Maĵorliga Basbalo (angle Major League Baseball,MLB), ankaŭ nomata la "Grandaj Ligoj" estas la ĉefaj ligoj de basbalo enNorda Ameriko. Ĝi konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unuiĝis komence en 1903 kaj iom post iom pli formale.
La "grandaj ligoj" mem estas laNacia Ligo (National League) kaj laUsona Ligo (American League). Ĉiu konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta.
La sezono daŭras ekde komenco de aprilo ĝis fino de septembro. Ĉiuteamo ludas 162 matĉojn, preskaŭ ĉiutage. La kalendaro estas aranĝita por ke teamoj ludu "seriojn" de (kutime) tri matĉojn je sinsekvaj tagoj, do ĉiu teamo ludos 7 aŭ 6 fojojn semajne, kontraŭ du teamoj. Post la sezono, la tri ĉampionoj de la dividoj, plus la plej bona teamo el la ceteraj, konkursas por la ligĉampionecon. La du ligĉampionoj konkursas en la tiel nomata "Mondserio".
La unua maĵora ligo, la Nacia, fondiĝis en1876. Diversaj ligoj kun diversaj nomoj fondiĝis, sed neniu daŭris longe. La Amerika Ligo fondiĝis en1900 kaj rapide populariĝis. Ĝi tiel grandiĝis, ke oni en 1903 fondis la Mondserion, kiu okazis ĉiun jaron poste, krom 1904 (pro rifuzi de la NL-teamo) kaj 1994 (prostriko).
La "klasikaj teamoj" de la variaj ligoj, preskaŭ senŝanĝe inter la1900aj kaj1950aj jaroj, estis:
- Nacia Ligo
- Amerika Ligo
En 1933, dum lainternacia ekspozicio en Ĉikago, kolektiĝis la plej famaj steluloj de la du ligoj por matĉo enComiskey Park. La afero, la Matĉo de Steluloj, estis tiel populara ke ĝi okazis poste ĉiujare. Ekde 2003 ĝis 2016 la ligo kiu gajnis en tiu matĉo kaptas por sia eventuala ĉampiono la rajton gastigi 4 el la 7 matĉoj de la Monda Serio, kiu povas esti avantaĝo por tiu teamo.
Fine de la 1950aj jaroj, teamoj trovis sin ludanta en kadukaj stadionoj antaŭ malgrandaj spektantaroj. En Usono, multaj familioj translokiĝis de urboj enantaŭurbojn. Plue, la loĝantaro en la okcidenta flanko de la lando kreskis, sed la plej okcidenta teamo estis nur enSankta-Luiso. Kelkaj teamoj translokiĝis al la okcidento (Brooklyn, New York Giants, Washington kaj Philadelphia Athletics), kaj en la 1960aj, aldone al translokiĝintaj teamoj enLosanĝeleso kajSanfrancisko, oni fondis kelkajn novajn "ekspansiiĝaj teamoj". La AL ekspansiiĝis kun novaj teamoj en Losanĝeleso kaj Vaŝingtono, kaj la NL enHjustono kaj enNovjorko.
Dum postaj jaroj, en 1969, la NL ekspansiiĝis enSandiego kajMontrealo, kaj la AL aldonis teamojn enSeatlo kajKansasurbo. La seatla teamo post nur unu jaro translokiĝis alMilvokio, kaj la nova vaŝingtona teamo iris alDalaso. En 1992Miamio kajDenvero ekhavis teamoj, kajToronto kajSeatlo akiris novajn teamojn de la AL en 1977. En 1998, du novaj kluboj fondiĝis, NL-teamo enFenikso kaj AL-a enSankta-Peterburgo (Tampa Golfo). Por ke la nombro de teamoj en ĉiu ligo estu para, la Milvokia teamo transiris el la Amerika al NL.
Dum preskaŭ jarcento, ĉiuj matĉoj dum la sezono estis inter teamoj de sama ligo, krom por la sezonfina Mondserio. "Interliga ludado" komenciĝis en 1997, sed nur limigite. Nuntempe teamoj ludas almenaŭ unu serio kontraŭ ĉiu teamo de la alia ligo ĉiujare.