Tiu estas granda rabmevo 50–66 cm longa kun enverguro de 125–140 cm kaj pezo de 1200 ĝis 1650 g. Ĝi estas la plej fortika el la rabmevoj. Plenkreskuloj estas striitaj grizbrunaj kun malhelaj preskaŭ nigraj kapo kaj dorso kaj pli hela nuko kaj iom ruĝeca suba parto. Junuloj estas iom pli brunaj kaj nestriaj. Bruna plumaro ne ŝanĝas laŭ sezono, sed ekzempleroj povas varii. Ili havas longecajn nigrajn bekojn kun hokoformaj pintoj kaj ankaŭ nigrajn retajn piedojn kun akraj krifoj. La vosto estas mallonga, kojnforma kaj sen elstaraj plumoj, malkiel okazas ĉe aliaj rabmevoj. La flugo estas rekta kaj pova. La voĉo estas malagrablaĥah-ĥah-ĥah-ĥah aŭdebla ĉefe ĉe reproduktejoj.
Diferencigi tiun rabmevon el aliaj nordatlantikaj rabmevoj, nomeArkta rabmevo,Larĝvosta rabmevo kajLongvosta rabmevo, estas relative facila. Estas diferencigaj eĉ de malproksime la grando deArĝentmevo, la fortikaj kolo kaj kapo, la fortikbarela brusto kaj blankaj makuloj mezo de la flugilpintoj. Oni diras, ke ĝi ŝajnasButeo. Identigo de tiu rabmevo estas komplika nur kiam necesas diferencigi ĝin disde la tre rilataj grandaj sudhemisferaj rabmevoj.
Kelkaj fakuloj ankoraŭ konsideras la birdojn de Granda rabmevo kiel samspeca kun iu el tiuj sudaj rabmevoj kiuj kiel grupo estis iam separitaj en la genroCatharacta, kvankam tio ne estas ĉiam akceptita.
Genetikaj pristudoj trovis surprizajn similaĵojn inter la Granda rabmevo kaj laLarĝvosta rabmevo, spite ties malsimila aspekto. Multaj ornitologoj nune konsideras ke ĉu la Granda rabmevo devenas kiel hibrido inter laLarĝvosta rabmevo kaj unu el la specioj de la suda hemisfero [Furness kaj Hamer, 2003], supozeble kiel rezulto de la vaganteco aŭ migrado tra la ekvatoro farita de la suda specio, ĉu laLarĝvosta rabmevo devenas el hibridiĝo de la Granda rabmevo kaj unu el la etaj arktaj specioj (vidu artikolon deLarĝvosta rabmevo por detaloj).
La ino kutime demetas du brunverdecajn punktohavajn ovojn en nesto kovrita de herberoj konstruita de ambaŭ gepatroj. Antaŭe okazas ceremonioj. Okazas ununura demetado ĉiujare. La idoj rapide elnestiĝas sed restas proksime ĉe la helpo de gepatroj.
Dumfluga rabmevo.
Kiel aliaj rabmevoj, tiu birdo superflugos la kapon ĉu de homo ĉu de alia entrudulo kiu alproksimiĝu al ilia nesto. Kvankam tiu birdo ne povas damaĝi homon, tiu sperto kun birdo tiom granda estas almenaŭ iom timiga.
Tiubirdo manĝas ĉefe fiŝojn, kion tre often prenas per forrabado almevoj,ŝternoj kaj eĉsuloj de ties predoj. Ĝi ankaŭ atakas kaj mortigas aliajn marbirdojn ĝis la grando deNigramantela mevo. Kiel plej granda parto de la rabmevoj, ĝi estas kleptoparazita la tutan jaron, montrante malpli lertecon kaj pli simplan forton ol aliaj rabmevoj kiam ili atakadas siajn viktimojn. Komuna tekniko estas superflugi sulon kaj kapti ĝin ĉe la flugiloj ĝis tiu falas en maron kaj tiam la Granda rabmevo atakas ĝin fizike ĝis tiu forlasas sian predon.
Furness, Robert W.; Keith Hamer. (2003) “Skuas and Jaegers.”, En Christopher Perrins (Eld.):Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 270–273.ISBN 1-55297-777-3.
Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984)The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf.ISBN 0-394-41405-5.