Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Grandfontaine JU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandfontaine
Blazono de Grandfontaine
komunumo en Svislando
KantonoĴuraso
DistriktoPorrentruy
Koordinatoj 47° 23′ 35″ N6° 56′ 30″ O / 47.39306 °N, 6.94167 °O /47.39306; 6.94167(mapo)Koordinatoj:47° 23′ 35″ N6° 56′ 30″ O / 47.39306 °N, 6.94167 °O /47.39306; 6.94167(mapo)

Map

Areo8,94 km²
Alteco529 msuper marnivelo
Poŝtkodo2908
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Grandfontaine
vdr

Grandfontaine estas komunumo en ladistrikto Porrentruy enKantono Ĵuraso,Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Grandfontaine estas kampara vilaĝo, kiu etendiĝas en vala kaldrono en la okcidento de la regiono Ajoie. La komunumo troviĝas surkarsta grundo, kial la valo ne disponas pri supertrera akvofluo, sed senakviĝas subtere. La lavdomo kaj la puto el la 19-a jarcento situas apud la karstfonto, kiu donis al la vilaĝo la nomon. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 740 ms.m. ĉe la norda deklivo deRoche d'Or. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,94 km², de kiuj 30% estas kovritaj dearbaro, 65% servas poragrikulturo kaj 5% porsetlado.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Grandfontaine limas en nordoriento alFahy, en oriento alRocourt, en sudo alHaute-Ajoie, en okcidento alDannemarie (Francio), en sudokcidento alGlay (Francio), kaj en nordokcidento alAbbévillers (Francio).

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Grandfontaine situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per lapoŝtaŭtolinio deDamvant alPorrentruy. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A16 situas 10 kilometrojn ortiente enCourtedoux.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grandfontaine datiĝas el la jaro1136 kielGranfontana. Ekde la 13-a jarcento Grandfontaine estis posedaĵo de la PrincepiskopejoBazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Chevenez de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de1792 ĝi dum unu jaro apartenis al laRaŭraka Respubliko, kiu kiel departamentoMont Terrible estis integrita alFrancio. De1800 ĝis1815 Grandfontaine apartenis al la franca departementoHaut-Rhin, kaj en la jaro1816 ĝi per dekreto de laViena Kongreso de1815 fariĝis parto de ladistrikto Porrentruy deKantono Berno. Ekde la 1-a de januaro1979 Grandfontaine apartenas kun la tuta distrikto al la novaKantono Ĵuraso.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Dominique Prongué:Grandfontaine enHistoria Leksikono de Svislando (2009-08-06)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Porrentruy


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Grandfontaine_JU&oldid=8763359"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp