2.historia provinco (svedelandskap) konsistanta el tiu insulo kaj kelkaj najbaraj insuletoj, el kiuj la sole loĝata estasFårö.
La provinco ampleksas 3 183 km² kaj havas ĉirkaŭ 58 003 loĝantojn. La insulo ampleksas 2 994 km²[1]. Ĝia plej nature alta punkto (gotlande Låista Haid,svedeLojsta Hed) estas 83 metrojn super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 kilometrojn de la duoninsula parto de Svedio, kaj administre troviĝas en la suda landoparto (svedelandsdel) aŭ ĉefregionoGötaland.
Ekde1645, la provinco estas parto deSvedio (krom unu monato en1808, kiam ĝi estis aneksita deRusio); inter1361 kaj 1645, ĝi apartenis alDanio. Antaŭ tio, ĝi havis kontrakton kun la sveda reĝo, sed ne estas klare ĉu ĝi oficiale estis parto de Svedio aŭ rilatis al ĝi kiel uni-partnero en egaleca rilato; verŝajne la du partioj havis malsamajn opiniojn pri tio. En la praktiko, la insulo pli-malpli regis sin mem, kun ĉiamaj konfliktoj inter laHanso-urboVisby (kun granda influogermana) kaj la cetera insulo.
La provinco estas tre interesa porarkeologoj. Konataj estas la gotlandajbildŝtonoj, pli aĝaj ol larunŝtonoj en ceteraSkandinavio. En gotlanda tero, oni trovis amason da fruajarabaj moneroj, certa signo de komercaj rilatoj kun oriento.
Arkitekturhistorie interesaj estas la pli ol 90mezepokaj preĝejoj, kun elementoj kaj romanikaj kajgotikaj, kaj - malgraŭ la oficiala skismo interkatolikismo kajortodoksismo - rusaj; tre verŝajne,kristanismo establiĝis en la insulo iom antaŭ la oficialiĝo de tiu skismo en1054, kaj pro tradiciaj rilatoj orienten, oni ne tre zorgis pri ĝi. Pri la preĝejoj kajruinoj en la urbo, viduVisby. Sude de Visby troviĝas la mondfamaVilao Vilaltao.