Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu artikolo temas pri historia germana tribo. Se vi celis la artikolon pri la nuntempa junulara movado, vidugotika subkulturo.
Gotoj
historia etno
orientaj ĝermanaj triboj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Gento de gotoj
Gota aglofibolo
  •  Kulturo de Oksywie[1], kaj frua kaj malfruaKulturo de Wielbark
  •   Ekspansio de laWielbark-kulturo en la 2a jarcento
  •  Jastorfkulturo
  •   ekspansio
  •   Wielbark anstataŭinta laJastorfkulturo
  •  Kulturo de Przeworsk
  •   Wielbark anstataŭinta Przeworsk
  •  La-Tène-kulturo
  • Lagotoj estis antikva etno kiu havas orient-ĝermanan devenon kaj ili parolis en lagota lingvo. Pri la originaj sidejoj de gotoj oni povas scii jam de la antikvaj aŭtoroj kaj de arkeologiaj esploroj.Plinio la Maljuna (23-79p.K.) skribis en sia verko "Naturalis historia" ("naturhistorio") pri la gotoj. AnkaŭJordanes la gota historiisto kaj monaĥo en la 6-a jcp.K. en sia verko 'Pri la deveno kaj la agado de gotoj" skribis de la legendoj ĝis la jaro 540p.K., i.a. pri la genealogioj de la ostrogotaj reĝoj laAmaloj kaj pri la vizigotaj reĝoj laBaltingoj. La gotoj praloĝis en suda parto de la nuntempaSvedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo deVistulo. Ili migris en la2-a jarcentop.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setliĝis enDakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de laNigra Maro.

    Delto deVistulo * Oksywie / (kvartalo deGdynia, * Wielbark (kvartalo deMalborko) * Gościszewo (vilaĝo apudMalborko)
    Disvastiĝo de laWielbark-kulturo en la 3-a jcp.K.[2]
  •   gotoj en sudaSvedio
  •  Gotlando
  •  Wielbark-kulturo
  •  ostrogotoj en norda parto de laNigra Maro
  •  Romia Imperio

  • La rekonstruita gota kabano en Masłomęcz
    La gotajkromleĥoj deWielbark-kulturo en vilaĝo Węsiory enKaŝubio
    La gotajkromleĥoj deWielbark-kulturo apud la vilaĝo Odry enKaŝubio /Distrikto Chojnicki - lakromleĥoj estas parto de la grandanekropolo de gotoj
    Ekipaĵo de la gota tombo de laWielbark-kulturo, la 2-a - 3-a jcp.K..
    LaMaŭzoleo de Teodoriko enRaveno, la unika restaĵo de la arkitekturo de gotoj.

    Lavisigotoj (el lagermana Westgoten, t.e. okcidentaj gotoj), rifuĝintaj for de lahunoj petis en376p.K. sub gvido deAtaraniko rifuĝejon de laRomia imperio. Ili ribelis en378 kaj murdis laimperiestronValento kaj kuntiris fortojn enIlirio. Ili okupisRomon en410 (sub gvido deAlariko), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion enHispanio, kiun detruis laaraboj en711.

    Migradoj de lavisigotoj.

    La Reĝlandon de laostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto deAtilo (nomo fakte ne huna sed gota; "Atti-la" signifas "Patr-eto"), ili reakiris sian sendependecon kaj setlis en la 5-a jarcentop.K. enPanonio.

    Notoj kaj referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Oksywie estas nun kvartalo deGdynia
    2. la nomoWielbark-kulturo venas el la kvartaloWielbark enMalborko (Pollando), ĉe la riverbrako deVistulo nomata Nogat.

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gotoj&oldid=9132039"
    Kategorio:
    Kaŝita kategorio:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp