Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Grapolbombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lagrapolbomboŝprucbombo estas tre mortiga kaj "efika" tipo debombo, kiu konsistas el ujo, kiu entenas de tri ĝis super 1000bombetoj, kiuj liberiĝas ĉe aktivigo.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]
Usona bombaviadiloB-1 Lancer bombardanta per grapolbomboj

Ekzistas diversaj tipoj de grapolbomboj kiel konvenciaj eksplodaj, flam-, ŝpruc-, min-, kaj aliaj bomboj. La grapolbomboj disĵetas siajn bombojn sur granda areo kaj tiel havas grandan murdan, detruan efikon. Tio kaŭzas ankaŭ damaĝon de civilaj instalaĵoj, murdon de senkulpuloj. Ĉar 5-10 % de la bomboj ne eksplodas tuj kaj tiel kaŭzas postajn vundadojn, mortojn, multaj civilaj organizaĵoj kontraŭas ties uzon.

Grapolbomboj estis amase uzataj en lahindoĉiniaj militoj, precipe enLaoso kajSud-Vjetnamio. Ili uziĝas ankaŭ hodiaŭ kontraŭ la t.n. teroristoj (Afganio,Irako,Libano), sed ofte suferis la civiluloj.

La ŝprucbomba teknologio estis evoluigita dum laDua mondmilito fare de la germanaLuftwaffe (aerarmeo). Dum la milito,Rusio kajUsono pluevoluigis la inventaĵon kaj uzis ĝin. El1964 al1973 Usono lanĉis du milionojn da tunoj de grapolbomboj sur Laoson (pli ol ĉiuj bomoboj lanĉitaj de Usono dum la Dua Mondmilito), multaj el ili ne eksplodis kaj de tiam tio kaŭzis pli da 12,000 viktimoj (mortintoj kaj vunditoj). En2006 laŭUnuiĝintaj Nacioj laisraela armeo lanĉis sur Libanon 4 milionojn da grapolbomboj kaj nur unu jaron poste almenaŭ 200 civiluloj estis viktimoj de tiuj bomboj "akcidente".

En la lastaj jardekoj, la graveco de la grapolbombo malpliiĝis kun la graviĝo de laŝprucbomboj.

Funkciado

[redakti |redakti fonton]
Grapolbombo CBU Mark 20 «Rockeye II»

Tiujn bombojn povas lanĉi kajaviadiloj kajkanonoj. Ties origina celo estas detrui kolonojn de militaj veturiloj aŭ municiujojn kaj armilujojn. Ili povas pezi ĉirkaŭ 500 kg kaj enhavas borontajn, incendiontajn kaj kontraŭpersonajn erojn.

La aviadilo elĵetas la bombon je alteco inter 800 kaj 1300 m. Poste la bombo malfermas siajn aletojn kaj ekgiregas ĉirkaŭ sia akso. Tiel disiĝegas ĝia enhavo. La surfaco, kiu ricevas tiun pluvon samampleksas kiel kvar futbalejoj; kvarono de la eroj ne eksplodas dum la falo kaj iĝas daŭrega danĝero porĉiama.[1]

La lasta utiligo de grapolbomboj okazis dum la milito de 2006 en Libano, sur kies teritorio la israela armeo faligis kvar milionojn da tiaj bomboj, el kiuj almenaŭ pli ol unu miliono restis nesploditaj pretaj eksplodi. Israelio, tamen, jam transdonis la mapojn de la teritorioj polurendaj elspeze kaj riske de internaciaj organizaĵoj.

Kontraŭ grapolbomboj

[redakti |redakti fonton]
Uganda aktivulino ĉe la Dublina konferenco de majo 2008

Ĉefe pro ilia damaĝo kontraŭ civila loĝantaro la grapolbomboj estas akre kritikataj de organizoj kaj individuoj el la medioj kaj depacismo kaj dehomaj rajtoj. En la ĝenerala mondoNROj kielHuman Rights Watch lanĉis kampanjojn kontraŭ la fabrikado, stokado kaj uzado de tiuj bomboj. Grupo de tiaj NROj formis laMondan Koalicion kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj (Cluster Munition Coalition, CMC).

Eĉ ene de Esperantio, grupo de membroj deSennacieca Asocio Tutmonda (SAT), organizitaj kiel Pacista Frakcio, agadas favore senminigon kaj malpermeson de tiuj bomboj, kun rekta agado rilate lakroatan situacion (senminigo), francajn parlamentanojn (grapolbomboj), aplikigon de la Konvencio de Otavo, ktp. SAT estas membro de tiu asocio CMC. Aktiva en la kampanjo kontraŭ grapolbomboj estas ankaŭ laEsperanta Civito.

Finfine fine de majo de2008 okazis enDublino kongreso de reprezentantoj de diversaj landoj por pritrakti la situacion proKonvencio pri Grapolbomboj. Unue oni diru, ke ne partoprenisUsono,Rusio,Ĉinio,Israelo kajBarato. Nehazarde, la tri unuaj menciitaj estas la tri grandaj potencoj de la komenco de la21-a jarcento, krom laEŭropa Unio.

La unua malfacilaĵo estis difini, kio estas grapolbombo (ĉar diversegas la tipoj), ĉe kio multaj landoj deziras konsideri esceptojn (precize pri tiuj bomboj, kiujn ili mem fabrikas), kielHispanio. La premo de kelkaj landoj kielBritio, kiuj asertas sian deziron malpermesi tiun tipon de bomboj, akcelis la komunan decidon malpermesi la fabrikadon kaj nuligi la stokadon de ili en limdato de 8 jaroj. Oni konsideris kelkajn esceptojn, sed malmultajn. Tio estas pozitiva. Tamen estis negativege, ke oni ne atingis decidon pri malpermeso de milita kunlaboro kun landoj, kiuj ne subskribis la traktaton; tiele, ĉiuj povos kunlabori kun landoj, kiuj ankoraŭ fabrikas aŭ uzas tiujn bombojn.[2]

Kvankam ne okazis totala malpermeso, jam oni semis la ĝeneralan kritikon kontraŭ tiuj armiloj kaj oni povas esperi, ke tuj ili malaperu. Io simila okazis ĉe lakontraŭpersonaj minoj: en1998 oni subskribis internacian traktaton kontraŭ tiaj armiloj, sed Usono, unu el la plej grandaj fabrikintoj de ili, ne subskribis la traktaton. Tamen la internacia malakcepto igis, ke eĉ Usono ĉesis ties produktadon.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. El País,29a de majo2008, A. Rizzi, "Más de cien países acuerdan prohibir las bombas de racimo", Fonto Jane's.
  2. El País, 29a de majo 2008, A. Rizzi, "Más de cien países acuerdan prohibir las bombas de racimo".

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Grapolbombo&oldid=8323157"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp