Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gramatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio de Nebrija instruanta gramatikon ĉe lamecenato Juan de Zúñiga. Bildo de laIntroductiones latinae,1481.
Prisciano, aŭ la Gramatikisto, marmoraĵo kiu datas de 1437-1439 el la kampanilo deFlorenco, Italio, fare deLuca della Robbia. La bildo montras alegorion de la gramatikisto.

Gramatiko (de lagrekagramma = litero,grammatiké = kapablo skribi kaj legi) estas sistemo de lingvaj esprimiloj kaj formoj hierarkie aranĝitaj kaj komprenataj kielregularo de konkretalingvo. "Gramatiko" ankaŭ povas signifi la fakon delingvistiko studanta tiujn regulojn de lingvo.Gramatikisto estas la profesio de tiu kiu dediĉas sin ĉu al verkado ĉu al studado kaj instruado de gramatiko ĝenerale aŭ de unu partikulare.

Ĝi konsistas precipe el du kernaj branĉoj nome

Morfologio (inkluzivevortfarado) - la interna formo devortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj
Sintakso - la aranĝo de vortoj en frazoj kaj subfrazoj

sed fakte plej gramatikistoj kaj fakuloj parolas pri kvar niveloj de studado kaj aplikado, nome la jenaj:

Foje oni limigas la uzadon de la terminogramatiko al la reguloj kaj principoj kiujn difinas la dua el tiuj menciitaj niveloj. Tamen, la separo de la niveloj ne estas tute klara ĉar kelkaj gramatikaj reguloj realiĝas en la nivelo fonetik-fonologia kaj same ekzistas semantikaj aspektoj aŭ kriterioj kiuj utilas por decidi kiam difinita konstruero estas gramatika.

Oni ankaŭ povas distingi interpriskriba kajinstrua (normigaordona) gramatiko. La unua studas kiel la ordinaraj parolantoj de iu lingvo uzas sian lingvon, kaj el tiuj observoj tezas gramatikajn regulojn. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras konsilojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu aŭ skribu. EnEsperanto, pro la aparta statuso de niaFundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
Kovrilpaĝo de la unua anglalingva traduko de laTéĥne Grammatiké deDionizio de Trakio, fare de Thomas Davidson, publikigita en1874.

La terminogramatiko derivas el lalatinagrammatĭca,[1] kaj tiu de lagreka esprimo γραμματικῆ [τέχνη] (grammatikḗ téĥne), kietéĥne signifis «arton» aŭ «teknikon» kajgrammatikḗ, derivita el γράμμα (grámma, «litero»), signifis «de la literoj».[2] Por laantikvaj grekoj, tiu «arto de la literoj» enhavis ĉiun aspekton de la parolo:ortografio,sintakso, interpretado de la tekstoj kaj eĉ laliteraturan kritikon; tio estas, enhavis grandan parton de tio kion nuntempe oni konsideras ene defilologio, ĉu kiel gramatiko ĉu kielretoriko.[2]

EstisDionizio de Trakio, en siaTéĥne Grammatiké (1a jarcento a.K.), kiu establis terminaron kiun heredos la postaj okcidentaj gramatikoj, el lalatinaj.[2] Laantikvaj romianoj, kun ĉefeElio Donato, kreis la terminonlitteratura (delittera, «litero») kiun ili rezervis por lahistoria kaj interpreta aspektoj, dum ili konservis lagrekismongrammatica por la aro de normoj kaj reguloj.[2]

Tipoj de gramatiko

[redakti |redakti fonton]

Inter la ĉefaj tipoj de gramatiko aŭ vidpunktoj en la studo de la gramatiko troviĝas la jenaj:

  • Lapreskriba gramatiko, aŭnorma gramatiko, estas tiu kiu prezentas normojn de uzado por specifa lingvo, cele al malkonsilado pri la lingvaj konstruaĵoj nenormigitaj. La tradicia gramatiko estas tipe preskriba. Tiu tipo de gramatiko estas bazita kutime sur la prestiĝa dialekto ene de parola komunumo, kaj plej ofte malkonsilas kelkajn lingvajn konstruaĵojn kiuj estas oftaj inter la sociekonomiaj aŭ kulturaj grupoj kaj kiuj ekuziĝas en sociaj grupoj pli altaj cele al imitado de la konduto de tiuj. Kvankam la preskriba gramatiko ankoraŭ kutime uzatas enpedagogio kaj en la instruado de fremdaj lingvoj, ĝi estis perdinta gravecon en la moderna akademia lingvistiko, kaj aktuale ĝi preskriba nur subaron de la uzado de la lingvo.
Priskriba gramatiko de la hispana lingvo.
  • Lapriskriba gramatiko celas priskribi la aktualan aŭ faktan uzadon de lingvo, evitante juĝi per preskriba maniero. Ĝi ligiĝas al difinita parolkomunumo kaj celas havigi regulojn de uzado por ĉiu ajnvorto konsiderata gramatike ĝusta en tiu komunumo.
  • Latradicia gramatiko estas la kolekto de ideoj pri gramatiko kiun la okcidentaj socioj estis heredintaj de Grekio kaj Romio. La preskriba gramatiko estas formulita kutime per terminoj de la preskribaj konceptoj hereditaj de la tradicia gramatikaro. La moderna priskriba gramatiko celas korekti la erarojn de la tradicia gramatiko, kaj ĝeneraligas sian limigan normaron por eviti limigi la lingvojn al la modelo de laLatino.
  • Lafunkcia gramatiko, estas ĝenerala rigardo al la organizado de lanatura lingvo, formulita deSimon Dik, kiu konsideras tri bazajn normojn de kongruado: tiu tipologia, kiu implikas la aplikadon de reguloj al ajna lingvo, tiu pragmatika, kiu intencas la aplikadon de la frazoj al la interagado en la komunikado, kaj la psikologia, pro kio ĝi klopodas esti kongruebla kun la psikologiaj mekanismoj implikitaj en la proceduro de natura lingvaĵo.[3]
  • Lagenera gramatiko La genera sintakso estas teorio pri frazostrukturo kaj gramatika kapablo ĉe homoj. Alivorte, ĝi studas ĉiujn eblajn strukturojn en naturaj lingvoj. Branĉo de la ĝenerala lingvistika teorio (psikolingvistiko) estas bazita sur la genera gramatiko, disvastigita ĉefe deNoam Chomsky el kio derivas la tiel nomitaGenerativa lingvistiko.
  • Laformalaj gramatikoj aperas enkomputa lingvoscienco. La sintakso de ĉiu lingvaĵo de programado difiniĝas fakte per formala gramatiko. En teorio de la informadiko kaj en matematiko, la formala gramatiko difinasformalajn lingvojn. Formala gramatiko en la teorio de formalaj lingvoj estas metodo de priskribo de formala lingvo. Ĉiu formala lingvoL bazas sur iu finkvantaalfabetoA de literoj (simboloj). Alivorte, gramatiko estas metodo (matematika aparato) de distingo de propozicioj, konstruitaj sur la bazo de alfabetoA, apartenantaj al lingvoL de ĉiuj literaj sekvencoj el alfabetoA.

Historio de la gramatika teorio

[redakti |redakti fonton]
GramatikistoElio Donato en laNurenberga Kroniko.
Kovrilpaĝo de laGrammatica Antonii Nebrissensis, 1492.
Arcticae horulae succisivae.
Anglalingva gramatiko de lahebrea lingvo fare de Judah Monis, publikigita la unuan fojon en1735 por la lernantoj de Harvardo.

La gramatikateorio evoluis pere de la uzado kaj la disigado de la homaj loĝantaroj kaj la reguloj pri la uzado de la lingvo kutime aperis je la apero de la skribo. La plej antikva gramatiko konata estas laAstadhiaia, nome studo pri lasanskrito, verkita dePanini, en laAntikva Hindio, ĉirkaŭ la jaro480 a.n.e. kaj ankaŭ tiu de Ĝaska el la 6a aŭ 4a jarcento a.n.e., do ankoraŭ en laFerepoko.[4] Sekvis liaj komentistoj Pingala (ĉirkaŭ 200 a.n.e.), Katĝaĝana, kaj Patanjali (2a jarcento a.n.e.). Tolkāppiyam, la plej frua gramatikisto deTamila, estas plej ofte datita antaŭ la 5a jarcento n.e. AnkaŭBabilonianoj faris fruajn klopodojn por lingvopriskribo.[5]

KvankamSokrato,Aristotelo kaj aliaj saĝuloj de la antikveco filozofiis pri gramatiko, la unua kompleta traktaĵo de greka gramatiko estis tiu komponita deKrato de Malos (2-a jarcento a.K.). Fakte la gramatiko aperis kiel fako jam en laHelenisma epoko ekde la 3a jarcento a.n.e. antaŭen kun aŭtoroj kielRiano kajAristarko de Samotrako. La plej antikva konata gramatika manlibro estas la "Arto de gramatiko" (Τέχνη Γραμματική), nome resuma gvidilo por paroli kaj verki klare kaj efektive, verkita de la antikva greka fakuloDionizio de Trakio (ĉirkaŭ 170 – ĉirkaŭ 90 a.n.e.), nome studento de Aristarko de Samotrako kiu fondis skolon en la greka insuloRodoso.[6] La gramatiko de Dionizio de Trakio restis la ĉefa gramatikalernolibro por lernantoj de lagreka ĝis tiom malfrue kiom ĝis la 12a jarcento n.e.[6] La romianoj bazis siajn gramatikajn verkojn sur ĝi kaj ties baza formato restis la bazo por gramatikaj gvidiloj en multaj lingvoj eĉ ĝis nun.[6] Latinaj gramatikistoj disvolvigis la grekajn modelojn ekde la 1a jarcento a.n.e., per la verkoj de aŭtoroj kielOrbilio Pupilo,Remio Palemono,Marko Valerjo Probo,Marko Verrio Flako kajEmilio Asper. Aliflanke laArs Grammatica deElio Donato (4-a jarcento) hegemoniis en la gramatika studado dum laMezepoko.

Gramatiko demalnovirlanda lingvo originiĝis en la 7a jarcento per laAuraicept na n-Éces, verkita de fakulo nomita Longarad. Gramatiko dearaba lingvo originiĝis kun Abu al-Asŭad al-Du'ali en la 7a jarcento. La unuaj traktaĵoj pri gramatiko dehebrea lingvo aperis en laMeza mezepoko, en la kunteksto deMiŝno (ekzegezo de laHebrea Biblio). Lakaraima tradicio originiĝis en laAbasidaBagdado. La "Dikduk" (10a jarcento) estas unu el la plej fruaj gramatikaj komentarioj pri la Hebrea Biblio.[7]Ibn Barun en la 12a jarcento komparis la hebrean lingvon kun la araba en la islama gramatika tradicio.[8] Li estis konata ĉefe pro sia influa libro titolita "La libro de komparo inter la hebrea kaj la araba lingvoj", en kiu li skizas paralelojn inter centoj da arabaj kaj hebreaj vortoj.[9] Lia verko tiel estas grava referenco ne nur por la vortotrezoro sed ankaŭ por gramatiko; fakte la verko havas du partojn: nomeleksiko kaj gramatiko. Laŭ Moŝe ibn Ezra, Ibn Barun estis komparinta la hebrean ankaŭ al la latina kaj alberbera, tamen tiu laboro ne estis tiom tiaman sukceson.

Apartenanta al latrivium de laSep liberaj artoj, gramatiko estis instruata kiel kerna fako tra la tutaMezepoko, sekvanta la influon de aŭtoroj el laMalfrua Antikveco, kielPrisciano. Traktado de nacilingvoj startis laŭgrade dum laMeza mezepoko, kun izolaj verkoj kiel laUnua Gramatika Traktaĵo (aŭ Fyrsta málfræðiritgerðin) nome anonime-aŭtorita verkaĵo de la 12-a jarcento pri la fonologio de laNorena lingvo aŭ Maljuna Islanda lingvo, sed iĝis mejloŝtona nur en la periodoj de laRenesanco kaj de laBaroko. En 1486,Antonio de Nebrija publikigisIntroductiones latinae kiel kontrasto de la latinida popola lingvo al Latino, kaj la unuan gramatikon de laHispana lingvo, nomeGramática de la lengua castellana, en 1492, samjare de la malkovro de Ameriko fare de eŭropanoj. La "Gramática castellana" (Kastililingva gramatiko) estis verko per kiu li estas ĝis hodiaŭ konata. Tiu ĉi estis la unua gramatiko devulgara lingvo verkita enEŭropo. Tiu libro estos grava por la estonteco de lakastilia lingvo, kiu ekde tiam estos ankaŭ la lingvo deHispanio, kiu fakte ekekzistis nur post la morto de laKatolikaj Gereĝoj, tio estos je la komenco de laHispana Imperio kaj ial Nebrija verkis tiun libron por forte apogi la uzadon de tiu lingvo en politikaj kaj imperiismaj aferoj kiel oficiala komunikilo de tiu naskiĝonta imperio.

Dum laItala Renesanco de la16-a jarcento, laQuestione della lingua estis la diskuto pri la statuso kaj ideala formo de laitala lingvo, iniciatita de la verko deDante nomeDe vulgari eloquentia. En la unua libro (el kvar), Dante studas la rilaton inter la Latino kaj lagepatra lingvo, kaj la serĉado de "eminenta" gepatra lingvo en la areo deItalio; la dua libro estas analizo de literatura poezio. Latinaj eseoj estis tre popularaj en laMezepoko, sed Dante faris kelkajn plinovigojn en sia verko: unue, la temo (verkado en gepatra lingvo) estis malofta temo en literatura diskutado tiame. Ankaŭ grave estis kiel Dante alproksimiĝis al tiu temo; tio estas, la argumento por doni al la gepatra lingvo la saman dignecon kaj legitimecon kiun la Latino tipe ricevas. Finfine, Dante verkis tiu eseon por analizi la originon kaj lafilozofion de la gepatra lingvo, ĉar, en sia opinio, tiu lingvo ne estis io stata, sed io kiu evoluas kaj bezonas historian kuntekstigon. TiukadrePietro Bembo publikigisProse della volgar lingua en Venecio en 1525.

Fine de la jarcento la unua gramatiko de laslovena lingvo estis verkita en 1583 fare deAdam Bohorič. En1584, li publikigis sian plej elstaran verkon, nomeArcticae horulae succisivae (Liberaj vintraj horoj).[10] La libro, verkita en Latino, estis la unua gramatiko de slovena kaj la unua slovena normiga gvidilo. Ĝi estis adaptita kaj republikigita kielGrammatica latino-germanico-slavonica en1715 fare de Janez Adam Geiger. En tiu verko, Bohorič kodigis la unuan slovenan alfabeton, nune nomata Bohorič-a alfabeto. Ĝi estis uzata ĝis la 1840-aj jaroj, kiam ĝi estis anstataŭata de laGaj-a latina alfabeto.

Gramatikoj de ne-eŭropaj lingvoj ekestis kompilitaj por la celoj dekristanigo de alkontinentaj popoloj kaj kieltradukoj de laBiblio ekde la 16-a jarcento antaŭen, kiel ĉe laGrammatica o Arte de la Lengua General de los Indios de los Reynos del Perú (1560), kaj gramatiko de laKeĉua lingvo fare de Fray Domingo de Santo Tomás.[11]

Ekde la lasta parto de la18-a jarcento, gramatiko estis ekkomprenita kiel subfako de la ĵus aperinta fako de la modernalingvistiko. LaDeutsche Grammatik deJacob Grimm estis por la unua fojo publikigita en la1810-aj jaroj. Tiu famaDeutsche Grammatik (Germana Gramatiko) estis rezulto de lia pure filologia laboro. Li esploris la verkojn de pasintaj generacioj, el la humanistoj antaŭen, konsultante enorman kolekton de materialoj en la formo de teksteldonoj, vortaroj kaj gramatikoj, ĉefe nekritikaj kaj nefidindaj. Kelka laboro estis farita kiel komparo kaj determinado de ĝeneralaj reguloj, kaj la koncepto de kompara ĝermana gramatiko jam estis alproksimigita fare de la anglo George Hickes jam komence de la18-a jarcento, en siaThesaurus. Ten Kate en Nederlando estis farinta valorajn kontribuojn al la historio kaj komparo de la Ĝermanaj lingvoj. Grimm mem dekomence ne intencis inkludi ĉiujn lingvojn en sia Gramatiko, sed li tuj trovis, ke laMalnovaltgermana lingvo postulis estiGota lingvo, kaj ke la lastaj stadioj de la Germana ne povas esti komprenataj sen helpo de aliajokcidentĝermanaj lingvovariaĵoj inklude la anglan, kaj ke laNorda mezepoka literaturo ne povas esti ignorita. La unua eldono de la unua parto de la "Gramatiko", kiu aperis en 1819, traktis la fleksiojn de ĉiuj tiuj lingvoj, kaj inkludis ĝeneralan enkondukon en kiu li postulis la gravon de historia studo de lagermana lingvo kontraŭ la preskaŭ-filozofiaj metodoj tiam modaj.[12]

Marmora busto deJacob Grimm fare de Elisabet Ney, ĉizita en 1856–58 en Berlino, nome tro jardekojn post la apero de la Germana Gramatiko.

En 1822 laDeutsche Grammatik deJacob Grimm aperis en dua eldono (reale kiel nova verko, ĉar, kiel Grimm mem diras en la prefaco, li devis "fortranĉi la unuan rikolton ĝisgrunde"). La konsiderinda salto inter la du stadioj de la disvolvigo fare de Grimm mem de tiuj eldonoj estas montrata per la fakto ke la dua volumo frontas la fakonfonologion en 600 paĝoj – pli ol duono de la volumo. Grimm estis konkludinta, ke ĉia filologio devas esti bazita sur rigora aliĝo al la reguloj de la sonŝanĝo, kaj poste li neniam devojiĝos el tiu principo. Tio havigis al ĉiuj liaj esploroj konsiston kaj konvinkoforton, kio mankis en la studado de filologio ĝis tiam.[12] La Gramatiko estis pluigita en tri volumoj, kiuj traktis esence derivadon, vortofaradon kajsintakson, el kiuj la lastqa restis nefinita. Grimm tiam komencis trian eldonon, el kiu nur unu parto, traktanta la vokalojn, aperis en 1840, ĉar lia tempo kaj energio estis en tiu epoko dediĉita partikulare al la vortaro. La Gramatiko famis pro sia kompleteco, metodo kaj detalaro, kun ĉiuj punktoj ilustritaj de preskaŭ elĉerpiga materialamaso, kaj ĝi utilis kiel modelo por ĉiuj postaj esploristoj. La gramatiko deFriedrich Diez pri laLatinida lingvaro estis fundamentita tute sur la metodoj de Grimm, kiuj havis fortan influon sur la pli ampleksa studado de laHindeŭropa lingvaro ĝenerale.[12] La pritrobadora esplorado devigis Diez okupiĝi pri la unuigita provenca literatura lingvo. El tio naskiĝis verkoj konsiderataj hodiaŭ luliloj de la scienco pri la latinida lingvaro. En liaGrammatik der romanischen Sprachen (1836-43) unuafoje esploritis latinidaj lingvoj pri siaj parencaj rilatoj unu al la alia laŭ la severa metodo starigita de Jacob Grimm. Samtempe estis refutitaj la teorioj de Raynourd pri laokcitana lingvo kiel ligilo historia inter lalatina lingvo kaj ties idoj. La verko furoris. Ĝia suplemento estis la vortaroEtymologische Wörterbuch der romanischen Sprachen (1853), per kiu la epoko de fantaziozajetimologioj ekz. de Gilles Ménage finiĝis kaj la etimologia fako akiris novan elanon. Kiam Diez komencis siajn lingvistikajn esploradojn estis nur malmultaj eldonoj de malnovaj romanidaj tekstoj je dispono. Ŝtopi tiun ĉi truon estis la firma volo de Diez dum la pli malfruaj jaroj. Li fondis skolon laŭ la ekzemplo de tiu de Karl Lachmann kaj eldonigis en 1846, 1852 kaj 1865 tekstojn malnovajn kiuj ĝis hodiaŭ estas la fundamento de ĉiuj etimologiaj esploradoj koncerne la lingvistike sed ankaŭ socie ege interesan transiron de la latina lingvo al la latinida lingvaro.

La Kompargramatiko (Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Zend, Griechischen, Lateinischen, Litthauischen, Altslawischen, Gotischen und Deutschen) deFranz Bopp, nome startejo de la modernaKompara lingvoscienco, aperis en 1833. La malkovroj de Bopp estis unu el la fundamentaj sciencaj akiroj de la komenciĝanta19-a jarcento. Liaj esplormetodoj vole nevole ege influis ankaŭ aliajn sciencajn disciplinojn deantropologio, proto- kaj prahistorioj, religia historio, historio de jurscienco, kulturhistorio.

La formala gramatiko estas kodigo de la uzado disvolvigita baze sur laobservado. Kiam oni starigis kaj disvolvigis laregulojn, povis aperi la preskriba koncepto, kiu ofte kreis fendon inter la tiutempa uzado kaj tio akceptita kiel ĝusta. La lingvistoj konsideras plej ofte, ke lapreskriba gramatiko ne havas ajnan justigon escepte la estetika plaĉo de ties aŭtoroj. Iel ajn, la preskriboj permesas al lasocilingvistiko klarigi la kialojn, pro kiuj difinita socia grupo uzas diferencigajn lingvajn konstruaĵojn.

La formala studado de la gramatiko estas grava parto de laedukado el la frua aĝo ĝis la alta eduksistemo, kvankam la reguloj, kiujn oni instruas en lalernejoj, ne konstituas gramatikon en la senco en kiu la lingvistoj uzas la terminon, ĉar ili estas preskribaj anstataŭ priskribaj.

Lakonstruitaj lingvoj estas tre abundaj en la aktualo. Multaj —kiajEsperanto— estis desegnitaj por helpi en la homa komunikado, aŭ lalojban, tre kongruebla kun artefaritaj lingvoj. Oni kreis ankaŭ lingvojn kiel parto de fikcia mondo (kiaj laklingono kaj laquenya), kaj ĉiu el ili havas sian propran gramatikon.

Apartaj fakoj

[redakti |redakti fonton]
Nikolaj Trubetzkoj, fakulo pri Fonologio, 1920-aj jaroj.

Rilataj fakoj estas:

Fonetiko kajFonologio - la studo de sonoj kaj sonkunmetoj kaj kiel tiuj povas ŝanĝi la konsiston de vortoj
Morfologio - la studo devortoj, ties klasoj, kompono kaj variaĵoj
Sintakso - la studo de la grupigo de vortoj ensintagmoj, de tiuj enfrazoj kaj de tiuj entekstoj
Semantiko - la studo de lingva signifo
Pragmatiko - la studo de la praktika uzado de lalingvo
Etimologio - la historio kaj origino de vortoj
Onomastiko - historio de propraj nomoj
Ortografio - literumado kajskribmaniero
Leksikologio - branĉo delingvistiko, kiu esploras leksikan signifon
Leksikografio - la arto aŭ scienco farivortarojn
Dialektologio - la studo de la diskompono de lingvo endialektoj, tiel ke lingvo havas plenan gramatikon, dum dialekto tute ne aŭ nur kelkaj apartajn diselementojn.

Gramatikaj elementoj

[redakti |redakti fonton]

Gramatikoj

[redakti |redakti fonton]

Gramatiko de Esperanto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojGramatiko de Esperanto kajFundamento de Esperanto.

Lagramatiko de Esperanto estas la strukturo de vortoj, esprimoj, frazoj, kaj paragrafoj en Esperanto, malpli komplika ol la plimulto de naciaj lingvoj. Ĝi estas resumita en la 16 reguloj de laFundamento de Esperanto; tiu temas pri jeno:

Edukado

[redakti |redakti fonton]
Eduksistema bildaro por la instruado de la gramatiko de substantivoj en la hispana lingvo: genroj kaj pluralo.

Preskriba gramatiko estas instruata en baz- kaj mez-lernejoj. La anglalingva termino "grammar school" (gramatika lernejo por baz-mez-lernejo) historie aludas allernejo (ligita alkatedralomonaĥejo) kiu instruasLatinan gramatikon al estontaj pastroj kaj monaĥoj. En sia plej frua formo, "gramatika lernejo" referencis al lernejo kiu instruas studentojn kiel legi, kopii, interpreti kaj deklami la grekajn kaj latinajn poetojn (kielHomero,Vergilio,Eŭripido kaj aliaj). Tio ne estu erare konfuzita kun la rilata, sed diferenca, nuntempaj britaj "grammar schools".

Normiga lingvo estas ladialekto kiu estas promociita super aliaj dialektoj en verkado, edukado kaj pli amplekse konsiderita parolado, en la publikaj sferoj; ĝi kontrastas kun la koncepto deregionaj dialektoj, kiuj povas estis studobjektoj en akademia,priskriba lingvistiko sed kiuj estas rare instruataj preskribe. La normigita "unua lingvo" instruata en bazlernejo povas esti celo depolitika polemiko, ĉar ĝi povas foje establi normigitan difinan naciecon aŭetnecon.

Ĵuse, oni faris klopodojn por aktualigi la gramatikinstruadon en baz-mez-edukado. La ĉefa fokuso estas eviti la uzadon de eksmodaj preskribaj reguloj favore al stablado de normoj bazitaj sur antaŭa priskriba esplorado kaj ŝanĝi la percepton pri relativa "ĝusteco" de la preskribaj normigaj formoj kompare kun la ne-normigaj dialektoj.

Afiŝo enSalvadoro kie videblas uzo de skribavoseo (Pedí) for de la normiga gramatiko de la hispana lingvo, sed akceptate en lokoj de Hispanameriko.

La hegemonio de laPariza franca regis dumlonge sendefie laŭlonge de la historio de la moderna franca literaturo. La normaitala ne estas bazita sur la parolmaniero de la ĉefurbo,Romo, sed sur la parolmaniero deFlorenco pro la influo kiun Florencanoj havis sur la fruaItala literaturo. Simile, ankaŭ la normahispana ne estas bazita sur la parolmaniero de la ĉefurbo,Madrido, sed sur tiu de edukitaj parolantoj el pli nordaj areoj kielKastilio-Leono (vidu artikolonGramática de la lengua castellana). EnArgentino kajUrugvajo la hispana normo estas bazita sur la lokaj dialektoj deBonaero kajMontevideo (Rioplata hispana); tiu sudkonusa normo ne nur havas diferencojn pri vortotrezoro, prononcado ktp., sed ankaŭ kelkajn gramatikajn malsimilaĵojn, ekzemple la duagramatika persono en verboj (voseo). Laportugala havas, ĝis nun, du oficialajnnormigojn, respektive laBrazila portugala kaj laEŭropa portugala; en tiu okazo estas en la prononcado pli ol en la gramatiko la plej gravaj diferencoj.

Theserba variaĵo deSerb-kroata estas simile dividita;Serbio kaj laRespubliko Serba deBosnio kaj Hercegovino uzas siajn proprajn distingajn normajn subvariaĵojn, kun diferencoj en la rekonstruoj (modifoj) dejato. La ekzisto kaj kodigo de distingamontenegra normo estas afero de polemiko: kelkaj traktas lamontenegran kiel aparta normo kaj kelkaj pensas, ke ĝi estu konsiderata alia formo de serba. Fakte la militaj kaj politikaj okazaĵoj en la eks-Jugoslavio dum la fino de la 20a kaj komenco de la 21a jarcentoj ege influis en la apartigo de la diversaj variaĵoj el laSerb-kroata, sed tio okazis ĉefe en vortotrezoro, esprimoj kaj ĝenerala uzado de la lingvo pli ol en gramatiko.

Lanorvega havas du normojn, nomeBokmål kajNynorsk; la elekto inter ili estas celo de polemiko: ĉiu norvega municipo povas ĉu deklari unu kiel sia oficiala lingvo aŭ ĝi povas resti "lingvoneŭtrala". "Nynorsk" estas apogita de 27 procento de municipoj. La ĉefa lingvo uzata en bazlernejoj, elektita per referendumo ene de la loka lernodistrikto, normale sekvas la oficialan lingvon de sia municipo. Lanormiga germana aperis el la normigita kanzeleria uzado de lafrua germana en la 16a kaj 17a jarcentoj. Ĝis ĉirkaŭ 1800, ĝi estis preskaŭ nur verkita lingvo, sed nun ĝi estas tiom amplekse parolata ke plej el la iamajGermanaj dialektoj estas preskaŭ formortintaj.

Lanormiga ĉina havas oficialan statuson kiel parolata norma formo de laĉina lingvo en la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), laRespubliko Ĉinio (ROĈ) kaj enRespubliko Singapuro. Prononco en normiga ĉina estas bazita sur la loka akĉento deMandarena ĉina el Luanping, Ĉengde enHebejo proksime alPekino, dum la gramatiko kaj la sintakso estas bazitaj sur la moderna populara verkita ĉina.

Lamoderna normiga araba estas rekte bazita sur laklasika araba, nome la lingvo de laKorano. LaHindustana lingvo havas du normojn, nome laHindia kaj laUrdua.

En Usono, laSociety for the Promotion of Good Grammar deklaris la 4an de marto kiel la "National Grammar Day"" (Nacia Tago de Gramatiko) en 2008.[13]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. DRAE, gramática,[1] alirita la 6an de Februaro 2016.
  2. 2,02,12,22,3http://www.fundeu.es/noticias-articulos-la-palabra-del-dia-gramatica-6205.html[rompita ligilo] La palabra del día: Gramática, 11a de Oktobro 2010, Alirita la 5an de Marto 2012, Fudéu, Fundación del Español Urgente.
  3. Standards of adequacyArkivigite je 2020-02-22 per la retarkivoWayback Machine functionalgrammar.com
  4. The Editors of Encyclopaedia Britannica (2013).Ashtadhyayi, Work by Panini.Encyclopædia Britannica. Alirita la 23an de aprilo 2020., citaĵo: "Ashtadhyayi, Sanskrit Aṣṭādhyāyī (“Eight Chapters”), Sanskrit treatise on grammar written in the 6th to 5th century BCE by the Indian grammarian Panini."
  5. McGregor, William B. (2015). Linguistics: An Introduction. Bloomsbury Academic. pp. 15–16.ISBN 978-0-567-58352-9.
  6. 6,06,16,2Casson, Lionel (2001).Libraries in the Ancient World. New Haven, Connecticut: Yale University Press. p. 45.ISBN 978-0-300-09721-4.
  7. G. Khan, J. B. Noah, The Early Karaite Tradition of Hebrew Grammatical Thought (2000)
  8. Pinchas Wechter,Ibn Barūn's Arabic Works on Hebrew Grammar and Lexicography (1964)
  9. Linguistic Literature, HebrewArkivigite je 2016-03-03 per la retarkivoWayback Machinearkive, artikolo deEncyclopedia Judaica, en la Jewish Virtual Library
  10. "Zimske urice proste - Adam Bohorič, Jože Toporišič - Google Knjige". Books.google.com. 2008-04-30. Alirita la 24an de aprilo 2020.
  11. En la hispanlingva vikipedia artikolo "Arte (gramática)" oni listigas ses gramatikojn fare de hispanaj misionistoj de la 16a jarcento, dek unu de la 17a jarcento, dek kvar de la 18a jarcento kaj du de la 19a jarcento, preskaŭ ĉiuj de indiĝenaj lingvoj de Ameriko, sed ankaŭ kelkaj el Azio.
  12. 12,012,112,2Sweet, Henry (1911)."Grimm, Jacob Ludwig Carl". En Chisholm, Hugh (eld.).Encyclopædia Britannica. 12 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 600–602. Alirita la 24an de aprilo 2020.
  13. National Grammar Day: Brought to you by Grammar Girl and the Society for the Promotion of Good Grammar.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • American Academic Press, The (eld.). William Strunk, Jr., et al. The Classics of Style: The Fundamentals of Language Style From Our American Craftsmen. Cleveland: The American Academic Press, 2006.ISBN 0-9787282-0-3.
  • Rundle, Bede. Grammar in Philosophy. Oxford: Clarendon Press; New York: Oxford University Press, 1979.ISBN 0-19-824612-9.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Esperante

[redakti |redakti fonton]

Aliaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloGrammarangle.

Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gramatiko&oldid=9242233"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp