Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Grado de Celsio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je29 jul. 2024.
Por samtitola artikolo vidu la paĝonGrado (apartigilo).
Grado Celsia
(rilato inter celsia kaj kelvina temperaturoj)
derivita mezurunuo de Internacia sistemo de unuoj • mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj kun speciala nomo • mezurunuo de temperaturo • derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro • mezurunuo sen norma konverto al Internacia Sistemo de Unuoj • unit of Celsius temperature
Fizika grandoTemperaturo
Simbolo°C
Nuna difinotC=tK273,15{\displaystyle t_{C}=t_{K}-273,15}
Dato de difino1743
vdr
Celsia termometro indikas la temperaturon−17°C
  •  Landoj kiuj uzasFahrenheit ().
  •  Landoj kiuj uzas kajFahrenheit () kaj Celsio (°C).
  •  Landoj kiuj uzas Celsio (°C).
  • Grado de Celsiocelsia grado (°C) estasmezurunuo detemperaturo, nomita laŭ la svedaastronomoAnders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en1742.

    De1774 ĝis1954 la celsia grado estis difinita kiel centono de la diferenco inter la temperaturoj de labolpunkto kajfrostopunkto deakvo ĉe la normala aerpremo je 1atmosfero. La celsia skalo estas lineara inter0°C kaj100°C, kaj estas same lineare pluigata ekster tiun intervalon. Ĉi tiu difino plu estas komune uzata, interalie en la mezlernejoj.

    La limoj de la likva fazo de akvo, kiujn uzas tiu difino, dependas je la atmosfera premo, kio ne estas eleganta maniero difini. Por eviti tion en la moderna difino oni ŝovis la nulon de la celsia skalo tiel, ke la temperaturo de latriobla punkto de akvo egalu0,01°C, konservante la paŝon de la skalo celsia egala al la paŝo de la skalokelvina (t.e. la temperaturoj kiuj diferencas je 1 K egale diferencas je1°C); rezulte la skaloj celsia kaj kelvina estas ŝovitaj unu rilate al la alia je 273,15 unuoj.

    Historio

    [redakti |redakti fonton]

    La originala skalo de A. Celsio havis direkton inversan ol la moderna skalo celsia: ĝi havis nulon je la bolpunkto, kaj 100 gradojn je la frostopunkto.

    Pluraj sciencistoj, inter iliKarolo Lineo, rekomendis inversigi la skalon laŭ nia nuna maniero; menciindas ke sendepende de Celsio franca fizikisto Jean-Pierre Christin prezentis en 1743 termometron kun la nulo je la frostopunkto kaj 100 gradoj je la bolpunkto[1].

    En tiu formo la celsia skalo iĝis kutima temperatura skalo en multaj landoj (notinda escepto estasUsono, kie la kutima temperatura skalo por nefaka uzado estas tiufarenhejta).

    Celsiaj temperatur-konvertaj formuloj
    Konverti el la sistemoal la sistemoFormulo
    kelvinacelsia°C = K − 273,15
    celsiakelvinaK =°C + 273,15
    celsiafarenhejta = (°C × 9/5) + 32
    reomiracelsia°C = °R × 1,25

    La nomo

    [redakti |redakti fonton]

    Internacie dum kelka tempo ekzistis hezito, ĉu oni nomu la celsian gradon «centezimala» aŭ «centuma» (angle centigrade) — ambaŭ terminoj estas konfuzaj kaj ambiguaj — aŭ «celsia» (germane Grad Celsius,ruse градус Цельсия) laŭ la propono deJöns Jacob Berzelius (1824). Fine en1948 la «9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj» rekomendis nomis ĝin laŭ Celsio.

    La notacio

    [redakti |redakti fonton]

    La celsia grado estas kutime skribata per la gradsigno (superlinia ringeto °), seninterspace sekvata de majuskla C;Unikodo entenas ĉi tiun signokombinon ĉe la signonumero U+2103 (℃), tamen malmultaj tiparoj ĝin disponigas.

    BIPM rekomendas, ke kiel ĉe aliaj mezuroj (tamen esceptante ĝuste la signojn porgrado, minuto kaj sekundo!) estu interspaco inter la nombro kaj la unuo. Do laŭ BIPM «37 gradoj celsiaj» skribendas kiel37°C(kaj malsimile ol ekz-e 37° 12′ 5″). Naciaj normoj povas diferenci disde la rekomendoj de BIPM.

    La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;[Dubinda teksto]tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".

    Cirklatermometro
    Anders Celsius

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Mercure de France (1743):MEMOIRE sur la dilatation du Mercure dans le Thermométre. Chaubert; Jean de Nully, Pissot, Duchesne, Paris. pp. 1609–1610.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    v  d  r
    Mezurunuoj de laSistemo Internacia
    Bazaj unuoj
    ampero (A)kandelo (cd)kelvino (K)kilogramo (kg)metro (m)molo (mol)sekundo (s)
    Derivitaj unuoj
    bekerelo (Bq)celsia grado (°C)farado (F)grajo (Gy)henro (H)herco (Hz)ĵulo (J)katalo (kat)kulombo (C)lukso (lx)lumeno (lm)neŭtono (N)omo (Ω)paskalo (Pa)radiano (rad)simenso (S)siverto (Sv)steradiano (sr)teslo (T)vato (W)vebero (Wb)volto (V)
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Grado_de_Celsio&oldid=9168588"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp