LaGolden-Gate-Ponto (Ora-Pordega Ponto) (angleGolden Gate Bridge) estaspendoponto, kiu ligas laduoninsulonSan-Francisko kun la nordo. La ponto estas sufiĉe alta por senprobleme tralasi grandajn marŝipojn al laGolfo de Sanfrancisko kaj la haveno de Sanfrancisko. La ponto havas longecon de 1280 m.
La ponto lumigita
La nomo de la ponto estas elektita pro la aliro al laPacifiko.John C. Fremont nomis la trairejon 'Chrysopylae', kio signifas Oran Pordegon, ĉar ĝi memorigis lin pri la haveno deIstanbulo, kiu nomiĝis 'Chrysoceras' (Ora Korno).
Piedirantoj ne pagas kotizon. Jam pli ol 1 200 uzis la ponton ne por transiri, sed por mortigi sin saltante akven. Sur la ponto ekzistas kelkaj krizo-telefonoj, dirantaj "estas espero, voku".