James Gordon BROWN [godan braŭn] (naskiĝis la20-an de februaro1951) estasbritapolitikisto, membro de laBrita Laborista Partio, kaj estis de2007 ĝis2010 laĉefministro deBritio.
Brown naskiĝis enGlasgovo,Skotlando. Li studis historion ĉe la Universitato deEdinburgo kaj dum li ankoraŭ estis studento redaktis laRed Paper on Scotland kaj elektiĝis rektoro de la universitato. Dum li studis por doktora diplomo li laboris kiel prelegisto kaj verkis biografion deJames Maxton, politikisto en laIndependent Labour Party (Nedependa Laboristara Partio).
En1983 li elektiĝis parlamentano por Dunfermline East, iĝis opozicia parolanto pri Komerco kaj Industrio en1985, poste Paralela Ĉefsekretario por la Regna Kaso kaj Paralela Sekretario por Komerco kaj Industrio kaj fine iĝis Paralela Kanceliero je1992.
Post la subita morto de John Smith oni kredis ke Brown iĝus partiestro, sed li flankenpaŝis favore deTony Blair. Longtempe oni diris ke ekzistas kunsento inter la du viroj, ke estonteco Blair forlasus la oficon kaj Brown iĝus Ĉefministro. Ĉu vere, ĉu malvere, la interrilato de Brown kaj Blair estas pivoto por la sorto deNew Labour kaj ili publike restas unuigitaj.
Kiel Paralela Kanceliero, Brown forte laboris por starigi imagon de fiska kompetenteco kaj por certigi komercon kaj la mezklaso, ke ili povas fidi al la Laborista Partio regi la ekonomion sen kresko de inflacio. Liaŝiboleto estas "Prudenteco" kaj li eldonas severan, eĉ mizeran mienon, kvankam amikoj kaj elektintoj taksas lin bonhumora kaj romantika. Li promesis, ke la Laborista Partio sekvus la elspezajn planojn de la Konservativa Partio dum la unuaj du jaroj.
Kiam li iĝis Kanceliero de Fisko post la elekto, Brown surprizis ĉiun donante al laBanko de Anglio respondecon por la baza interezo-procento, tiel regadon de monpolitiko. Pri fiskaj aferoj li havas nekutiman influon pri detaloj de registara elspezaj planoj. Kvankam li li plenumis la elektopromeson de la Laborista Partio ne pligrandigi la norman kaj pli altan nivelojn de salajrimposto,la decido egaligi la komencnivelojn de salajrimposto kaj nacia sekureco kaj poste pligrandigi nacian sekurecon je 1% same faras escepte je investo enspezo kaj pensionoj jam pagataj. Pro tia agado kaj aliaj, Brown akuziĝas pri "ŝtelimpostoj".
Li estas malpli entuziasma pri Eŭropo ol la plejparto de la Blair administrado kaj jam okazis fendoj inter Brown kaj Eŭropamantoj kielPeter Hain kajJack Straw.
La27-an de junio 2007, Brown iĝis la ĉefministro de Britio, sekvanteTony Blair.La11-an de majo 2010, post malgajno de la parlamentaj elektoj, li rezignis la ĉefministran postenon. Lia posteulo iĝisDavid Cameron.
La 28-an de decembro2001, lia edzino Sarah trofrue naskis filinon Jennifer Jane kiu mortis la 8-an de januaro2002. Ilia filo naskiĝis la 17-an de oktobro2003.