Gondvano (origine, nomo depopoloj deGonda en centra Barato) estis la suda el dukontinentoj, kiuj estiĝis post la dividiĝo de prakontinentoPangeo.
Gondvano ekzistis ek de proksimume antaŭ 510 Mj (milionoj da jaroj) ĝis 180 Mj.[1]
Gondvano entenis la plejmulton de la landmasoj kiuj poste fariĝis lakontinentojSud-Ameriko,Afriko,Antarkto,Aŭstralio kajHindio. Inter Gondvano kaj la norda kontinentoLaŭrazio etendiĝis laTetismaro, kies restoj formas la hodiaŭanMediteraneon. La (tuta) Gondvano estiĝis per kolizio de orienta kaj okcidenta Gondvano antaŭ ĉirkaŭ 750-530 milionoj da jaroj.
La aŭstra sciencisto,Eduard Suess, nomis Gondvanon pro la Gondvana regiono de centra nordaHindio (elSanskritoGondvana: arbaro de la gondiuloj), de kiuj la gondvana sedimentra serio (Permio-Triaso) ankaŭ nomiĝis.
La adjektivogondvana uzatas enbiogeografio por referi al ŝablonoj de distribuo de vivantuloj, tipe kiam la organismoj estas limigataj al du aŭ pli da nun nekontinuaj regionoj kiuj iam estis parto de Gondvano, inkluzive da antarkta flaŭro. Ekzemple, oni konsideras ke laProteaceae, familio de plantoj trovita nur en Sud-Ameriko, Sud-Afriko kaj Aŭstralio, havas "gondvanan distribuon". Oni konsideras ke tiu distribuo indikas arkaikan devenon.
Post la disiĝo de Gondvano antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj Afriko sekve de lakontinenta drivo puŝiĝis kontraŭEŭropo, kio suprenigis laAlpojn; dume puŝiĝo deHindio kontraŭAzio estigis laHimalajon.
Dum laPaleozoiko, Gondvano etendiĝis de loko ĉe aŭ proksima al lasuda poluso ĝis laekvatoro. La klimato estis milda trans la plejmulto de Gondvano. Dum laMezozoiko la klimato estis multe pli varma ol nun. En Gondvano vivis grandega amplekso da flaŭro kaj faŭno por multaj milionoj da jaroj. La laŭro-arbaroj de Aŭstralio,Nov-Kaledonio kajNov-Zelando enhavas kelkajn aliajn rilatajn speciojn de la laurissilva de Valdivio, tra la konekto de la antarkta flaŭro, ekzemplegimnospermoj kaj la falfoliaangiospermoj Notofago.
Antaŭ 85 Mj Nov-Zelando kaj Nov-Kaledonio apartiĝis per kontinenta drivado disde Aŭstralio. Troviĝis pruvo ke glaĉeroj ekzistis dum la tempo interKarbonio kajPermio, precipe en Sud-Afriko.
Moviĝoj en la termantelo kaŭzis la dividiĝon de Gondvano. Tiu procedo daŭris dum tre longa tempo. Antaŭ 160 Mj Afriko kaj Sudameriko disiĝis de la resto de Gondvano kaj kune drivis norden. Antaŭ 130 Mj ili disiĝis unu de la alia. Antaŭ 100 Mj Hindio forflosis norden kaj eventuale ĝi kuniĝis kun Eŭrazio kaj formis la Himalajajn Montojn. Antaŭ 83 Mj parto de la kontinento disiĝis de la resto kaj oni nomis tiun parton Zelandio. La restaĵo disiĝis antaŭ 40 Mj kaj formis Aŭstralion kaj Antarkton. Tion sciencistoj deduktis pro la ĉeesto de specifaj rokoj en la antaŭe apudaj landmasoj, kaj oni trovis fosiliojn de marsupiuloj en Antarkto[2].
| Kontinentoj |
|---|
| Kontinentoj | |
|---|
| Hipoteza kontinento | |
|---|
Geologiaj superkontinentoj | |
|---|
Historiaj kontinentoj | Arktido, Aziameriko, Atlantiko, Avalonio, Baltiko, Eŭrameriko, Suda Ĉinio, Kalahario, Kazaĥstanio, Kongo, Laŭrentio, Norda Ĉinio, Siberio, Uro |
|---|
|