GNOME 3.2 - unu el multaj grafikaj uzantinterfacoj porUniksaj sistemoj.
Grafika uzantinterfaco (GUI),grafika interfaco aŭgrafika fasado estashoma-komputila interfaco, en kiu por dialogaeneligo anstataŭ vortoj estas uzatajbildoj. Originekomputilo havis nurkomandlinian interfacon, ankaŭ nomitanŝelo.La grafika uzantinterfaco prezentasekranon kaj konsistas kaj elteksto kaj elgrafiko, kiun la uzanto rekte povas agordi per ekzemple klavaro kaj muso. GUI-programoj kutime proponas diversajn piktogramojn, butonojn, menuojn, objektojn, kiujn la uzanto povas stiri kaj agordi.
La GUI-programo nevideble tradukas la klavarajn tajpojn kaj musklakojn alkomandoj, kiujn la operaciumo plenumas. Tiel la uzanto povas regi la tutan komputilon, se li scias kie kaj kiel agordi la eblajn opciojn.