lingvo de laOrienta Romia Imperio. La kanono de la literaturo de la antikva greka lingvo inkludas verkojn de enorma gravo kaj influo por la estonta okcidenta kanono, kiel por la eposaj poemoj de laIliado kaj laOdiseo. En greka oni verkis ankaŭ multajn de la tekstoj fondaj de la okcidenta filozofio, kiel laDialogoj dePlatono aŭ la verkoj deAristotelo. LaNova Testamento de laBiblio estis verkita en greka "koinea", lingvo en kiu plue oni celebras la liturgion de kelkaj kristanaj eklezioj (speciale laOrtodoksa Kristana Eklezio kaj labizanca rito de la Orientaj katolikaj eklezioj|katolika eklezio). Kun la latinaj tekstoj kaj la tradicioj de laromia mondo, profunde influita de la antikvgreka socio, kunformas la fakon de laklasikaj studoj.
„ La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika, kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita, kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.[4]”
Areo de la pra-greka lingvo laŭ la lingvisto Vladimir I. Georgiev.
Ladorianoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. laiona, la eolia, la arkadia, la kipra kaj la doria. Laatika lingvo deAteno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel lalatina lingvo.
La klasikan grekan, kunportitan de la invadantoj, influis la lingvo de lapelasgoj, antaŭaj loĝantoj de la teritorio. El ilia lingvo, kiu perdiĝis, restis kelkaj grekaj vortoj, ekzempleνῆσος (nesos/nisos, = insulo, kiel enPeloponezo,Polinezio ktp.).
La greka de laNova testamento kaj de influa traduko de laMalnova testamento (laSeptuaginto) estas lakojnea greka lingvo (κοινὴ /kojne, greke «komuna [dialekto]»). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landoj de la imperio deAleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo deMohamedo kaj interHispanio kajBaktrio, la greka estis gravainterlingvo. Eĉ enRomio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo (verkistoj kaj instruistoj estis ofte grekaj sklavoj). Je la fino de laRomia Imperio de Okcidento,Romo estis iel insulo de greka lingvo en kamparo latinlingva.
Mozaiko de la 11-a jarcento deHagia Sofia. Maldekstre de Kristo,Konstanteno la 9-a. Klariga informo en bizanca greka lingvo.
La mez(epok)a aŭ bizanca greka lingvo komencis evolui en labizanca aŭ orient-romia imperio post la divido de laromia imperio en395, sed la ŝanĝoj vere manifestiĝis nur en la 6-a aŭ 7-a jarcento. Kompare al la klasika lingvo la bizanca simpligis la gramatikon kaj modifis la prononcon, kiu jam similis al la moderna. Frapa diferenco estas, ke la vokalojnη,ι kajυ kaj ladiftongojει kajοι oni nun prononcis egale kiel "i".
Inter 1000 kaj1453 p.K., laturkoj alproprigadis labizancan imperion, kaj inter1453–1821, la grekoj loĝis sub la turka hegemonio, do multaj vortoj el laturka kaj el la slavidaj lingvoj eniris la lingvon. Ankaŭ lagramatiko plu simpliĝis, kiel simile okazis pri lalatina en okcidenta Eŭropo.
Ŝosea signalaro en greka. Distancoj al diversaj loĝlokoj, sed unuarange Profeto Elio.
La du precipaj formoj de la moderna greka estas lademotiko aŭ «popola» formo kaj lakatarevuso aŭ «pura» formo. Katarevuso iasence estisplanlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la klasika atika. Ĝi estis la oficiala lingvo deGrekio, de politiko, leĝaro kaj lernejoj, plejparte inter1830 kaj1975. En 1976, la demotika, lagreka de la strato, fine venkis. Verkistoj tamen jam antaŭe, ĉirkaŭ la jaro 1900, komencis transiri al la demotika.
En Grekio en 2002 (tiama popolnombrado) estis 10,7 milionoj da parolantoj; tutmonde estas ĉirkaŭ 13 milionoj[5]. Ekster Grekio la lingvo havas gravecon enKipro (0,7 milionoj)[5].
Ofte oni emfazas la historian kontinuecon de la diversaj etapoj de la greka lingvo. Kvankam la greka disvolvigis morfologiajn kaj fonologiajn ŝanĝojn kompareblajn al tiuj de aliaj lingvoj, neniam estis momento laŭlonge de ties historio ekde la klasika antikveco en kiu tieskultura,literatura aŭortografia tradicioj estis interrompita ĝis la punkto ke oni povas determini facile la aperon de la nova lingvo. Ankoraŭ nuntempe la grekparolantoj kutime konsideras la literaturajn verkojn en antikva greka lingvo pli kiel parto de sia lingvo ol kiel verkitaj en eksterlanda lingvo.[6] Krome, oni asertas ofte, ke la historiaj ŝanĝoj estis relative malgrandaj kompare kun tiuj de aliaj lingvoj. Laŭ Margaret Alexíou, «la homera greka estas probable plej proksima al la demotika pli ol la angla de la 12a jarcento al la angla parolata aktuala».[7] La percepto de historia kontinueco estas plifortigita pro la fakto ke la greka malmulte dividiĝis en variaj idaj lingvoj, kiel ja okazis ĉe lalatina. Kun la normiga moderna greka (en siaj du registroj nomekatarevuso kajdemotiko), la aliaj variantoj derivitaj de la greka estas laponta greka lingvo, la cakonia lingvo de Orienta Peloponezo, nuntempe tre minacata, kaj la grika (salenta grika dialekto kajgrekkalabra dialekto) de Suda Italio.
Mapo kiu montras 50 landojn kun plej alta indico de grekaj enmigrantoj; la plej malhela koloro signifas pli grandan abundon.
La greka estas la oficiala kaj majoritata lingvo deGrekio kajKipro. Kiel minoritata lingvo ĝi estas ekde antaŭ pli ol du mil jaroj en la sudo deAlbanio kaj en la sudo deItalio (Salenta Grekio). En Italio la greka estas sude deApulio, kie oni parolas fakte la salentan dialekton kaj ankaŭ en Bovezio kajReggio di Calabria, sude deKalabrio, kie oni parolas lagrekan. Same estas grekaj minoritatoj ekde antaŭ pli ol du mil jaroj en teritorioj nuntempe okupataj deTurkio, ĉefe en la aktualaIstanbulo,Smirno, aliaj zonoj de OrientaTrakio kaj de la marbordoj deAnatolio de laEgea Maro kaj de laMarmara Maro. Simile estas tre antikvaj kaj tre malgrandaj grekparolantaj komunumoj ekzistantaj en kelkaj marbordaj lokoj deKartvelio (inkludePoti, en la marbordo deAbĥazio), enUkrainio (partikulare en la duoninsuloKrimeo kaj en la suda parto de la historia regiono Zaporozio), kaj en la marbordoj deBulgario kajRumanio.
Ekde fino de la19a jarcento ekzistas kelkaj grekparolantaj komunumoj posteuloj de enmigrantoj enFrancio,Germanio,Anglio,Aŭstralio,Usono,Kanado,Meksiko,Argentino,Brazilo,Ĉilio kajUrugvajo. Pro tio, temas pri lingvo kun granda areo de disvastigo kaj granda historia kajfilologia gravoj, ĉar la eŭropaj lingvoj plej gravaj de la aktualo posedas milojn de vortoj de komuna uzado kun rgekajetimoj, kio havigas ideon de la gravo de la lingvo ene de la tutmonda kulturo. Tamen, oni konsideras, ke la greka estis parolata kutime nur de ĉirkaŭ dek ses milionoj da personojn en2006.
(cakonia/greka) "Nia lingvo estas cakonia. Petu kaj oni parolos./Groússa námou eíni ta Tsakónika. Rotíete na nioúm' alíoi./I glóssa mas eínai ta Tsakónika. Rotíste na sas poun.", dulingva (cakonia kaj normiga greka) signalo en la urbo Leonidio.
La alfabeto uzita de la moderna greka estas praktike la sama de la klasika greka, oni modifis la sonon nur de kelkaj literoj. Tamen iĝis eksteruzaj kelkaj literoj aŭ dialektaj aŭ arkaikaj uzataj ĉirkaŭ la7-a kaj6-a jarcentoj a.K. tiaj kiaj la duobla gammo aŭdigamma (proksimuma fonetika valoro: ([w]), lakuoppo ([k]), lasampio ([ss, ts]?) kaj lasano (s). Iĝis neuzata ankaŭ formo skribi la literon sigma uzitan kaj en la koinea aleksandra kaj en la bizanca greka kiesgrafemo estisC, litero kiu restis kiel heredo en lacirila alfabeto kun la fonetika valoro des.
[l], kiam aperas du lambdoj kune (-λλ-) ili reprezentas la saman sonon [l] kaj ne la fonemo flanka palatala ([ʎ]) de la hispana. [ʎ] foje, nur antaŭ [e], [i]
[x] ante [a], [o], [u]; prononcita kiel la 'j' de la hispana vorto «cajón» nome [ĥ]. [ç] ante [i, e]; prononcita kiel la 'j' de Ĉilio aŭ la 'ch' en lagermana vorto «ich».γχ [ŋx] aŭ [ŋç].
En ĉiuj ties etapoj, la greka morfologio montras grandan varion de afiksoj derivigaj, nome sistemo limigita sed produktiva en kunmetaĵoj,[14] kaj riĉa sistemo fleksia. Dum la morfologiaj kategorioj restis stabilaj laŭlonge de la tempo, la morfologiaj ŝanĝoj estis rimarkindaj, speciale en la sistemoj de nomoj kaj verboj. La ĉefa ŝanĝo en la morfologio de nomoj estis la perdo de ladativo, kies funkcioj estis anstataŭitaj ĉefe per tiuj de lagenitivo. En la morfologio de verboj la ĉefa ŝanĝo estis la perdo de lainfinitivo, kio rezultis en konsekvenca pliigo de novaj perifrazaj formoj.
Multaj aspektoj de lasintakso de la greka lingvo restis konstantaj: la verboj kongruas nur kun la subjekto, la uzado de la ceteraj kazoj restas preskaŭ netuŝita (nominativo por subjektoj kaj atributoj,akuzativo por rektaj objektoj kaj post preskaŭ ĉiuj laprepozicioj,genitivo por la posedo), la artikolo antaŭas al la nomo, laapozicioj estas ĝenerale prepoziciaj, la frazoj dekorelativaj ligiloj sekvas al la substantivo al kiu modifas, la relativaj pronomoj estas komence de ties propozicio ktp. Tamen, la morfologiaj ŝanĝoj havis ankaŭ similaĵojn en sintakso, kaj tiel estas gravaj diferencoj inter la antikvaj kaj modernaj sintaksoj. La antikva greka uzis tre ofte konstruaĵojn de participo kaj de infinitivo, dum en la moderna greko mankas infinitivo kaj anstataŭe ĝi uzas grandan varion de perifrazaj konstruaĵoj, utiligante la participojn per pli limigita maniero. La perdo de ladativo okazigis pliigon de nerektaj objektoj markitaj pere de prepozicio aŭ per genitivo. La vortordo de la antikva greka tendencis estiSubjekto Objekto Verbo, dum en la moderna greka estasSubjekto Verbo Objekto aŭVerbo Subjekto Objekto.
La plej parto de la leksiko de laantikva greka estis heredita de la moderna, sed tiu jam inkludis nombrajn siavicajn heredojn de la lingvoj de la prapopoloj kiuj loĝis en la areoj de la nuna Grekio antaŭ la alveno de la pra-grekoj. Oni identigis vortojn de nehindeŭropa deveno jam en tempoj deMikeno, kaj elstaras laŭnombre ĉefe latoponimoj. La plej parto de la vortotrezoro de lamoderna greka, aliflanke, estis heredita rekte de la antikva greka, kvankam kun ŝanĝoj en la signifoj en multaj okazoj. Lapruntoj estis prenitaj ĉefe el lalatina, el lavenecia kaj el laturka. Ĝenerale, la pruntoj prenitaj antaŭ la20-a jarcento adoptis la grekan deklinacion, dum la postaj pruntoj, speciale tiuj prenitaj el lafranca kaj el laangla, estas nedeklineblaj.
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas laKolekto por Planlingvoj.
Lamoderna greka estas konsiderata la lasta etapo en la evoluo de la greka lingvo, kaj ĝi korespondas al la variaĵo de tiu lingvo parolata ekde la Moderna Epoko ĝis la aktualo. Oni uzas simbole kiel naskodato la jaron de laSieĝo de Konstantinopolo (1453), kvankam tiu dato ne korespondas kun klara lingva limo kaj multaj de la modernaj fonetikaj trajtoj de la lingvo jam estis aperintaj antaŭ jarcentoj.
Novgreka lingvo estas la teĥnika termino por latutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post laotomanaj konkeradoj, kies kulmino atingiĝis en1453 per la falo deKonstantinopolo. Antaŭe oni ĝin nomu pli bonegreka bizanca. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.
Dum jarcentoj, ĝis la fina establado ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike malutila abismo inter la nature evoluinta parolata lingvo, lademotiko (greke δημοτική,dimotikí, «la popola [lingvo]») kaj la skribata kaj en lernejoj instruata, lakatarevuso (greke καθαρεύουσα,katharévusa, «la purigita [lingvo]»). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun dulingvan fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vortoatikismo.
Je diferenco al la klasika lingvo enAteno dum la regno dePeriklo la 5-an jarcenton a. K., la novgreka karakteriziĝas per senseble faciligita gramatiko kaj treege modifita prononco. Riĉiĝis ĝia vorttrezoro per multaj turkaj, latinidaj, albanaj kaj slavaj vortoj. Superlativa eco kuŝas en la fakto ke – de laMicena epoko ĝis hodiaŭ – la greka lingvo estas kun laĉina unu el la lingvoj plej longe dokumentitaj kaj samtempe ankoraŭ nun uzataj.
Lagrek-kalabra lingvo ankaŭ konata kiel grika lingvo estas greka lingvo rimarkinde malsama al la moderna greka kiu apartenas al la grek-itala lingvogrupo el la modernaj grekaj lingvoj. Nuntempe la grekkalabria lingvo estas parolata en naŭ urboj de la eta teritorio de la suda ekstremo de Kalabrio nomata Bovezio, kiuj estas Bova Superiore (ĉefa loĝloko kiu nomigas la teritorion), Roghudi, Gallicianò, samkiel Chorìo di Roghudi, Bova Marina, kaj en la urbo Regio de Calabria en la kvartaloj San Giorgio Extra kaj Rione Modena. Ekzistas ankaŭ informoj kiuj diras ke centoj da parolantoj ankaŭ troviĝas en la kvartaloj Arangea kaj Sbarre, en Regio de Calabria, kaj malpli granda kvanto en Melito di Porto Salvo, precipe danke al la elmigrado el Roghudi kaj Chorìo post la inundoj okazintaj en 1971. Ĉirkaŭ 2.000 personoj parolas ofte kaj komprenas la lingvon kaj aliaj 3.000 personoj ĝin komprenas kaj parolas, kaj estas ilia gepatra lingvo, sed ne estas la ĉiutaga lingvo, kaj nur 50 el ili estas malpli ol 35-jaraĝa, malgraŭ la penoj de kulturaj asocioj kaj administraj agentejoj. En Bova nuntempe multaj studas la modernan grekan anstataŭ grikan.
Moderna Greka literaturo referencas al la literaturo verkita en komuna moderna greka, aperante el la epokoj de la fino de la Bizanca Imperio en la 11a jarcento. Dum tiu periodo, la parola greka iĝis hegemonia en la verkita tradicio, ĉar demotiko iĝis uzata pli kaj pli super la atika parolmaniero kaj super la reformita katarevuso.
↑Browning, Robert (1983). Medieval and Modern Greek. Cambridge University Press.ISBN 0521299780.
↑Alexiou, Margaret (1982). «Diglossia in Greece». William Haas, eld. Standard Languages: Spoken and Written (Manchester University Press).ISBN 0389202916.
↑The Constitution of Cyprus, App. D., Part 1, Art. 3. Arkivita ella originalo je 7a de aprilo 2012.Arkivigite je 2012-07-29 perArchive.todayArkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-04-07. Alirita 2020-06-02 . asertas, keLa oficialaj lingvoj de la Respubliko estas greka kaj turka. Tamen, la oficiala statuso de turka estas nur teoria en la grek-dominata Respubliko Kipro; praktike, ekster la turk-dominataNorda Kipro, la turka estas malmulte uzita; vidu A. Arvaniti (2006): Erasure as a Means of Maintaining Diglossia in Cyprus,San Diego Linguistics Papers 2: pp. 25–38 [27].
W. Sidney Allen,Vox Graeca – a guide to the pronunciation of classical Greek. Cambridge University Press, 1968–74.ISBN 0-521-20626-X
Robert Browning,Medieval and Modern Greek, Cambridge University Press, 2nd edition 1983,ISBN 0-521-29978-0. An excellent and concise historical account of the development of modern Greek from the ancient language.
Crosby kaj Schaeffer,An Introduction to Greek, Allyn and Bacon, Inc. 1928. A school grammar of ancient Greek
Dionysius of Thrace,"Art of Grammar", "Τέχνη γραμματική", ĉirkaŭ 100 a.K.
Hans Eideneier: Von Rhapsodie zu Rap. Gunther Narr Verlag, Tübingen 1999,ISBN 3-8233-5202-4.
David Holton, Peter Mackridge, kaj Irene Philippaki-Warburton,Greek: A Comprehensive Grammar of the Modern Language, Routledge, 1997,ISBN 0-415-10002-X. A reference grammar ofmodern Greek.
Geoffrey Horrocks,Greek: A History of the Language and Its Speakers (Longman Linguistics Library). Addison-Wesley, 1997.ISBN 0-582-30709-0. From Mycenean to modern.
Brian Newton,The Generative Interpretation of Dialect: A Study of Modern Greek Phonology, Cambridge University Press, 1972,ISBN 0-521-08497-0.
Eduard Schwyzer: Griechische Grammatik. C. H. Beck, München. Band 1: Allgemeiner Teil, Lautlehre, Wortbildung, Flexion. 1934/1939, 6. Aufl. 1990. Band 2: Syntax und syntaktische Stilistik. 1950, 5. Aufl. 1988. Band 3: Register. 1953, 2. Nachdr. der 2. Aufl 1980. Band 4: Stellenregister. 1971, 3. Aufl. 2005.
Andrew Sihler, "A New Comparative Grammar of Greek and Latin", Oxford University Press, 1996. An historical grammar of ancient Greek from its Indo-European origins. Some eccentricities and no bibliography but a useful handbook to the earliest stages of Greek's development.
Herbert Weir Smyth,Greek Grammar, Harvard University Press, 1956 (reviziita eldono),ISBN 0-674-36250-0. Normiga gramatiko de klasika Greka.
Krill, Richard M.,Greek and Latin in English Today, Bolchazy-Carducci Publishers, 1990,ISBN 0-86516-241-7.