Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gordon Moore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gordon Moore
Persona informo
Gordon Moore
NaskonomoGordon Earle Moore
Naskiĝo3-an de januaro1929 (1929-01-03)
en San-Francisko, Kalifornio,  Usono
Morto24-an de marto2023 (2023-03-24) (94-jaraĝa)
en Waimea, Havajo,  Usono
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materKalifornia Instituto de Teknologio-doktoro de filozofio
Ŝtata Universitato de San-Joseo
Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley-bakalaŭro de scienco
Sequoia High School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboGordon Moore
Familio
Edz(in)oBetty I. Moore(en)Traduki(1950–2023)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoentreprenisto
inĝeniero
filantropo
kemiisto
fizikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
Verkojleĝo de Moore ❦
Intelvd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojUsona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Nacia Akademio de InĝenierioRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Gordon Earle MOORE [mor] (la3-an de aprilo1929 - la24-an de marto2023) estis la prezidanto kaj fondinto deIntel kune kunRobert Noyce. En artikolo publikigita la 19-an de aprilo 1965 en Electronics Magazine, li prezentis tezon konatan kielleĝo de Moore[1].

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Gordon Moore naskiĝis enPescadero,Kalifornio. Diplomiĝis pri Scienco (B.Sc) en Kemio ĉe laUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley (1950) kajDoktoriĝis priKemio kajFiziko ĉe laKalifornia Instituto de Teknologio (Caltech) (1954). Antaŭ ekzamenado de Berkeley, li faris siajn unuajarulajn kaj duajarojn enŜtata Universitato de San-Joseo, kie li renkontis sian estontan edzinon, Betty.

En julio de 1968 Moore fondis la kompanion Intel kune kun Robert Noyce. Li funkciis kiel vicprezidanto de la firmao ĝis 1975, kiam li estis nomumita prezidanto kaj ĉefoficisto. En aprilo 1979, li estis nomumita prezidanto de la estraro. Moore restis ĉefoficisto ĝis 1987. Ekde 1997, li havis la titolon de prezidanto emerito, kaj estis Membro de la direktoraro de la firmao ĝis 2001.

En 2001, Moore kaj lia edzino donacis $ 600 milionojn al Caltech, la plej granda kvanto donacita al institucio desupera edukado ĝis tiu tempo. Laŭ Moore, la celo de la donaco estis konservi Caltech ĉe la avangardo de esplorado kaj teknologio. Moore estis prezidanto de la estraro dekuratoraro de Caltech de 1994 ĝis 2000, kaj hodiaŭ daŭras kiel membro de la estraro de kuratoraro. En 2002, usona prezidantoGeorge W. Bush aljuĝis al li laPrezidentan Medalon de Libereco, la plej altan civilan honoron en Usono. En 2003, li estis elektita por iĝi membro de lausona asocio por la akcelo de scienco.

La biblioteko ĉe la Mathematical Science Center deCambridge University estas nomita laŭ li kaj lia edzino Betty, kiel estas la konstruaĵo de Moore Laboratories (dediĉita en 1996) ĉe Caltech.

Kune kun sia edzino, Moore fondis la Betty and Gordon Moore Foundation.

La 6-an de decembro 2007, Gordon Moore kaj lia edzino donacis 200 milionojn da dolaroj al Caltech kaj la Universitato de Kalifornio por la disvolviĝo de la plej granda optika teleskopo en la mondo. La teleskopo havos 30 metrojn da speguloj laŭ sia longo, proksimume trioble la nuna rekordo.

Moore estas gajninto de la Parkin Medalon de 2004.

La asteroido8013 Gordonmoore malkovrita de Eleanor Helin en 1990 estas nomita laŭ li[2].

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Moore, Gordon (April 19, 1965). "Cramming More Components onto Integrated Circuits".Electronics Magazine.38 (8): 114–117.
  2. (8013) Gordonmoore In: Dictionary of Minor Planet Names. Springer. 2003. doi:10.1007/978-3-540-29925-7_6793.ISBN 978-3-540-29925-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri usonano
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priusonano.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gordon_Moore&oldid=8922703"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp