Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Gorée

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Monda heredaĵo de UNESKO
Gorée
 
Estas
insulo,kultura heredo,Communes d'arrondissement of Senegal,urba areo,senaŭta loko,Monda Heredaĵo de Unesko[+]
 
Ĝemelurboj
Portsmouth,Drancy[+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj14° 40′ N,17° 24′ U(mapo)14.666944444444-17.398333333333Koordinatoj:14° 40′ N,17° 24′ U(mapo)
Akvokolektejo0,18km² (18ha)[+]
Areo0,18km² (18ha)[+]
Loĝantaro1 680[+](2013)
HorzonoUTC±00:00[+]

Gorée (Senegalo)
Gorée (Senegalo)
DEC
Map
Gorée

Vikimedia Komunejo:  Gorée[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr
Malnovamapo de lainsulo Gorée (1772)
Gorée
Gorée vidita de lamaro
Vido el la sklavejo

Gorée (france Île de Gorée) estasinsulo antaŭ lamarbordo deSenegalo. Ĝi famiĝis kiel sklavinsulo, la plej granda je la afrika marbordo, kaj estis uzita kiel sklavenŝipejo ĝisabolo desklaveco en la jaro1848.

Ekde1978 la insulo estas parto de lamonda kulturheredaĵo subprotekto deUnesko.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La areo de la insulo estas 36 hektaroj, ĉirkaŭ 1 kilometron longa kaj 300 metrojn larĝa. Ekzistas malgranda strando.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la jaro1444 la insulo estis okupita deportugaloj. KiamKristoforo Kolumbo forveturis alAmeriko li restis iomete sur Gorée. En1588 la insulo iĝisnederlanda posedaĵo.

En la jaro1663 Gorée estis portempe okupita deAnglio, sed en1677Francio forprenis ĝin de la nederlandanoj kaj transformis ĝin al plej gravahaveno por enŝipigisklavojn. Dufoje Gorée iĝis angla: inter1758 kaj1763 kaj inter1809 kaj1815.

El la18-a kaj19-a jarcentoj restas multaj belaj kolonikonstruaĵoj.

Dum la jaroj1776 ĝis1778 estis konstruita la sklavejo (Maison des Esclaves, domo de la sklavoj).

La malsaniga febrodonemaklimato de Gorée mortigis multajn eŭropanojn.

Fine de la 19-a jarcento oni priskribis la urbon Gorée sur la samnoma insulo kiel bone konstruita. Tiam ekzistis malnova de angloj konstruita fortikaĵo kun 200 francaj soldatoj, grandajvarejoj kaj 2.956 loĝantoj (en1879), el kiuj 750 estismulatoj kaj 50blankuloj.

Dum la20-a jarcento la insulo evoluiĝis alturistocelo. Ankaŭposteuloj desklavoj komencis viziti al insulon por esplori sian devenon. Gorée estis deklaritamonda kulturheredaĵo en la jaro1978.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La tuta insulo estasmuzeo kaj montras la pasintecon de sklaveco. Antaŭ la vojaĝo oni konsultu la malfermhoraron de la insulaj muzeoj, ĉar ili ne estas malfermitaj ĉiutage.

Famas ĉefe la sklavejo, nuntempe muzeo. Ĝi enhavas lakarcerojn, kie atendis la sklavoj antaŭ enŝipigo.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Fiŝkaptado estas tradicia okupo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Gorée"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp