Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Granda Kanalo de Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Kanalo de Venecio
Canal Grande
kanalo
vidindaĵoRedakti la valoron en Wikidata
LandoItalioRedakti la valoron en Wikidatavd
SituoVenecio
Situo
Geografia situo45° 26′ 32″ N,12° 19′ 35″ O(mapo)45.44222222222212.326388888889Koordinatoj:45° 26′ 32″ N,12° 19′ 35″ O(mapo)

Geografia lokigo sur la mapo :Venecio

Granda Kanalo de Venecio (Venecio)
Granda Kanalo de Venecio (Venecio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo :Centra Venecio

Granda Kanalo de Venecio (Centra Venecio)
Granda Kanalo de Venecio (Centra Venecio)
DEC
Map
Granda Kanalo de Venecio
Parto deSan Marco(en)Traduki,San Polo(en)Traduki,Dorsoduro(en)Traduki,Santa Croce(en)Traduki kajCannaregio(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Satelita foto de la Granda Kanalo en 2001

LaGranda Kanalo de Venecio,itale Canal Grande, estas la ĉefa akvovojo deVenecio. Ĝi trairas la urbon laŭ formo de inversa "S", de la stacidomo (nord-okcidente) al la placo de Sankta Marko kun lasamnoma baziliko (sude).

La kanalon transas nur tri pontoj:

  • Ponte degli Scalzi ĉe la stacidomo
  • Ponte di Rialto, tre bela kaj fama, centre
  • Ponte dell'Accademia (Akademia Ponto), sude

Aliloke necesas boato por transiri; la liniaj boatoj, kiuj laŭiras la kanalon, alterne haltas ĉe la du flankoj. Eblas ankaŭ uzi taksian barketon (gondolon).

Ĉiuj tri kanalaj pontoj estas sufiĉe altaj por tralasi boatojn ankaŭ ĉe alta akvo; tial la kanalo estas grava akvovojo ĝuste dum periodoj de alta akvo, kiam boatoj ne povas pasi tra sub la pontoj de la malpli grandaj kanaloj.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • la Granda Kanalo kaj la Ponto de Rialto
    la Granda Kanalo kaj la Ponto de Rialto
  • la Granda Kanalo vidata de la Ponto de Rialto
    la Granda Kanalo vidata de la Ponto de Rialto

La Granda Kanalo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centraEŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estasMaria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orientaEŭropo. Jen kiel ŝi prezentasVenecion kun kvin grandaj vidindaĵoj el kiuj aludoj alBaziliko de Sankta Marko, laHorloĝturo, laĈefa Placo, laGranda Kanalo kaj laPonto Rialto:

Citaĵo
 
Ambaŭ alvenas fluge al Venecio milonda,
kie senĉesa miro povas defali neniam.
-Jen tie Baziliko de Sankta Marko frisora,
la Horloĝturo, Ĉefa Placo ĉe l'Granda Kanalo,
kiu surborde plenas per domoj arke vidlogaj
kaj jen kun galerioj marmora Ponto Rialto.[1] 

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Granda_Kanalo_de_Venecio&oldid=9030246"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp