LaGranda Insulo de Fajrolando (hispane Isla Grande de Tierra del Fuego, aŭ simpleTierra del Fuego, doFajrolando laŭ traduko aŭFuegio laŭ adapto, estas situanta en plej suda pinto deSudameriko, kontinento el kiu ĝi estas separata de laMagelana Markolo. Estas, laŭ areo, la29a plej granda insulo en la mondo kaj la plej granda, kun multa diferenco, el la insuloj de la granarkipelago Fajrolando.
Ĝi estas limigita sude de laKanalo Beagle, oriente de laAtlantiko kaj okcidente de laPacifiko. Tiu insulo estas kunapartenaĵo de Argentino kaj Ĉilio, al kiuj korespondas la orienta kaj okcidenta partol, respektive. Tiele 18 507,3 km² apartenas al Argentino kun 38,57 % de la totalo dum 29 484,7 km² apartenas al Ĉilio kun 61,43 % el la totalo de la areo de la insulo. La argentina parto de la insulo korespondas al laProvinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko, kies ĉefurbo estas la urboUshuaia. La ĉilia sektoro de la insulo korespondas majoritate al laProvinco Fuegio, apartenanta al la regionoMagallanes y de la Antártica Chilena. La ĉefurbo de tiu provinco estasPorvenir. La resto de la ĉilia sektoro de la insulo korespondas al parto de laProvinco Antártica Chilena, apartenanta ankaŭ al la sama regiono.
La retejo de laInstituto Geográfico Nacional atribuas alKabo San Pío la fakton esti la punkto plej suda de la teritorio argentina supermara kun fakta suvereneco; tamen, la retejo de la Subsekretario de Katastro de Fajrolando maekas, kepunta Falsa55° 03′ 34″ S66° 26′ 29″ O / 55.05944 °S, 66.44139 °O /-55.05944; 66.44139(mapo) kaj laislote Blanco55° 03′ 51″ S66° 33′ 06″ O / 55.06417 °S, 66.55167 °O /-55.06417; 66.55167(mapo) troviĝas plej sude ol la kabo San Pío.
La insulo havas pli ol 130 mil loĝantoj distribuitaj jene:
La loĝantaro en argentina teritorio estas majoritata pro la sukcesaj argentinaj planoj por turismo kaj industrio cele al setlado de loĝantaro kaj evitado ke ĝi iĝu "dezerta" insulo, kia tiu de la ĉilia sektoro. Pro eraroj de la Censo de 2010 eble la argentina sektoro havas pli ol 180 mil loĝantoj.
La ĉefaj setlejoj estas la jenaj: