LaGranda Barilrifo (ankaŭGranda rifa bariero) estas la plej grandakorala rifo de la mondo.[1][2] komponita de ĉirkaŭ 2,900 unuopaj rifoj[3] kaj 900 insuloj kiuj etendas tra ĉirkaŭ 2300 km sur areo de proksimume 344 400 km².[4][5] Ĝi etendas laŭlonge de laKorala Maro laŭ marbordo deKvinslando,Aŭstralio. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kielMarparko Granda Barilrifo.
La Granda Barilrifo povas esti vidata el laekstera spaco kaj estas la plej granda unuopa strukturo en la mondo farita el vivantaj organismoj.[6] Tiu rifa strukturo estas komponita el kaj konstruita de miloj da milionoj de etaj organismoj, konataj kielkoralajpolipoj.[7] Ĝi eltenas ampleksan diversecon de vivo kaj la tutarifo estis elektita kielMonda heredaĵo de Unesko en1981.[1][2]CNN etiketis ĝin kiel unu el lasep naturaj mirindaĵoj de la mondo.[8] LaQueensland National Trust nomumis ĝin kiel ŝtata ikono de Kvinslando.[9]
Granda parto de la rifo estas protektata de laMarparko Granda Barilrifo, kiu helpas limigi la efikon de homa uzado profiŝkaptado kajturismo. Aliaj kontraŭmediaj premoj (minacoj) en la rifo kaj tiesekosistemo estas alfluo de fluaĵoj,klimata ŝanĝo akompanata de amasa koralblankigado, kaj ciklaj eksplodoj de la populacioj de dornokronajmarsteloj. Laŭ studo publikigita en Oktobro 2012 fare deProceedings of the National Academy of Sciences, la rifo estis perdinta pli ol duono de sia korala kovro ekde 1985.[10]
La Granda Barilrifo estis dumlonge konata kaj uzata de la popoloj deIndiĝenaj aŭstralianoj kaj deInsulanoj de Toresa Markolo, kaj estas grava parto de la kulturo kaj spirita vivo de lokaj grupoj. La rifo estas tre populara destinejo por turistoj, speciale en la regionoj de la insuloj Whitsunday kajCairns. Turismo estas grava ekonomia aktiveco por la regiono, generante ĉirkaŭ 3 mil milionoj daaŭstraliaj dolaroj jare.[11]
La nomo "Granda Barilrifo" venas de terminoj uzitaj deMatthew Flinders, kiu faris la unuan detalan mapon pri ĝi en 1802.[13][14] Li uzisgreat reef ("granda rifo") por unu subrifo de tio, kion oni nun nomas Granda Barilrifo;barrier reef ("barilrifo") por ajna rifo, kiu malebligas la alvenon de ŝipoj aŭ ondoj al la marbordo; kajBarrier Reefs ("barilrifoj," "barilrifaro") por la aro de tiaj rifoj.[14]
La Granda Barilrifo estas klare videbla el aviadilo fluganta super ĝi.Elaera foto.Ardeinsulo, koralrifo en la sudo de la Granda Barilrifo.
La plej longakorala klifo en la mondo etendiĝas ĉe nordorienta marbordo deAŭstralio enKorala maro. Eĉ kiam oni nomas ĝinrifo, tio ne estas unusola koneksa rifo, sed temas pri reto da rifoj, kiu longas pli ol 2000 km kaj larĝas 2 – 150 km, norde ĝi malproksimas diversloke eĉ nur 50 kilometrojn de lando. El la rifo supreniras super la surfacon multnombra kvanto deinsuloj kaj insuletoj, el kiuj sur kelkaj eblas enloĝiĝi. Tio estas unusola konstruaĵo de vivaj kreituloj surTero videbla eĉ elLuno. Indiĝenaj loĝantoj nomis ĝinWaga Gaboo.
La Granda Barilrifo estas distinga trajto de dividaĵo de laGranda Disiganta Montaro. Ĝi inkludas la pli malgrandajn insulojn Murray.[15] Ĝi atingas el laToresa Markolo (inter Bramble Cay, ties plej norda insulo, kaj la sudan marbordon dePapuo-Nov-Gvineo) en la nordo de nenomita marpasejo inter laInsulo Lady Elliot (ties plej suda insulo) kajFraser-insulo en la sudo. La Insulo Lady Elliot estas situanta je 1 915 km sudoriente de Bramble Cay en rekta linio.[16]
La teorio dePlatotektoniko indikas, ke Aŭstralio havaskontinentan drivon, tio estas moviĝas norden laŭ rapideco de 7 cm jare, startinte dum laKenozoiko.[17][18] Orienta Aŭstralio suferas periodon detektona levo, kiu movis laakvodislimon en Kvinslando 400 km interne. Ankaŭ dum tiu tempo, Kvinslando suferis vulkanajn erupciojn kiuj kondukis albazaltaj fluaĵoj de centraj kaj ŝildajvulkanoj .[19] Kelkaj el tiuj iĝisvulkaninsuloj.[20] Post laKoralmaraBaseno, koralrifoj ekkreskiĝis en la Baseno, sed ĝis antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, norda Kvinslando estis ankoraŭ en moderklimataj akvoj sude de tropikoj — tro malvarmaj por elteni koralan kreskon.[21] La historio de la disvolviĝo de la Granda Barilrifo estas kompleksa; post Kvinslando derivis en tropikajn akvojn, ĝi estis ege influita de rifaj kreskoj kaj malkreskoj kiam la marnivelo ŝanĝis.[22]
Rifoj povas pliiĝi en diametro ĉirkaŭ 1 ĝis 3 centimetrojn jare, kaj kreskas vertikale ie ajn el 1 ĝis 25 cm jare; tamen, ili kreskas nur super profundo de 150 metroj pro sia neceso de sunlumo, kaj ne povas kreski super la marnivelo.[23] Kiam Kvinslando estis rande al tropikaj akvoj antaŭ 24 milionoj da jaroj, kelkaj koraloj kreskis,[24]:29 sed la modelo desedimentado tuj disvolviĝis en erozio fare de laGranda Disiganta Montaro; kio kreisriverdeltojn, marsedimentojn kaj malheligon, kiuj estas maltaŭgaj kondiĉoj por la koralkresko. Antaŭ 10 milionoj da jaroj, la marnivele ege malaltiĝis, kio poste ebligis sedimentadon. La subtavolaro de la rifo eble bezonis konstruiĝi el la sedimentoj ĝis sia bordo estis sufiĉe for por ke la venantaj sedimentoj ne malhelpu la koralkreskon. Aldone, proksimume antaŭ 400 000 jaroj estis partikulare varma periodo interglaciala kun pli altaj marniveloj kaj akvotemperatura ŝanĝo de 4 °C.[24]:37
La tero kiu formis lasubstraton de la nuna Granda Barilrifo estismarborda ebenaĵo formita el eroziitaj sedimentoj de laGranda Disiganta Montaro kun kelkaj pli grandaj montetoj (plej el kiuj estis mem restaĵoj de pli malnovaj rifoj[25] aŭ, en pli raraj okazoj, vulkanoj[24]:26).[24]:18LaReef Research Centre (Rifa Esplorcentro), nome Kooperativa Esplorcentro, trovis koralan 'skeleton' kiel kuŝaejo kiu datas el duono da milionoj da jaroj.[26] La aŭtoritato de laMarparko Granda Barilrifo (GBRMPA) konsideras, ke la plej frua pruvaro de la kompletaj rifostructuroj estas de antaŭ 600 000 jaroj.[27] Laŭ la GBRMPA, oni supozas, ke la nuna, vivanta rifostrukturo ekkreskiĝis sur la pli malnova platformo antaŭ ĉirkaŭ 20 000 jaroj.[27] La "Australian Institute of Marine Science" konsentas, metante la komencon de la kresko de la nuna rifo en la tempo de laLasta glacimaksimumo. En tiu epoko, la marnivelo estis 120 m pli malalta ol nuntempe.[25]
Elaera vido de la rifo Arlington.
El antaŭ 20 000 jaroj ĝis antaŭ 6 000 jaroj,la marnivelo leviĝis konstante tra la tuta mondo. Dum ĝi plialtiĝis, la koraloj povis tiam kreski pli alte sur la ĵus enakvigitaj marbordoj de la montetoj de la marborda ebenaĵo. Ĉirkaŭ antaŭ 13 000 jaroj la marnivelo estis nur 60 m pli malalta ol tiu nuna, kaj koraloj komencis ĉirkaŭi la montetojn de la marborda ebenaĵo, kiuj estis tiam fakte kontinentajinsuloj. Dum la marnivelo plialtiĝis, plej el la kontinentaj insuloj estis mergitaj. La koraloj povis tiam superkreski la mergitajn montetojn, por formi la nunajn rifojn kaj rifinsuletojn. La marnivelo de tiu areo ne multe plialtiĝis en la lastaj 6 000 jaroj.[25] LaCRC Reef Research Centre ĉirkaŭkalkulas la aĝon de la nuna, vivanta rifostrukturon je 6 000 ĝis 8 000 jaroj.[26] La neprofundakvaj rifoj kiuj videblas en elaer-fotoj kaj en saelitaj bildoj kovras areon de 20 679 km2, plej (ĉirkaŭ 80%) el kiuj[28] estis kreskinta sur la pinto de kalkoŝtonaj platformoj kiuj estas restaĵoj de pasintaj (Pleistoceno) fazoj de rifokresko.[24]
La restaĵoj de iama barilrifo simila al tiu de la Granda Barilrifo estas enKimberley, Okcidenta Aŭstralio.[29]
La Mondhereda Areo de la Granda Barilrifo estas dividita en 70bioregionoj,[30] el kiuj 30 estas rifaj bioregionoj.[31][32] En la norda parto de la Granda Barilrifo, formiĝis bendorifoj kaj deltarifoj; tiuj strukturoj ne estas troveblaj en la cetero de la rifa sistemo.[26] Ankaŭ ne estasatoloj en la sistemo,[24]: 7 kaj rifoj ligitaj al la kontinento estas raraj.[24]:18
Tamen bordorifoj estas distribuataj amplekse, sed estas plej oftaj ĉe la suda parto de la Granda Barilrifo, ligitaj al altaj insuloj, por ekzemplo, ĉe laInsuloj Whitsunday. Lagunhavaj rifoj estas oftaj en la sudo de la Granda Barilrifo, kaj pli norde, ĉe la marbordo de la Golfeto Princino Karloto. Rifoj kun formo de duonluno estas la plej oftaj en la mezo de la sistemo, por ekzemplo la rifoj ĉirkaŭ la Lacertinsulo. Duonluna rifoj estas troveblaj en la fora nodo de la Marparko de la Granda Barilrifo, kaj en la Rifoj Swain (inter la 20a kaj la 22a paraleloj sudaj). Ebenaj rifoj estas troveblaj kaj en la nordaj kaj en la sudaj partoj, proksime de laKabjorka Duoninsulo, de la Golfeto Princino Karloto, kaj ĉeCairns. Plej el la insuloj de la rifoj estas sur ebenaj rifoj.[24]:158–160
Nesalakvaj elfluejoj povas havi surlokan efikon al la rifo, havigante liveradon denesala akvo, foje riĉa en nutraĵoj kio kontribuas al eŭtrofikado.[33][34]
La rifo ĉiujare pligrandiĝas kaj kreskas elinterne kaj ekstere, ĉarpolipoj, kreantaj ĝin, senĉese multiĝas kreante novajn unuopulojn. Ĉiu polipo estas ligata kun sia najbaro. Ĉiu specio de koralo havas sian propran formon de la kresko, per kio estiĝas granda variableco de la rifo, la plej diversajmontetoj,ebenaĵoj,tabuloj,branĉetoj kajkornaroj.
La rifo prezentas unu elbiologie plej riĉajn regionojn de la mondo. Jam longtempebiologoj klopodas per la plej diversaj metodoj taksi ties aĝon. Sukceso venis nur kiam geologia boraĵo (elfosaĵo) venis en lokojn, kie la maso de koraloj interkontaktiĝas kun subaĵo, do tie, kie foje la koraloj komencis kreski. Al ĝenerala surprizo montriĝis, ke la rifo estas aĝa nur je 600 000 jaroj.
La granda rifaro donas hejmon al pli ol mil specioj defiŝoj kaj ĝi mem estas kreata de preskaŭ 400 specioj de koraloj.[35] La lokoj, kie ĝi supreniras la surfacon, servas kiel rifuĝejo debirdoj. Ĉirkaŭ 4 mil specioj de fiŝoj, 350 specioj da koraloj, dekoj da specioj demaraj serpentoj,krustacoj,lamenbrankuloj ks. kreas riĉan kaj komplikanekosistemon, kiu estas komparebla nur kunTropika pluva praarbaro. La Granda Barilrifo subtenas eksterordinaran vivodiversecon, inter kiu multajvundeblaj aŭendanĝerigatajspecioj, kelkaj el kiuj povas estiendemiaj de la rifaro.[36][37]
Tridek specioj decetacoj estis registritaj en la Granda Barilrifo, kiel laAkrapinta baleno, la Hind-Pacifika ĝiba delfeno, kaj laĜiba baleno. Grandaj populacioj dedugongoj vivas tie.[37][38][39] Pli ol 1 500fiŝospecioj vivas en la rifo, kiel laklaŭnfiŝo, la boharperko, la ruĝgorĝa imperiestro, kaj kelkaj specioj de Lutjanedoj kaj la koraltruto.[38] Kvardek naŭ specioj amasfrajas, dum aliaj okdek kvar specioj frajas aliloke en la teritorio.[40] Dek sep specioj demarserpentoj vivas en la Granda Barilrifo en varmaj akvoj ĝis 50 m de profundo kaj estas pli oftaj en la suda ol en la norda sekcio. Neniu el tiuj trovitaj en la Mondhereda Areo de la Granda Barilrifo estas endemiaj, kaj ankaŭ ne endanĝerita.[41]
Ses specioj demartestudoj venas al la rifoj por reproduktiĝi: nome lakelonio, laleda martestudo, laakcipitrobeka martestudo, la kareta martestudo, la aŭstralia ebendorsa martestudo kaj la oliveca martestudo. La kelonioj de la Granda Barilrifo havas dugenetike distajn populaciojn, unu en la norda parto de la rifo kaj la alia en la suda parto.[42] Dek kvin specioj de marherboj en bedoj altiras dugongojn kaj testudojn,[38] kaj havigas habitaton por la fiŝoj.[24]:133 La plej oftajgenroj de marherboj estasHalophila kajHalodule.[43]
Markrokodiloj vivas enmangrovoj kajsalmarĉoj ĉe la marbordo proksime de la rifo.[44] Nestumado ne estis registrita, kaj la salmarĉa krokodila populacio en GBRWHA estas de ampleksa teritorio sed de malalta denseco.[41] Ĉirkaŭ 125 specioj deŝarkoj,rajoj aŭĥimeroj vivas en la rifaro.[45][46] Ĉirkaŭ 5 000 specioj demoluskoj estis registrita en la rifaro, kiel lagiganta tridakno kaj variajnudbrankuloj kaj konushelikoj.[38] Kvardek naŭ specioj de kudrilfiŝoj kaj naŭ specioj dehipokampoj estis registritaj.[41] Almenaŭ sep specioj deranoj vivas en la insuloj.[47]
Ĉirkaŭ 215 specioj de birdoj (kiel 22 specioj de marbirdoj kaj 32 specioj de marbordaj birdoj) vizitas la rifojn kaj nestumas aŭ ripozas sur la insuloj,[24]:450–451 kiel lablankventra maraglo kaj laroza ŝterno.[38] Plej nestolokoj estas en la insuloj de la nordaj kaj sudaj regionoj de la Granda Barilrifo, kaj 1.4 ĝis 1.7 milionoj da birdoj uzas la lokojn por reproduktiĝi.[48][49] La insuloj de la Granda Barilrifo subtenas ankaŭ 2 195 konatajn plantospeciojn; tri el tiuj estas endemiaj. La nordaj insuloj havas 300–350 plantospeciojn kiuj tendencas esti lignaj, dum la sudaj insuloj havas 200 kiuj tendencas esti herbaj; la regiono Whitsunday estas la plej diversa, subtenante 1 141 speciojn. La plantoj estas disvastigitaj pere de birdoj.[47]
Acanthurus lineatus inter la koraloj de la rifo Flynn.
Estas almenaŭ 330 specioj de ascidiacoj en la rifa sistemo kun diametro de 1–10 cm. Inter 300–500 specioj debriozooj vivas en la rifaro.[46] Kvar cent koralaj specioj, kaj de malmolaj koraloj (Scleractinia) kaj de molaj koraloj (Alcyonacea) vivas en la rifoj.[38] La majoritato de tiuj frajasgametojn, kaj reproduktiĝas en amasaj frajadoj kiuj estas okazigitaj de la plialtigo de la martemperaturoj de la printempo kaj de la somero, la luna ciklo kaj la taga ciklo. Rifoj de la interno de la Granda Barilrifo frajas dum la semajno post la plena luno en oktobro, dum en la eksteraj rifoj oni frajas en novembro kaj decembro.[50] Iliaj oftaj molaj koraloj apartenas al 36 genroj.[51] Kvin cent specioj de maraj algoj aŭmakroalgoj vivas en la rifoj,[38] kiel dektri specioj de la genroHalimeda, kiuj lasaskalkoŝtonajn amasojn ĝis 100 m larĝa, kio kreas ekosistemetojn en la surfaco kio estis komparita kun la kovro de lapluvarbaro.[24]:185
Nuntempe ĉi tie ekzistas la tn. "verdaj zonoj", kie estas malpermesita ajnafiŝkaptado. Tio rilatas proksimume al 5 % da rifo, kio estas areo kun 16 000 kvadrataj kilometroj.
Martemperaturo kajblankigo de la Granda Barilrifo.
Klimata ŝanĝo, poluado, lakrondorna marstelo kajfiŝkaptado estas la ĉefaj minacoj al la bonfarto de tiu rifosistemo. Aliaj minacoj estas ŝipakcidentoj,naftoverŝoj, kaj tropikaj ciklonoj.[52] La Skeleterozia Bendo, nome malsano de la ostokoraloj okazigita de laprotozooHalofolliculina corallasia, damaĝas 31 koralspeciojn.[53] Laŭ studo de 2012 de laUsona Nacia Akademio de Sciencoj, ekde 1985, la Granda Barilrifo perdis pli ol duono de siaj koraloj kaj du trionoj de la perdoj okazis el 1998 pro la faktoroj listigitaj antaŭe.[54]
La Marparka Aŭtoritato de la Granda Barilrifo konsideras, ke la plej granda minaco al la Granda Barilrifo estas la klimata ŝanĝo, kio okazigas la oceanan varmigon kio siavice pliigas lakoralblankigo.[55][56] Amasa koralblankigo okazis pro maraj varm-ondoj okazintaj en la someroj de 1998, 2002 kaj 2006,[57] kaj oni timas, ke tio estos ĉiujara okazo.[58] Setutmonda plivarmigo pluas, koraloj ne povos elteni la pliiĝantajn oceanajn temperaturojn. Okazoj de koralblankigo kondukas al pliigo de la eblo de malsanoj, kiuj okazigas detruajn ekologiajn efikojn al la rifokomunumoj.[59]
En Julio 2017UNESCO publikigis decidon, esprimante seriozan priokupigon pri la efikon de la koralblankigo en la Granda Barilrifo. Tiu decido avertis Aŭstralion, ke ĝi ne trafos la celojn de la informo "Reef 2050" sen konsiderinda laboro por plibonigi la akvokvaliton.[60]
Klimata ŝanĝo influas ankaŭ al aliaj formoj de rifa vivo — la gamo de preferataj temperaturoj de kelkaj fiŝoj kondukas ilin al serĉado de novaj habitatoj, kaj tio pliigas la mortindicojn de fiŝidoj en predataj marbirdoj. Klimata ŝanĝo ankaŭ tuŝas la populaciojn kaj disponeblan habitaton de martestudoj.[61]
Okazoj de koralblankigo en bentaj koralkomunumoj (pli profundaj ol 20 m) en la Granda Barilrifo ne estas tiom bone dokumentita kiel tiuj de ne tiom profundaj akvoj, sed ĵusa esplorado montris, ke la bentaj koralkomunumoj estas ĝuste tiom negative tuŝitaj pro la pliigo de la oceanaj temperaturoj. Oni trovis, ke kvin specioj de grandaj bentokoraloj de la Granda Barilrifo blankiĝis pro altaj temperaturoj, konfirmante, ke la bentokoraloj estas vundeblaj de la temperatura stresado.[62]
Alia grava minaco kiun frontas la Granda Barilrifo estaspoluado kaj malpliigitaakvokvalito. La riveroj de nordorienta Aŭstralio poluas la Rifaron dum la tropikaj inundoj. Ĉirkaŭ 90% de tiu poluado venas el agrikulturafluado.[63] Ĉirkaŭ 80% el la tero apuda al la Granda Barilrifo estas uzata poragrikulturo inkludante intensivan kultivadon desukerkano, kaj grava bredado de bovaro. Agrikulturaj praktikoj damaĝas la rifaron protropaŝtado, pliiganta elfluado de agrikulturaj sedimentoj, nutrantoj kaj kemiaĵoj inter kiujsterko,herbicidoj kajpesticidoj, kio reprezentas la plej gravan riskon por la bonfarto de la koraloj kaj de la biodiverseco de la rifoj.[64] Sedimentoj enhavantaj altajn niveloj de kupro kaj de aliaj pezaj metaloj fontintaj el la Minejo Ok Tedi en Papuo-Nov-Gvineo estas ebla polucirisko por la plej norda parto de la Granda Barilrifo kaj por la regionoj de laToresa Markolo.[65]
Ĉirkaŭ 67% de koraloj mortis en la plej akre tuŝita norda parto de la rifaro, laŭ informo de laARC Centre of Excellence for Coral Reef Studies.[66]
La marsteloAcanthaster planci predigas koralajn polipojn. Grandaj nombrokreskoj de tiu specio povas damaĝi rifojn. En 2000, nombrokresko kontribuis al foriĝo de 66% de la Rifa Esplora Centro.[67] Oni kredas, ke la loĝnombro de la specio sekvas naturajn ciklojn, sed la kreskoj fariĝas pli ekstremaj pro malbona akva kvalito kaj kaptado de la predantoj de la marsteloj.[67][68]
Ŝipaj akcidentoj estas grava danĝero, ĉar pluraj komercaj ŝipvojoj iras tra la Granda Barilrifo.[71]Kvankam la trarifa vojo ne estas facila, pilotoj taksas ĝin pli sekura ol eksterrifa, ĉar damaĝita ŝipo povas sidi sur la rifo dum oni riparas ĝin.[72] Pli ol 1600 konataj ŝiprompiĝoj okazis en la regiono de la Granda Barilrifo.[73]La 3-an de aprilo 2010, lakarboporta ŝipoShen Neng 1 koliziis kun la rifo Douglas Shoals[74] kajverŝis eble kvar tunojn da petrolo en la akvon kaj kaŭzis vastan damaĝon al la rifoj.[75]
La registaro deKvinslando intencemortigas ŝarkojn tra la tuta ŝtato, inklude la Grandan Barilrifon.[76][77] Laŭ sciencistoj kaj mediprotektistoj, tiu "malaktuala, kruela, kaj senefika" programo damaĝas lamaran ekosistemon.[77] Ĝi uzasŝarkretojn kajbarelliniojn kun garnitaj hokoj por mortigi ŝarkojn en la Granda Barilrifo. Estas 173 mortigaj brellinioj en la rifaro.[76][77][78] Oni pafmortigas ŝarkojn trovitajn vivaj sur la hokoj.[79] La kvinslanda registaro mortigis proksimume 50 mil ŝarkojn de 1962 ĝis 2018.[80] Krome, la mortigiloj mortigis multajn aliajn bestojn (interaliedelfenojn kajtestudojn). Entute 84 mil bestoj estis mortigitaj en la ŝtato ĝis 2015, inklude ŝarkojn (plejparte de specioj, kiuj estas sendanĝeraj por homoj) kaj aliajn bestojn.[81] En 2024Humana Societo Internacia gajnis proceson kontraŭ la registaro de Kvinslando per juĝo deviganta la registaron konstante kontroli la liniojn, kaj forporti kaj liberigi kaptitajn ŝarkojn anstataŭ mortigi ilin.[82]
La Granda Barilrifo estis delonge konata kaj uzata deIndiĝenaj aŭstralianoj kaj deInsulanoj de Toresa Markolo. Indiĝenaj aŭstralianoj estis loĝantaj en la areo dum almenaŭ 40 000 jaroj,[83] kaj Insulanoj de Toresa Markolo ekde antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj.[84] Por tiuj ĉirkaŭ 70 klanaroj, la rifaro estis ankaŭ grava kultura trajto.[85]
En 1768 la francoLouis de Bougainville trovis la rifaron dum esplora misio, sed li ne postulis la areon por Francio.[86] La 11an de junio 1770, la ŝipo "Endeavour", kapitanigita de la esploristoJames Cook, surgrundiĝis sur la Granda Barilrifo el kio ricevis grandan damaĝon. Malpezigi la ŝipon kaj reflosigi ĝin dum venanta tajdo finfine savis ĝin.[87] Unu el la plej famaj vrakoj tie estis tiu de la ŝipo "Pandora" en la 29a de aŭgusto 1791, kio mortigis 35 homojn. LaQueensland Museum fari arkeologiajn elfosaĵojn al la vrako dePandora ekde 1983.[88] Ĉar la rifaro ne havas atolojn, ĝi restis tre malbone studita en la 19a jarcento.[24]:7 Dum tiu epoko, kelkaj el la rifarinsuloj estis minitaj por atingi kuŝejojn daguano, kaj oni konstruis lumturojn kiel indikiloj por la sistemo.[24]:452 kiel en laInsulo Raine, nome la plej frua ekzemplo.[89] En 1922, la Komitato de la Granda Barilrifo ekfaris multon de la plej frua esplorado de la rifaro.[24]:9
El la1970-aj jaroj la aŭstralia registaro iniciatas diversajn projektojn por la bonfarto de la Granda Barilrifo.
↑La Monda Heredareo de la Granda Barilrifo, kiu havas 348,000 km², havas 2900 rifojn. Tamen, tio ne inkludas la rifojn troviĝantajn en laToresa Markolo, kiu havas ĉirkaŭkalkulitan areon de 37,000 km² kun eble 750 rifoj kaj sablejoj. (Hopley, p. 1)
↑Access Economics Pty Ltd (2005). "Measuring the economic and financial value of the Great Barrier Reef Marine Park" (PDF).[1] Alirita la 6an de Februaro 2016.
↑A. K. Lobeck. (1951)Physiographic Diagram of Australia. Nov-Jorko: The Geological Press, Columbia University. “to accompany text description and geological sections which were prepared by Joseph Gentili and R.W. Fairbridge of theUniversity of Western Australia”.
↑"Great Barrier Reef General Reference Map" (PDF). Great Barrier Reef Marine Park Authority. Septembro 2004.[2]Arkivigite je 2016-02-06 per la retarkivoWayback Machine Alirita la 6an de Februaro 2016.
↑Davies, P.J., Symonds, P.A., Feary, D.A., Pigram, C.J. (1987). “Horizontal plate motion: a key allocyclic factor in the evolution of the Great Barrier Reef”,Science238 (4834),p. 1697–1700.
↑ (1a de marto 2013) “Submerged banks in the Great Barrier Reef, Australia, greatly increase available coral reef habitat”,ICES Journal of Marine Science70 (2),p. 284–293.doi:10.1093/icesjms/fss165.
↑. Wonky Holes. Catalyst transcript. Australian Broadcastiing Corporation (18a de majo 2006). Arkivita ella originalo je 19a de aprilo 2019. Alirita 17a de aprilo 2019 .
↑Great Barrier Reef Marine Park Authority (2005) Environmental Status: Seagrasses. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita ella originalo je 2a de oktobro 2006. Alirita 23a de majo 2007 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2006-10-02. Alirita 2020-06-23 .
↑Great Barrier Reef Marine Park Authority Environmental status: birds. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita ella originalo je 28a de septembro 2007. Alirita 23a de majo 2007 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2007-09-28. Alirita 2020-06-23 .
↑ (2011) “Metagenomic analysis of the coral holobiont during a natural bleaching event on the Great Barrier Reef”,Environmental Microbiology Reports3 (6),p. 651–660.doi:10.1111/j.1758-2229.2010.00234.x.
↑Coastal water quality. The State of the Environment Report Queensland 2003. Environment Protection Agency Queensland (2003). Arkivita ella originalo je 14a de junio 2007. Alirita 7a de junio 2007 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2007-06-14. Alirita 2020-06-23 .
↑Harris, P.T., 2001. Environmental Management of Torres Strait: a Marine Geologist’s Perspective, in: Gostin, V.A. (Ed.), Gondwana to Greenhouse: environmental geoscience – an Australian perspective. Geological Society of Australia Special Publication, Adelaide, pp. 317–328
↑Environmental Protection Agency/Queensland Parks and Wildlife Services About the Reef. Arkivita ella originalo je 15-a de aŭgusto 2007. Alirita 23-a de marto 2007 .
Bell, Peter (1998). AIMS: The First Twenty-five Years. Townsville: Australian Institute of Marine Science.ISBN 978-0-642-32212-8.
Bowen, James; Bowen, Margarita (2002). The Great Barrier Reef : history, science, heritage. Cambridge : Cambridge University Press.ISBN 0-521-82430-3.
Done, T.J. (1982). "Patterns in the distribution of coral communities across the central Great Barrier Reef". Coral Reefs 1 (2): 95–107. Bibcode:1982CorRe...1...95D. doi:10.1007/BF00301691.
Hopley, David; Smithers, Scott G.; Parnell, Kevin E. (2007). The geomorphology of the Great Barrier Reef: development, diversity, and change. Cambridge University Press.ISBN 0-521-85302-8.[4] Alirita la 6an de Februaro 2016.
Hutchings, Pat; Kingsford, Mike; Hoegh-Guldberg, Ove (2008). The Great Barrier Reef: Biology, Environment and Management. CSIRO Publishing.ISBN 978-0-643-09557-1.
Lucas, P.H.C.; et al. (1997). The outstanding universal value of the Great Barrier Reef World Heritage Area. Great Barrier Reef Marine Park Authority.ISBN 0-642-23028-5.
Mather, P.; Bennett, I., eld. (1993). A Coral Reef Handbook: A Guide to the Geology, Flora and Fauna of the Great Barrier Reef (3a eld.). Chipping North: Surrey Beatty & Sons Pty Ltd.ISBN 0-949324-47-7.