Granda Ŝiro (en laanglaBig Rip) estaskosmologia hipotezo koncernanta la finan destinon de laUniverso.
La hipotezo enkadriĝas en la modelo de laPraeksplodo kaj antaŭvidas konstantanakcelon de la ekspansio de la Universo. Tiu modelo de “Granda Ŝiro” akiris scienco-teorian dignon pro ĵusajastronomiaj observadoj, kiuj ĝuste rivelus keekspansio de la Universo estas akcelanta: rezulto dekomence nekredebla laŭ multaj kosmologoj.
La ensceniĝo de tiu surpriza rezulto liveriĝis en1998 kaj baziĝas sur observadoj priSupernovaoj de la 1a tipo en forajGalaksioj.[1][2]
La ŝlosilo de la teorio kuŝas en kvanto damalluma energio en la Universo. Se la malluma energio superas certan valoron, la tutafizika materio fine por ĝi estus viditaj frakasiĝo kaj ruiniĝo.
La valoro prospektinda estas “w”, nome la rejŝo inter la premo de la malluma energio kaj ĝiadenseco. Sew < -1, la Universo estos ĉe la fino diserigita. Inversa kalkulo estus katastrofa: antaŭe la galaksioj estus separitaj unu de aliaj, poste la gravito estus tro malforta por ilin teni kunigitaj kaj lasteloj dissemiĝus. Ĉirkaŭ tri monatoj antaŭ la katastrofa fino, laPlanedoj disiĝus el la steloj. En la lastaj momentoj steloj kaj planedoj dispecetiĝus, kaj laatomoj estus neniigitaj en nura frakcio desekundo antaŭ la fino. Sekve la Universo estus reduktita al amaso daelementaj partikloj izolitaj unu de la aliaj, kie ĉiu aktiveco estus ne ebla. Ĉar ĉiu partiklo estus nekapabla “vidi” la aliajn, certasence la observebla Universo efektive reduktiĝos al nulo.
La aŭtoroj de tiu hipotezo, sciencula aro gvidata deRobert Caldwell de laKolegio Dartmouth, kalkulis ke la tempo intervenanta de nun ĝis la finiĝo de la Universo, estas devenebla el tiu formulo:
kie estas la valoro de la repuŝa forto de la malluma energio, H0 estas lakonstanto de Hubble kaj Ωm la nuna valoro de la tuta denseco de la universa materio.
Kalkulinte, ekzemple, ω = -1,5, H0 = 70 km/s/MPsec e Ωm = 0,3 oni konkludas ke la fina momento okazus 3,5×1010 jaroj post laPraeksplodo, kio alproksimiĝas al ĉirkaŭ 2,1×1010, nome 21 miliardoj da jaroj (se oni ne volas kalkuli la milionajn frakciojn.[3] Se la tempo ŝajnas longa oni konsideru ke aliaj teoriaj kosmologioj ne disdegnas ĝin duobligi.[1]
Ĵusaj studoj[4] pruvis ke tiuj modeloj estas akordigeblaj kun la observoj kaj, plue, en iuj kazoj, eĉ pli akordigeblaj kun la observitaj datenoj ol kun tiuj de kosmologia konstanto.