Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Granda tertremo de Kantō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nihonbaŝi kaj Kanda post la tertremo
Granda tertremo de Kantō
Kantō earthquakes[+]

LandoJapanio
Koordinatoj35° 19′ 48″ N,139° 8′ 6″ O(mapo)35.33139.135Koordinatoj:35° 19′ 48″ N,139° 8′ 6″ O(mapo)

EpicentroĉeKantō

Granda tertremo de Kantō (Japanio)
Granda tertremo de Kantō (Japanio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  1923 Great Kantō earthquake[+]
vdr

LaGranda tertremo de Kanto (japane, 関東大震災Kantō daishinsai, laŭvorte "Granda katastrofo-tertremo de Kanto") tremigis la regionon de Kanto en la insuloHonŝuo de Japanujo je la 11:58 AM de la1a de septembro1923.

Latertremo havis grandon inter 7,9 kaj 8,3 en laskalo de Richter. Ĝi detruis la havenurbon deJokohamo kaj la apudaj gubernioj deChiba,Kanagawa,Shizuoka kajTokio.

Laŭ la fontoj, almenaŭ 105.385 personoj mortis kaj aliaj 37.000 restis malaperitaj, eble mortintoj. Multaj el la viktimoj estis kaŭzitaj de la 88 brulegoj kiuj okazis diverskiale kaj kiuj etendiĝis rapide pro la fortaj ventoj detajfuno proksime de la duoninsulo de Noto. En pluraj lokoj, estis observita fajroŝtormoj, la plej granda prenis almenaŭ 30.000 vivojn en la Rikugun Honjo Hifukusho. La fajro daŭris du tagojn ĝis la mateno de la 3-a de septembro.

Ĉirkaŭ 570.000 hejmoj estis detruitaj, lasante ĉirkaŭ 1,9 milionoj de rifuĝitoj. Ĝi superis la miliardon de nuntempaj (2010)usonaj dolaroj.

Persekutoj de Koreoj far la ekstremdekstruloj[mankas fonto]

La kaoso kaj la paniko kreita de la tertremo levis klaĉojn, keKoreoj faris sakaĵojn kaj brulegojn. Centoj, eble miloj da Koreoj kaj loĝantoj de Okinavo estis murditaj de japanaj civilaj milicioj. La tuto de mortintoj, inkluditaj tiujn kiuj mortis en la katastrofoj estas ĉirkaŭkalkulata de ĉirkaŭ 6.000. En iuj lokoj, ili establis punktojn de kontrolo por kontoli la vojaĝantojn, se ili estis sakaĵantoj aŭ deliktuloj.Socialistoj kiel Hirasawa Keishichi kajanarkiistoj kielOsugi Sakae kajNoe Itō estis murditaj pro la timo, ke ili povis uzi ĉi tiu ŝancon por preni la povon de la registaro.

Post la tertremo,Gotoo Shinpei organizis planon de rekonstruo de Tokio kun modernaj retoj de ŝoseoj, trajnoj kaj publikaj servoj. Parkoj estis kreitaj en la tuta Tokio por esti uzitaj kiel rifuĝejoj kaj la publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj laŭ striktaj normoj, same kiel la privataj konstruaĵoj por akomodi rifuĝintojn. Tamen, la eksplodo de laDua Mondmilito kaj la posta detruo de lokoj limigis severe la rimedojn. En iuj lokoj, la konstruo eĉ realigas nuntempe.

En 1960 oni elektis la 1-an de septembro kielTago de la Antaŭzorgo de Katastrofoj por memori la tertremon kaj konsciigi la homojn pri la graveco prepari sin antaŭ la katastrofoj, pro tio ke septembro kaj oktobro estas la alta sezono de ciklonoj. Privataj kaj publikaj organizoj realigas trejnadojn pri katastrofoj. Tokio troviĝas proksime defaŭlto sub la duoninsulo de Izu kiu, averaĝe, kaŭzas grandan tertremon ĉiun 70an jaron.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Fonto

[redakti |redakti fonton]

Tiu artikolo origine estis traduko de artikolo el la hispanlingva Vikipedio (es:Gran_terremoto_de_Kantō), kopiita en la Esperanta Vikipedio, kaj korektita, laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0.

35° 1′ 0″ N139° 5′ 0″ O / 35.01667 °N, 139.08333 °O /35.01667; 139.08333(mapo)

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Granda_tertremo_de_Kantō&oldid=9154001"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp