Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Grado (angulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elGradoj)
Por samtitola artikolo vidu la paĝonGrado (apartigilo).
Figuro montranta angulon de unu grado (en ruĝo) kompare kun 90 (en bluo) kaj 360 gradoj (en verdo)

Lagrado estasangulamezurunuo kiu egalas al π / 180radianoj, al naŭdekono deorto, aŭ al 10/9gradusoj. La simbolo de grado estas °.

Grado estas pli oportuna mezurunuo de angulo ol radiano, ĉar ĝi ebligas skribi multajn kutimajn angulojn (ekzempleorton) perentjera kvanto de gradoj.

Por pli preciza mezuro de anguloj oni uzas aŭ dekumajnpoziciajn frakciojn de grado aŭ angulajn minutojn kaj sekundojnsesdekumajn.

Angula minuto estas 1/60 de grado.Angula sekundo estas 1/60 de angula minuto, do 1/3600 de grado. La simbolo de angula minuto estas ‹′› kaj la simbolo de angula sekundo estas ‹″›.

Ekzemplo: 34,863° ≈ 34°51′47″

Ambaŭ notaciojn oni uzas por indiki la angulojn de geografiajlongitudo kajlatitudo, kiuj preskaŭ neniam estas indikataj per ne-gradaj unuoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Grado_(angulo)&oldid=8946879"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp