Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gravita akcelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falo depezapilko pro gravita akcelo. En vakuo (neniu aerrezisto), objektoj altiritaj de la Tero akiras rapidon kun konstanta akcelo.
Vidu ankaŭ:gravita konstanto

Enfiziko,gravita akcelo estas laakcelo de objektoj libere falantaj engravita kampo. La forto, kiu generas tiun akcelon, estas la gravita forto, kiu agas intermasoj.

Gravita akcelo sur la surfaco de la Tero

[redakti |redakti fonton]

La gravita akcelo (formula simbolog), kaŭzata de gravita kampo de latero proksime al la surfaco deplanedo, estas uzata ankaŭ kielmezurunuo, ekster laSI-sistemo.

Ĝia konvencia valoro estis fiksata de la triaCGPM, en jaro1901 kaj egalas 9,80665 m/s²

La konvencia valoro deg estas mezumo, kiu aproksimiĝas al valoro de gravita akcelo sur la Tero, en loko staranta al latitudo de 45,5° sur nivelo de la maro. Kelkafoje tiu valoro estas nomatag0.

Pezoforto aganta sur maso de 1 kg.

Ŝanĝiĝo de gravita akcelo sur la Tero

[redakti |redakti fonton]
La bildo montras areojn de la Tero, kie la akcelo de gravito estas pli granda ol la teoria valoro (9.80665 metroj por sekundo kvadrata) (en blua) kaj areoj, kie ĝi estas pli malalta ol ĉi tiu valoro (en ruĝa), laŭ mezuroj de NASA

La efektiva gravita akcelo sur la tero ŝanĝiĝas depende de la loko.La valoro pligrandiĝas kun lalatitudo pro la sekvaj kialoj:

  • la rotacio de la tero generascentrifugan forton, kiu kontraŭstaras al lagravito; pro tio la gravita akcelo al la poloj egalas 9,823 m/s² kaj alekvatoro 9,789 m/s²;
  • pro la plateco de la tero, objektoj, kiuj troviĝas proksime al la ekvatoro, estas pli foraj de la centro de la Tero, ol objektoj, kiuj troviĝas proksime al lapolusoj. Pro tio la gravito proksime al la polusoj estas pli granda.

Pro ambaŭ la efikoj la valoro deg al polusoj estas ĉirkaŭ 0,5% pli alta ol tio al ekvatoro kaj lapezoforto aganta surmaso de 1kg egalmulte ŝanĝiĝas.

Eksperimentoj

[redakti |redakti fonton]

Galileo Galilei estis la unua, kiu asertis, ke post ĵetado de objekto supren ĝia rapideco malpliiĝas kun konstanta deakcelo, egala al la rapideco kun kiu ĝi kreskas dum la objekto falas. La ŝanĝo de rapido estas atribuita al la forto aganta sur la objekto, kiunIsaac Newton poste identigis kiel laforto de gravito. Ĝis Galileo estis kutime pensi, ke ĉiu substanco havas "naturan staton", ekzemple: la natura stato de sfero estas moviĝi malsupren al la tero, aŭ de la steloj moviĝi cirkle. Ĉi tiun teorion subtenisAristotelo.

Laŭ la ideo de Galilejo pri pensiga teoriaeksperimento, dum lamisio Apollo 15,astronaŭtoDavid Scott ekspluatis lavakuon sur lalunsurfaco kaj ekzemplis antaŭ milionoj da televidaj spektantoj, kiel falotempo ne dependas de lamaso de la falanta objekto. Li faligismartelon kajplumon samtempe kaj montris kiel la du objektoj surteriĝis (surluniĝis) samtempe sur la lunsurfaco. Tia eksperimento ankaŭ povas esti pruvita sur la Tero se realigita en vakuo medio[1].

vidu ankaŭ,Gravita lenso.

Fakuloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Eksperimento kompari de falantaj martelo kaj plumo en la vakuo de la lunsurfaco. Arkivita ella originalo je 2021-05-08. Alirita 2021-06-02 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gravita_akcelo&oldid=9194230"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp