Gralariedoj, aŭ laŭ lalatinascienca nomoGrallariidae kaj laŭ surlokaj nomojtorororioj aŭgralarioj, estasfamilio de malgrandecajpaseroformajbirdoj de subtropikaj kaj tropikajCentra kajSuda Ameriko. Ili estas inter 10 kaj 20 cm longaj, kaj estas rilataj al laformikbirdoj, nomeTamnofiledoj, kaj al laKonopofagedoj. Ili estis iam lokitaj en laFormikariedoj, sed studoj dey Rice (2005) kiuj indikis distingan familion estis subtenitaj. Kaj la nordamerika kaj la sudamerika komitatoj de AOU agnoskis tiun familion tuj poste. Tiu familio enhavas probable ĉirkaŭ 50speciojn en 1 granda kaj kvar malgrandajgenroj.
Tiuj estas arbaraj birdoj kiuj tendencas manĝi insektojn ĉe aŭ proksime de la grundo ĉar multaj estas specializitajformikomanĝantoj. Plej estas nemultkoloraj aspekte kun nuancoj de (ruĝeca) bruno, nigro kaj blanko. Kompare al aliaj birdoj kiuj specializiĝas en ĉasado de formikoj, tiu familio estas la plej ligita al la grundo. La longaj, povegaj kruroj (kiuj havigas al la birdojn distingan rektan sintenon: rigardu la foton) kaj esencevestiĝa vosto helpas al tiu vivostilo.
Ili demetas du aŭ tri ovojn en nesto en arbo, kiujn ambaŭ seksoj kovas.
Lagralarioj estas sekse monomorfaj; ili similas al lapitoj je tio ke ili estas praktike senvostaj, ili saltetas kiel kelkajturdoj, kaj estas multe pli facile aŭdi ilin ol vidi ilin – kvankam ties voĉoj povas esti malkutimaj interpaseroformaj.
Rice, Nathan H. (2005a): Phylogenetic relationships of antpitta genera (Passeriformes: Formicariidae).Auk122(2): 673-683. [angla kun hispana resumo]DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0673:PROAGP]2.0.CO;2PDF kompleta tekstoArkivigite je 2010-05-05 per la retarkivoWayback Machine
Rice, Nathan H. (2005b): Further Evidence for Paraphyly of the Formicariidae (Passeriformes).Condor107(4): 910-915. [angla kun hispana resumo]COI:10.1650/7696.1PDF kompleta teksto