Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Graflando Kerry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duoninsulo Dingle
Duoninsulo Dingle
Graflando Kerry
Graflando
FlagoBlazono
graflando de Irlando[+]

LandoIrlando

ĈefurboTralee
- koordinatoj52° N,10° U(mapo)52.166666666667-9.75Koordinatoj:52° N,10° U(mapo)
Plej alta punktoKarontuhilo[+]
Akvokolektejo4 807km² (480 700ha)[+]
Areo4 807km² (480 700ha)[+]

Loĝantaro147 707[+](2016)
Denseco30,73 loĝ./km²[+][+]

HorzonoUTC±00:00[+]
ISO 3166-2IE-KY

Graflando Kerry (Tero)
Graflando Kerry (Tero)

Graflando Kerry (Irlando)
Graflando Kerry (Irlando)
DEC

Map
Graflando Kerry

Vikimedia Komunejo:  County Kerry[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Lagraflando Kerry (irlande Contae Chiarraí) estas unu lagraflandoj de laRespubliko Irlando, lokita sudokcidente de la insulo en laprovincoMunster. Ĝi estas kelkfoje kromnomita "La Reĝlando" (The Kingdom). Ĝia areo atingas4 736 km². Kerry havas landlimojn kun la graflandojLimerick (oriente) kajCork (sudoriente). La ĉefurbo de la graflando estasTralee.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La graflando Kerry antaŭas laAtlantikan Oceanon, kaj estas tipa atlantika marbordo, kun multajduoninsulojbajoj, ekzemple laduoninsulo Dingle aŭ laduoninsulo Iveragh.

DairbhreOileán Dairbhre, angleValentia Island, estas la plej okcidenta insulo de Eŭropo kiu estas loĝata.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Unu el la plej famajurboj de Irlando,Killarney, troviĝas en Kerry. La graflando entenas dunaciajn parkojn, tio estasNacia parko Killarney kajduoninsulo Dingle. La pinto de la duoninsulo Dingle estas la plejokcidenta loko de lairlanda insulo.

Skellig Michael (el la irlanda lingvoSceilig Mhíchíl, "Roko de (Sankta) Mikaelo"), ankaŭ konata kielGreat Skellig, estas kruta rokeca insulo situanta je 15 km de la Iveragh-duoninsulo. Ĝi estas la plej granda el la insuloj Skellig altiĝanta je 220 metroj super la marnivelo.Skellig Michael gastigas prakristananmonaĥejon, kreita en 588.

Laringo de Chiarraí estas 179[1] km longa panorama marborda vojo en la graflando Ciarraí. La ŝoseo N70 estas tre mallarĝa kaj busoj rajtas veturi sur ĝi nur en la direkto kontraŭ horloĝmontrilo. La N70 iras de la duoninsulo Uíbh Ráthach (duoninsulo Iveragh) apud la marbordo de An Neidín (Kenmare) transAn Coireán (Waterville) al Cill Orglan (Killorglin); ekde tie en la lando transCill Airne (Killarney) kaj reen al An Neidín.

Urboj kaj vilaĝoj

[redakti |redakti fonton]

Abbeydorney(Mainistir Ó dTorna),Annascaul(Abhainn an Scáil),Ardfert(Ard Fhearta),Ballinskelligs(Baile na Sceilge),Ballybunion(Baile an Bhuinneánaigh),Ballyduff(An Baile Dubh),Ballyferriter(Baile an Fheirtéaraigh),Ballyheigue(Baile Uí Thaidhg),Ballylongford(Béal átha longphúirt),Ballymacelligott(Bailemhiceilegóid),Brosna(Brosnagh),Caherdaniel(Cathair Dhónaill),Cahersiveen(Cathair Saidhbhín),Castlecove,Castlegregory(Caislean Graighre),Castleisland(Oileán Chiarraí),Castlemaine(Casleán na mainge),Causeway(An Tóchar),Cordal(Cul),Currans,Currow,Derrynane(Doire Fhionain),Dingle(An Daingean),Duagh(Duabhath),Dunquin(Dún Chaoin),Farranfore(An Fearann Fuar),Fenit(An Fhianait),Feothanach(An Fheothanach),Finuge(Fionnóg),Gneeveguilla,Kenmare(An Neidín),Kilflynn(Cill Flainn),Kilgarvan(Cill Garbháin),Killarney(Cill Airne),Killorglin(Cill Orglan),Kilmoyley(Cill Mhaoile),Knightstown(An Chois),Knocknagoshel(Cnoc Na Gaisheal),Lispole(Lios Póil),Lisselton,Listowel(Lios Tuathail),Lixnaw(Leic Snámha),Milltown(Baile an Mhuilinn),Moyvane(Maigh Mheáin),Portmagee(An Caladh),Rathmore(An Ráth Mhór),Scartaglen(Scarteach an Ghlainne),Sneem(An tSnaidhm),Tralee(Trá Lí),Tarbert(Tairbeart),Ventry(Ceann Trá),Waterville(An Coireán)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fionn Davenport:Ireland. Lonely Planet, 2008,ISBN 978-1741046960, S. 258 (online)


v  d  r
Graflandoj de Irlando
ConnachtSt. Patrick's Cross
Munster
Leinster
Ulster
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Graflando_Kerry&oldid=9065010"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp