Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Grandfinnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grandfinnlando (finne Suur-Suomi) estas enFinnlando speciale ekde Unua Mondmilito ĝis Dua Mondmilito relative apogita ideo kaj revo, laŭ kio ankaŭ tutaKarelio kajDuoninsulo Kola devus aparteni al Finnlando. Ĝi havis lingvajn, etnologiajn kaj geografiajn argumentojn. Laŭ la revo, Finnlando havus bordon deBlanka maro kaj lagoOnega. Iuj apogantoj de la ideo volis ligi al Finnlando ankaŭ nordajn partojn deSvedio kajNorvegio,Ingrion kajEstonion. Tial en Norvegio oni komencis paroli pri "finna danĝero" (norvegefinske fare, finnesuomalainen vaara) kaj timis, ke Finnlando provos okupi areojn de Norvegio.

Iuj estonoj volis unuigi Estonion kaj Finnlandon kaj diskutis pri tio kunKaarlo Juho Ståhlberg, sed li malapogis tiun ideon kaj taksis, ke pri sia karaktero tiuj du popoloj (estonoj kaj finnoj) estas tro malsimilaj por tio, ke ili povus fariĝi unu popolo.

Multaj finnaj politikistoj apogis Grandfinnlandon. Plejparto de tiuj politikistoj estis dekstruloj aŭ centruloj kielUrho Kekkonen, sed eĉ posta komunistoOtto Wille Kuusinen apogis "ruĝan Grandfinnlandon" en la komenco de sia kariero, kiam li estis interesata pri dekstraj tendencoj. Ekzemple porPetrozavodsk oni kreis finnlingvan nomon Äänislinna. KunigoAkateeminen Karjala-seura (AKS) estis vasta kunigo, kiu apogis la revon. Post laDua Mondmilito (en kiu Finnlando estis ŝtato flankigita kunNazia Germanio kaj kontraŭSovetunio) kaj ties definitiva fiksigo de landlimoj la ideo plejparte malaperis. Nuntempe la subteno por la ideo estas minimuma.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Grandfinnlando&oldid=8725311"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp