Google Chrome estasfoliumilo programita deGoogle. Ĝi estasmallibera programo. Ĝi estis anoncita la 1-an de septembro 2008 perbildrakonto deScott McCloud[1] distribuita sub la permesilo "Creative Commons Atribuo-Nekomerca-Neniuj derivaĵoj 2.5" kaj sendita per retpoŝto al kelkajblogistoj.[2] Poste la oficiala blogo de Google ripetis la anoncon.[3]
Chrome implicite enhavasGoogle Gears,aplikprograma interfaco kiu ebligas atingi senkonekte siajn datumojn (ekzemple laofica programaroGoogle Documents), kaj permesas atingiretaplikaĵojn ekster la foliumilo. Google Chrome ankaŭ pruntas trajtojn de siaj rivaloj:legosigna atingsistemo simila al “speed dial” deOpera, kaj inteligentaadresbreto, grava elpensaĵo de Opera jam uzita deMozilla Firefox kaj la beta eldono deInternet Explorer 8.
Chrome uzas:
- laaranĝan modulonWebKit (ĝin ankaŭ uzasSafari);
- novanJavaScript-an modulon baziĝantan survirtuala maŝino nomata V8, anoncita kiel tre efika dank’ al:
- propran memorspacon por ĉiu komponanto aŭlangeto por gajni rapidecon kaj sekurecon;
- malfermitan kodon;[4]
- dinamikan startpaĝon kun aspekto de la 9 plej vizititaj paĝoj kaj de lastaj legosignoj, fermitaj langetoj kaj serĉoj;
- privatnavigadan reĝimon, kie nenio konserviĝos post la halto de Chrome.
La unua beta eldono aperis la 2-an de septembro 2008 porWindows XP SP2 kaj postaj.
«Chrome» estas kunmetata surbaze de fontoteksto, el kiu estas kunmeteblalibera TTT-legilo «Chromium», uzata interalie por testado de aferoj iam aperontaj en «Chrome».
Google Chrome ne administras propranprokurilon sed tiun uzatan deInternet Explorer.
Kelkaj programoj, interalie CyberDOCS, ne funkcias per Google Chrome.
- 2008 (septembro): Versio 0.2.149.27