Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Granda flavkrura tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda flavkrura tringo
manĝoserĉe
manĝoserĉe

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:SkolopedojScolopacidae
Genro:Tringa
Specio:Granda flavkrura tringoT. melanoleuca
Tringa melanoleuca
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Totanus melanoleucus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaGranda flavkrura tringo,Tringa melanoleuca, estas granda amerikavadbirdo de la granda familio deSkolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo deĤaradrioformaj, aspektosimila al pli malgrandaFlavkrura tringo,Tringa flavipes. Ties plej proksima parenco tamen estas laGriza tringo,Tringa nebularia, kun kiu kaj kun laMalhela tringo,Tringa erythropus ĝi formas unuecan grupon. Tiuj tri specioj montras ĉiujn bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estasparafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas ankaŭ la plej grandaj tringoj krom laStriflugila tringo,Tringa semipalmata - eksaCatoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.

La Granda flavkrura tringo kaj laGriza tringo kunhavas similan malmildan, malhelan kaj preskaŭ krispan brustan bildon kaj multan nigron ĉe ŝultro kaj dorso en reprodukta plumaro.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas marĉoj en regionoj detajgo en suda kaj centraKanado kaj sudaAlasko. Tiu birdo migras al usonaj marbordoj deAtlantiko kajPacifiko oceanoj kaj de tie suden al la tutaSuda Ameriko ĝisFuegio. Ili estas tre raraj vaguloj al okcidentaEŭropo (Belgio,Danio,Francio,Norvegio kajHispanio).

Aspekto

[redakti |redakti fonton]
Granda flavkrura tringo.
1891
Ilustraĵo de 1891

Plenkreskuloj havas longajn flavegajn krurojn kaj longan, maldikan, malhelan bekon kiu havas ioman suprenkurban kaj pli nigran pinton kaj kiu estas pli longa ol la kapo. La korpo estas malhelgriza supre kaj blanka sube; la kolo kaj brusto estas striecaj el malhela grizo. Blanka strio superokula kaj ĉirkaŭokula ringo. La pugo kaj vosto estas blankaj, sed tiu lasta montras fajnajn nigrajn striojn horizontalajn. La flugiloj montriĝas malhelaj dumfluge. Ĝi estas el 29 ĝis 40 cm longaj kaj pezas el 111 ĝis 250 g.

Reproduktado

[redakti |redakti fonton]

La maskloj ludas pariĝadajn ceremoniojn. Ili konstruas neston ĉegrunde, kutime en bone kaŝita loko apud akvo kaj pinaroj kaj kie estu muskoj kaj likenoj. La ino demetas 3 ĝis 4 ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 23 tagojn. La idoj elnestiĝas unu tagon post eloviĝo kaj forlasas la nestan apudecon post 2 tagoj. La paro daŭras unu reproduktan sezonon.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas en neprofundaj akvoj foje uzante siajn bekojn por kirli la akvon. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj etajn fiŝojn, krustulojn kaj marajn vermojn. Ili piediras tre svelte.

La voĉo de tiu birdo estas pli akra ol tiu de laFlavkrura tringo,Tringa flavipes.

Foje ili estas solecaj aŭ aperas en malgrandaj grupoj familiaj, sed foje aperas en pli multnombraj grupoj kune kun ekzempleroj deFlavkrura tringo,Tringa flavipes, kun kiuj ili estas facile konfuzeblaj, sed la Granda flavkrura tringo estas pli granda kaj havas pli longan bekon kun iome suprenkurba pinto.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Granda_flavkrura_tringo&oldid=9029363"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp